Naar de inhoud

Kiu estas tiu kinaĵo?

door Frankouche, 7 maart 2008

Berichten: 283

Taal: Esperanto

Frankouche (Profiel tonen) 7 september 2008 09:25:35

Subtitola kinero de la paĝo 19 pri "Itinero de trodorlota infano".
Tre fama dialogo : "Sam" lernas al "Al" kiel iĝi la reĝon de la komerco. Unua leciono : "kiel diri bonantagon" rideto.gif

Azulreal (Profiel tonen) 10 september 2008 15:32:39

StephaSport:Mi memoras tiun frazon ĉe la filmo "Kiu enkaptis Roger-on Rabbit-on?"
En Hispanio la nomo de tiu filmo estas "Kiu trompis Roger-on Rabbit-on?" okulumo.gif

Azulreal (Profiel tonen) 10 september 2008 15:32:56

Nu, jen mallongega citaĵo de belega filmo:

"Ho, ĝi estas la nokta ŝanĝiĝanto!"

sal.gif

Frankouche (Profiel tonen) 10 september 2008 20:22:05

Azulreal:"Ho, ĝi estas la nokta ŝanĝiĝanto!"
La nokta ŝanĝo ? Horora kinaĵo kun homlupoj ? lango.gif lango.gif
Donu pli informojn.

Frankouche (Profiel tonen) 10 september 2008 21:37:29

Atendante pli informoj pri tiu kurioza kinaĵo de la nokta ŝanĝo lango.gif, jen alia kinaĵo.
Tio estas rusa kinaĵo de 1996. La rusa kinisto jam faris kinaĵon kiun ni parolis en tiu fadeno. La ago estas en reĝiono de mondo, hodiaŭ, tre tre aktuala:

- Kie estas viaj malliberuloj?
- Ĉu vi ne konas niajn leĝojn? Ili apartenas al mi.
- Vi havas viajn leĝojn, mi havas la miajn. Donu al mi la malliberulojn. Elirigu la malliberulojn.
- Hasan, elirigu ilin.
- Ek!
- Mi kredas ke mi konas vin.
- Nu, ĉu vi rekonas min?
- Ek!
- Mi memoras nun.
- Donu al mi tiun pafilon.
- Kial vi ne demandas al mi kie ili forkondukas nin? Kaj, kion ili faros al ni?
- Verŝajne, nenio da bono...
- Ek, marŝu.
- Estas rusaj minoj ĉi-tie, vi trovu ilin.
- Sed estas la tutnigra nokto.
- Ek aŭ mi pafos.
- Abdul, formetu niajn ĉenoj aŭ ni eksplodos.
- La kleo estas en hejmo.
- Ili eksplodos.
- Tio ne gravas. Bezonas trapasi.
- Delikate. Jen.
- Nenio plia?
- Ne. Tiu-ĉi estas nur la unuo.
- Bonege. Prenu tiujn. Nu, mi kredis ke vi eksplodos. Tio estas same dua naskaĵo. Vi trinku, ripozu, vi estas miaj gastoj. Neniu malbonigos vin. Mi ĵuras. Junulo, Ĉu vi batalos kontraŭ mian nevon?
- Lasu min fari tion.
- Ja vi estas maljuna, ni vidu kun la junulo. Formetu liajn ĉenojn.
- Kion mi devas fari?
- Kriu pli laŭte.
- Venu ĉi-tie. Ek!
- Mi forgesas, forkonduku lin.

Azulreal (Profiel tonen) 10 september 2008 22:04:34

Frankouche:
Azulreal:"Ho, ĝi estas la nokta ŝanĝiĝanto!"
La nokta ŝanĝo ? Horora kinaĵo kun homlupoj ? lango.gif lango.gif
Donu pli informojn.
Kiel mi povus opinii, ke horora kinaĵo pri homlupoj estas belega??? lango.gif

Certe mi ĉi-foje diris malmulte, sed tio estas tiel ĉar ĉiuj vi ĉiam pravas tre rapide!

Mi enesperantigis tre gravan vorton en la filmo per "ŝanĝiĝanto", la signifo estas "tiu, kiu ŝanĝas sian aspekton". Mi ne scias, ĉu mi lerte tradukis... senkulpa.gif

Nu, alia citaĵo de la sama filmo:

-Oni diras, ke se la virinoj estas feliĉaj, la vilaĝo estas feliĉa.
-Sed ne estas feliĉa, ke la virinoj laboru en gisejo.

sal.gif

Frankouche (Profiel tonen) 10 september 2008 22:32:48

Ĉu ĝi estas kinaĵo per movdesegnoj?
Kiu jaro ĝi estis kamerata? Kie estas la ago?

Azulreal (Profiel tonen) 10 september 2008 22:38:27

Ĝi estas japana filmo kaj la rakonto okazas en loko kaj en tempo, kie la "spirito de l' arbaro" estis ankaŭ la "nokta ŝanĝiĝanto". rido.gif

Frankouche (Profiel tonen) 10 september 2008 22:39:39

Mononoke Hime?

Azulreal (Profiel tonen) 10 september 2008 22:49:10

Frankouche:Mononoke Hime?
Haaaa!!! Vi ĉiam respondas tiel rapide!!!

Jen ligilo al filmeto ĉe youtube.

Kompreneble vi pravas denove okulumo.gif

Terug naar boven