Kiu estas tiu kinaĵo?
Frankouche,2008年3月7日の
メッセージ: 283
言語: Esperanto
Frankouche (プロフィールを表示) 2008年9月10日 22:52:47
Frankouche (プロフィールを表示) 2008年9月12日 17:00:10
- Kie estas viaj malliberuloj?Nu ŝajnas ke la gerusoj nur spektas usonajn kinaĵojn, ĉu ne ?
- Ĉu vi ne konas niajn leĝojn? Ili apartenas al mi.
- Vi havas viajn leĝojn, mi havas la miajn. Donu al mi la malliberulojn. Elirigu la malliberulojn.
- Hasan, elirigu ilin.
- Ek!
- Mi kredas ke mi konas vin.
- Nu, ĉu vi rekonas min?
....
La ago de la kinaĵo estas en fama, aktuala, reĝiono : la kaŭkazo.
Davaï !!
Frankouche (プロフィールを表示) 2008年9月14日 12:12:43
- Kie estas viaj malliberuloj?Nu, ŝajnas ke neniu trovis denove .
- Ĉu vi ne konas niajn leĝojn? Ili apartenas al mi.
- Vi havas viajn leĝojn, mi havas la miajn. Donu al mi la malliberulojn. Elirigu la malliberulojn.
- Hasan, elirigu ilin.
- Ek!
- Mi kredas ke mi konas vin.
- Nu, ĉu vi rekonas min? ....
Tiu kinaĵo nomiĝas " Кавказский пленник " (la malliberulo de la Kaŭkazo) per "Sergej Bodrov" kiu kameraitis la tre bonan "Mongolano" (Монгол), ni jam parolis ĉi-tie.
Du rusaj militistoj estas malliberiĝitaj per kaŭkazuloj (same eble ĉeĉenanoj) por liberigi la filon de ilia gardisto. En la vilaĝo, ili vidas la vivon, kulturon de la loĝantoj, kiujn ili ne konas...
Tre simpla, bona kinaĵo
Subtitola kinero de la supera dialogo.
Ruslingvanoj pardonu min, mi subtitolis esperante de francaj subtitoloj, mi ne parolas la rusan, nek iun kaŭkazan lingvon
Frankouche (プロフィールを表示) 2008年9月20日 17:33:32
Tio estas internacia kinaĵo (2002) kun multaj tre tre famaj kinreĝisoroj de la tutmondo. Ĉiu kamerais etan sendependan kineron pri la sama temo .
La ago de tiu dialogo estas en Iranio kun afganaj rifuĝintoj. La kinreĝisoro estas irana, tre fama.
- Dio ne faras nur detrui la homojn, Li ankaŭ konstruas ilin
- Li detruas nur la homojn
- Dio ne havas aviadilojn, Li konstruas la homojn
...
- Dio kreas, Li detruas, poste Li fabrikas denove
- Dio ne estas tiel freneza por mortigi homojn kaj rekrei ilin
...
- Ĉu Dio mortigas? Dio ne posedas aviadilojn
- Dio klakigas siajn fingrojn tiamaniere kaj la homoj mortiĝas
- Dio ne estas tiom freneza por mortigi homojn
- Dio mortigas homojn por krei novajn
- Kial Li ne gardas la maljunulojn?
- Li volas fabriki novajn homojn. Tio ne estas via afero. Dio estas Dio, Li faras kion Li volas
Hispanio (プロフィールを表示) 2008年9月20日 20:08:58
Frankouche (プロフィールを表示) 2008年9月20日 20:58:27
Hispanio:Tri reĝoj (kun George Clooney).Ne
Tri reĝoj datiĝas de 1999, la ago estas en Irakio ne en Iranio. La kinreĝisoro estas usona ne irana.
La temo estas pri iu tago kiu, malfeliĉe, ŝanĝis la mondon.
Frankouche (プロフィールを表示) 2008年9月22日 19:09:43
- Tre grava aĵo okazis en la mondo. Kiu scias tion?
- Mi!
- Ek, "Esmat"
- Iu fosis akvoputon kaj du uloj mortiĝis ene.
- Instruistino,ĉu mi eblas paroli?
- Ek.
- Iu fosis profundan puton. Du homoj falis ene. Unu homo mortiĝis, la alia rompis sian gambon
- Ne, tio estas pli grava ol tio. Kiu scias? "Najeebeh", ni aŭskultas vin
- Ĉu mi povas diri apudorele al vi?
- Ne, necesas ke ĉiuj aŭdas vin
- Mi volas diri mallaŭte
- Ne, diru laŭte
- Ili enterigis ĝiskole mian onklinon en Afganio kaj ili mortigis ŝin per ŝtonoj
- Ili enterigis ŝian onklinon en la afganio. Nu?
- Ne. Temas pri grava monda okazo. Fakto tre grava
- Bonvolu, Ĝi pluvis, estis superakvo kaj ĉiuj homoj mortiĝis
- Ne la infanoj, tio estas pli grava okazo. Tio komencigus la trian mondan militon. Eble ili lanĉos la atomikan bombon kaj ni ĉiuj mortiĝos. En usono, ĉe novajorko, du aviadiloj kolizis turojn. Ĉu vi scias kio estas turo? Vi vidu ekstere. Turo similas tiun kamentubon de la brikforno.
En tiu kinaĵo, estas 11 kineroj. Tiu-ĉi estas la unuo.
Frankouche (プロフィールを表示) 2008年9月26日 18:16:48
Tiu kinaĵo nomiĝas 11'09''01 September 11, pri kio vi scias.
Estas 11 kineroj kiuj ĉiuj daŭras 11'09''01.
La reĝisoroj estas tre famaj :
* Samira Makhmalbaf (Iranio)
* Claude Lelouch (Francio)
* Youssef Chahine (Egiptio)
* Danis Tanović (Bosnio)
* Idrissa Ouedraogo (Burkinafasio)
* Ken Loach (Ukio)
* Alejandro González Iñárritu (Meksikio)
* Amos Gitaï (Israelio)
* Mira Nair (Hindio)
* Sean Penn (Usono)
* Shohei Imamura (Japanio)
La kineroj estas ĝojaj, tristaj, amuzantaj..., tre malsimilaj inter ili, vi trovos almenaŭ iun eron kiu tre plaĉas al vi.
Mi tre ŝatas la unuan kineron "Dio, konstruaĵo, detruaĵo" de Samira Maĥmalbaf, el kiu mi skribis supere kelkajn dialogojn.
Jen la subtitola ero : "Dio, konstruaĵo, detruaĵo"
Frankouche (プロフィールを表示) 2008年10月2日 21:57:52
- Vi promesis al mi la spadon
- Vi havos ĝin, sed por sanigi, ne por batali
- Mi bezonas ian spadon por iĝi reĝon!
...
- Neniu prenos la spadon krom mi!!
...
- Mi tre bone vidis : la knabo eligis la spadon!
...
- Prenu *, trovu profondan akvejon, lanĉu la spadon ene
...
- Kiam vi lanĉis ĝin, kion vi vidis?
- Mi nenion vidis...krom la vento sur la surfaĵo de la akvo... Mia reĝo, mi ne povis fari tion. * ne devas perdiĝi.
- Faru kion mi diras. Iu tago, reĝo alvenos kaj la spado revenos denove
Atentu! En la eŭropaj legendoj, estas diversaj famaj spadoj
novatago (プロフィールを表示) 2008年10月3日 21:29:29
Frankouche:Jes, verŝajne ekzistas pluraj eŭropaj legendoj pri spadoj, tamen tiu ĉi estas la plej fama: "Ekskaliburo"
- Vi promesis al mi la spadon
- Vi havos ĝin, sed por sanigi, ne por batali
- Mi bezonas ian spadon por iĝi reĝon!
...
- Neniu prenos la spadon krom mi!!
...
- Mi tre bone vidis : la knabo eligis la spadon!
...
- Prenu *, trovu profondan akvejon, lanĉu la spadon ene
...
Atentu! En la eŭropaj legendoj, estas diversaj famaj spadoj
Ĝis, Novatago.