Mergi la conținut

Kiu estas tiu kinaĵo?

de Frankouche, 7 martie 2008

Contribuții/Mesaje: 283

Limbă: Esperanto

Frankouche (Arată profil) 4 februarie 2009, 22:55:42

Nu ŝajnas ke neniu ŝatas la kinarton ? okulumo.gifokulumo.gif
Nova kinaĵo. Mi ne tiom ŝatis kinaĵon ekde longtempo. Tiu estas isreala kinaĵo kies ago temas pri la invado de Libanio pro la israela militistaro en 1982, temas pri forgesitaj memoroj kiuj revenas koŝmare... Tiu kinaĵo tre apartas kaj multe sukcecas monde, ĝi mirindas ekde la unua sekundo...kun tre bona muziko...


- Subite, la oficiro ne plu respondis. Neniu komunikaĵo.
- Ĉu li estis apud vi ?
- Jes.
- Mi vidas lian kapon kiu falis antaŭen. Mi eniris kaj mi vidis da sango en la tanko. Mi vidis ke la sango fluis el lia kolo.
- Ĉu vi devis anstataŭigi lin ?
- Jes, mi devis anstataŭigi lin. Sed mi ne tuj reagis kiel ĝi necesis. Ni nur restis en la tankon, kaj ni eĉ ne pensis pri kontraŭpafi. Poste du minutoj, alia eksplodaĵo. Ni rapide eliras la tankon...Sen armiloj, sen nenio...Tiuj kiuj restis en la tanko mortiĝis. Mi rapide kuris al maro, zigzage. Mi certis ke estis la fino, ke ili mortigis min. Ili certe vidis min kiu kuris, ili venos...Mi atendis mia fino. Ĉion kion mi povis vidi, estis la konstruaĵo el kiu ili pafis. Kaj tanko kiu provis alproksimiĝi, sed ĝi estis fora. Mi ne scias
kial, sed ĝi atakeliris. Mi pensis ke oni forlasis min.
Mi pensis al la reago de mia patrino. Ni tre intimas. Mi ĉiam estis apud ŝi, ŝi fidis min. Hejme, ja mi helpis...kiel la plejaĝa filo.
Mi volis vidi kio okazis. Mi vidis ilin kiuj parolis, ridis, fumis. Kaj mi miris, ke ili ne rigardis al mia kaŝejo.
Post kelkaj observoj al ili, mi komprenis ke ili kredis ke ili mortigis nin ĉiujn. Mi pensis ke mi atendos la nokton, kaj ke mia kaŝejo tre bonis.
Mi ne scias kial, sed mi eniris la maron. Mi ne volis resti apud la marbordo, por ke ili ne vidas min. Do mi naĝis foren. Kiam mi estis sufiĉe fora, mi naĝis sudon.
- Kiel estis la maro ?
- Tre kvieta, preskaŭ sen ondoj. Mi sentis min kvietigita, nur estis la maro kaj mi. Mi serenis, la maro kvietis kaj subtenis min.
Sed aliflanke, mi timis, tre timis...pri iĝi senforta kaj droni...aŭ ke oni vidas min, pafas al mi kaj mortigas min.
Naĝante en tiu kvieta maro, mi subite aŭdis obtuzan sonon, mi sentis min kaptita en akvoturniĝo. Mia korpo tute tremis, mi tre timis.
Mi vidis forajn lumojn, mi diris min :"Mi devas iri tien, eble tiu estas la israela militistaro."
Mi naĝis kaj sentis min senforta. Mi povis apenaŭ movigi miajn membrojn. Mi lasis min subporti per la maron kiu forkondukis min.
Mi atengis la marbordon kaj mi marŝis. Mi aŭdis radion kaj hebreajn voĉojn. Mi sciis ke malgraŭ mi estis elĉerpita, mi devis aliri ilin...

Frankouche (Arată profil) 7 februarie 2009, 22:47:31

Hmmm, vi tro spektas la televidon !! rido.gif

Tiu kinaĵo (2008) nomiĝas "Valso kun Baŝir / ואלס עם באשיר". Tiu estas desegnofilmo pri la milito kaj ĝiaj psikologiaj konsekvencoj, desegnofilma dokumentaĵo. La kinreĝisoro estas "Ari Folman" kiu vivis tiun militon en Libanio. Mi pensas ke oni neniam vidas tian kinaĵon antaŭe. Ĝi tre tre bonas. Ĉiuj la scenoj bonas, ĉefe "Boaz kaj la hundoj", kiun mi tre amas, kaj vere tre imponas, superbas. La muziko tre bonas, el Max Richter. Vi devu spekti tiun kinaĵon. Mi pensas ke aliaj kinaĵo simile tia venos.

Iu nokto la kinreĝisoro "Ari Folman" renkontas amikon, kiu rakontas al li strangan revon pri la milito en Libanio, kiun ili vivis kune antaŭe. Kurioze, Ari konscias ke li nenion memoras, li tute forgesis pri la milito. Tiu sama nokto, unuafoje, li revas pri la milito, en Beruto, pri teruraj okazajoj sed li ne scias kion ekzakte. Por rememori, li foriras, vizitas amikojn kiuj faris la militon kune kiuj rakontas al li iliajn memorojn, iliajn sekretojn. Aŭskultante, la memoroj de Ari revenas...

Jen subtitolitaj kineroj, en egaprecizo (hoho, oni provu la novan jutuban "High definition" 1280p !!) : "Fuĝo en la maro" pri la supera dialogo, belaj bildoj, kaj bela muziko, mi tre ŝatas tiun eron, kaj "Taksio kaj M113, la unua tago", vidu bone la interŝtupon inter la nuntempo kaj la estinto ke permesas la desegnofilmo. Ja bonege !!
En tiu kinaĵo, estas amuzantaj kej tristaj momentoj, la plej grava estas ke la desegnofilmo, fine, permesas paroli alimaniere pri tre gravaj aĵoj.

Bonvolu, donu cian opinion pri kinaĵoj ! sal.gif

tsss tsss, "fuĝo en la maro" ne plu videblas pro la kopirajtoj... malgajo.gif
Mi serĉos alimanieron...

Frankouche (Arată profil) 10 februarie 2009, 20:18:33

Bone, jen "Fuĝo en la maro" ĉe video.yahoo, malfeliĉe ne egaprecizo. Mi provas "metacafe", sed ŝajnas ke daŭras horojn por alŝuti videon...

Frankouche (Arată profil) 15 august 2009, 23:17:10

Nu, mi revenas en tiu fadeno, kun nova kinaĵo. rideto.gif
Tio estas franca kinaĵo, de 1973, tre amuza. Ŝajnas ke tiu estis la unua franca kinaĵo pri racismo, sed oni ridas senfine.
Tiu dialogo estas en la eko de la kinaĵo :

- Ĉu vi volas ke mi stiru ?
- Ne !
- Sinjoro, atentu !
- Kion faras tiu idioto ĉi tie ?
- Anglo !, mi ne ŝatas anglojn.
- Ĉu vi ŝatas anglojn ?
- Jes.
- Mi ne.
- Vidu, sviso kaj germano !
- Nu ?
- Ni ne plu estas en Francio !
- Nun, belgo !
- Cu vi ankaŭ ne ŝatas belgojn ?
- La belgoj poluas nian aeron !
...
- Ĉu vi vidas la edziniĝiton ? Ŝi nigras. Ŝi nigras kaj li blankas.
- Jes, nu ?
- Blanka, nigra...
- "Salomon", ek !
- Mi venas.
- Lasu min trapasi, mi edzinigas mian filinon.
- Ŝi estas via filino ? Bravo.
- Ne, ŝi ne estas mia filino, la edziniĝito nigras.
...
- Eble, sed li riĉas kiel mi, kaj li katolikas kiel ĉiuj homoj.
- Ne kiel ĉiuj homoj. Mi judas.
- Vi judas ?
- Kio "Salomon", vi judas ?
- "Salomon" judas !
- Kaj mia onklo el Nova Jorko estas rabeno.
- Sed li ne judas ?
- Jes.
- Sed la tuta familio ne judas ?
- Jes !

Frankouche (Arată profil) 20 august 2009, 22:38:34

Bravo, vi ambaŭ gajnas ! rideto.gif rideto.gif
Jes, tiu kinaĵo nomiĝas "La aventuroj de Rabeno Ĵakobo". Ja veras, mia filo ankaŭ tre ŝatas tiun kinaĵon !
Tio estas la aventuroj de homo, iome stulta, racista, kiu iĝas mirinde juda rabeno por fuĝi murdistoj kiuj postkuras araban revoluciiston ! rideto.gif
Tiu kinaĵo tre amuzas, kelkaj eroj tre famas : en la fabriko de maĉgumo, la ŝipo-aŭto, la saluto de Rabeno Ĵakobo al judaj familioj de la strato (karaj "kaŝeroj"), la danco, la postekurado en Parizo...
Por multaj homoj estis la unua fojo ke oni vidis iome judan kulturon kine.

Jen la kinero de la malsekva dialogo : "Salomon" judas

Jen alia ero kiun mi tre ŝatas : ia kurioza metodo por prononci bone la francan. (eraroj estas volitaj okulumo.gif )

Matisfeselef (Arată profil) 21 august 2009, 19:16:13

Saluton.

Kion vi opinias pri la ideo anstataŭ uzi dialogojn aŭ priskribojn, uzi bildon montrantan sceneron de la filmo? Ekz. miaprofila bildo mem taŭgus, ĉar ĝi estas bildo el malnova muta filmo.

Noto: Kompreneble ke mi ne volas ĉesigi ĉi fadenon. Mia celo estas ke kreiĝu aparta fadeno aŭ ke ĝi okazu kune kun ĉi tiu mem.

Georgo

manu_fr (Arată profil) 21 august 2009, 19:58:20

Matisfeselef:... ĝi estas bildo el malnova muta filmo.
Ĉu bildo de Metropolis de Fritz Lang ?

Frankouche (Arată profil) 21 august 2009, 20:44:07

Matisfeselef:Kion vi opinias pri la ideo anstataŭ uzi dialogojn aŭ priskribojn, uzi bildon montrantan sceneron de la filmo? Ekz. miaprofila bildo mem taŭgus, ĉar ĝi estas bildo el malnova muta filmo.

Noto: Kompreneble ke mi ne volas ĉesigi ĉi fadenon. Mia celo estas ke kreiĝu aparta fadeno aŭ ke ĝi okazu kune kun ĉi tiu mem
Ek, kreu tiun fadenon rideto.gif rideto.gif
Mi volonte respondos.

Matisfeselef (Arată profil) 22 august 2009, 11:09:46

manu_fr:
Ĉu bildo de Metropolis de Fritz Lang ?
Ne. Sed estas rilata filmo, kiu influis inkluzive Lang-on kaj lian Metropolon.

Frankouche (Arată profil) 22 august 2009, 12:31:38

Matisfeselef:
manu_fr:
Ĉu bildo de Metropolis de Fritz Lang ?
Ne. Sed estas rilata filmo, kiu influis inkluzive Lang-on kaj lian Metropolon.
Ĉu estas franca kinaĵo aŭ franca kinreĝisoro ?

Înapoi mai sus