Naar de inhoud

Kiu estas tiu kinaĵo?

door Frankouche, 7 maart 2008

Berichten: 283

Taal: Esperanto

Hispanio (Profiel tonen) 29 augustus 2008 18:54:05

horsto:
Hispanio:Mi multe ŝatas tiun forumon.
Mi ankaŭ volas kunlabori.
Mia kinaĵo:
La tutaj homoj opinias ke mi estas vivo-riska ulo, kion min fotras, ĉar neniu volas labori kun mi, aŭ kredas ke mi ŝajnigas por atingi la pension pro malsano, kion min fotras, ĉar neniu volas labori kun mi. Resumante: mi estas elĉerpita.
Mi esperas ke la traduko estos bone.
Kiu kinaĵo estas?
Mi neniam scias ion ĉi tie, sed ĉi tiu povus esti "Lethal Weapon" (Mel Gibson).

Parenteze: Kion signifas "fotras"?
Se vi scias iom da Hispano, "min fotras" signifas "me jode" (tre bone, Frankouche).

Kaj ambaŭ pravis: ĝi estas Lethal Weapon (Letala Armilo).

http://es.youtube.com/watch?v=IIawLZp7UWk

horsto (Profiel tonen) 29 augustus 2008 18:56:36

Frankouche:
"Everyone thinks I'm suicidal, in which case I'm fucked and no one wants to work with me. Or they think I'm faking to draw a psycho pension, in which case I'm fucked and no one wants to work with me. Basically, I'm fucked."

Ho ho, tio ne simplas traduki ĝin ! rido.gif , I'm fucked = Mi enfekiĝas ? okulumo.gif
Mi ankaŭ ne scias kiel traduki ĝin, eble fikita?
Ni bezonas angleparolantajn fakulojn!

Hispanio (Profiel tonen) 29 augustus 2008 18:58:45

Jes, "mi estas fikita" ankaŭ.

Sed mi tradukis el la Hispana, ne el la Angla senkulpa.gif

horsto (Profiel tonen) 29 augustus 2008 19:08:36

La ĝentila traduko eble estas:
I'm fucked = mi malgajnis

Frankouche (Profiel tonen) 29 augustus 2008 21:08:56

Jen alia angla tre bona kinaĵo de 1999. Tio estas kinaĵo pri la milito kiel mi neniam vidis antaŭe. Ne pri la bataloj inter soldatoj sed kontraŭ civiluloj. La vera milito, aktuala. Tial tio malfacilas revidi tiun kinaĵon plurafoje. La ago estas en eŭropo, ne estis longtempe, kiam ni eŭropanoj, landapude, vidis tiun televide ĉiu vespero, sen fari ion. La honto ploro.gif ploro.gif . La kinero kun la vundata knabo estas neeltenebla, kiel la tutkinaĵo :

- "Man United" !
- "Manchester".
- Jes, kiu ludulo vi estas ? Kiu ? "Giggs" !
- Vi forgesis la templimon.
- Ni estis blokataj, ĉu li ne remarkis ?
- Vi nun estas sendanĝeraj.
- Ne danke al ili.
- Li volas priserĉi la vehikulon.
- No, Neniel !
- Vi estas en serba loko.
- Mi primokas, li ne priserĉos. No priserĉoj.
- Eble, vi veturigas geislamanojn.
- Nu, sufiĉas
- Mi scias, tio estas principo. Sed laŭ kazoj..., kaj ni nenion kaŝas, ĉu ne ?
- Mi komandas tiun mision. Ili estas kriminuloj, ili nenion priserĉas.
- Kalmiĝu, tio estas nur la rutino.
- Ili volas priserĉi la vehikulon.
- Ni danĝerigas vivojn.
- Tio estas mia misio, ne diru min kiel mi devos fari.
- Tiuj uloj faras nur ilian laboron. Ni devas esti senpartaj. Proponu ilin ke ni malfermas la malantaŭon...por ke ili enrigardas. Ni devas kompromisi.
- La knabo...
- Ili ĉiuj estas anglanoj.
- Li devas eliri.
- No, neniel.
- Li estas spiono kaj milita malliberulo. Faru kion mi diras. Se li ne eliras, mi arestas vin ĉiujn.
- Kiu li estas ?
- Li estas knabo vundata.
- Li vekigas vian jakon, "Engel" !,
- Li malvarmiĝis.
- Necesas forlasi lin.
- Mi ne povas, li estas nur knabo.
- Necesiĝas, li ne rajtas esti en-tie.
- Tio neeblas.
- Vi malbonigas tiun mision.
- Bonvolu,
- Ni devas forlasi lin.
- Mi ne povas.
- Vi ne havas la elekton.
- Vi scias kion ili farigos al li.
- Vi estas soldato, ne iĝu tro senta.


La estontaj milituloj devus spekti tiun antaŭ ili kontraktos...

Frankouche (Profiel tonen) 30 augustus 2008 23:26:04

Nova subtitola kinero pri la kinaĵo "1492" kiun ni priparolis antaŭe en tiu fadeno okulumo.gif :
Kolombo, vi estas nur revemulo

Hispanio (Profiel tonen) 30 augustus 2008 23:51:47

Granda aktoro Gerard Depardieu.

Kaj tre bela la Franca lango.gif

Frankouche (Profiel tonen) 30 augustus 2008 23:59:37

Hispanio:tre bela la Franca lango.gif
Dankon. Mi preferas la veran lingvan version de la kinaĵo sed tio malfacilas trovi ilin...

Mi provis la subtitolilon de "youtube" sed la subtitoloj ne tre belas, la avantaĝo estas ke oni povas korekti facile okulumo.gif

Frankouche (Profiel tonen) 1 september 2008 22:26:51

Nova subtitola kinero de la paĝo 1 pri "Konan la barbarulo". Amuza eta dialogo : "Kiun Dion vi preĝas"... (alia ligo por la usono) okulumo.gif okulumo.gif

Nu, neniu trovis la anglan kinaĵon pri la milito? La ago estas dum la jugoslavia milito en 1992-1995 en bosnio (vi ja divenis), anglaj pacgardistoj provas bonigi ilian mision...

Frankouche (Profiel tonen) 6 september 2008 12:25:17

- "Man United" !
- "Manchester".
- Jes, kiu ludulo vi estas ? Kiu ? "Giggs" !
- Vi forgesis la templimon.
- Ni estis blokataj, ĉu li ne remarkis ?
- Vi nun estas sendanĝeraj.
...
Ajajaj, neniu proponis namon de kinaĵo ploro.gif ploro.gif

Nu, tiu kinaĵo nomiĝas "Warriors" (la namo de angla tanko), "Pacgardistoj" en usona versio. Tiu kinaĵo estas kamerata (per Peter Kosminsky) same dokumentfilmo pri la jugoslavja milito inter bosnianoj, serbanoj, kroatanoj, inter soldatoj kaj la civiluloj, la krimoj kaj ĉiokune de militoj kiujn oni kutime "kaŝas" al ni.
Terura kinaĵo. Anglaj pacgardistoj, estas en bosnio, sed senpartaj, ili fine ne povas protekti la loĝantarojn, ili estas senutilaj, nur spektantoj...

Subtitola ero de la dialogo: la vundata knabo

Terug naar boven