إلى المحتويات

Ĉu rezonado estas supernatura?

من Miland, 3 يونيو، 2016

المشاركات: 36

لغة: Esperanto

Vestitor (عرض الملف الشخصي) 7 يونيو، 2016 7:04:32 م

Kio vi signifas?

Hume ne diris ke mirakloj simple estas neeblaj. Li diras, ke laŭ lia teorio de 'necesa rilato' mirakloj devus esti eble, sed ke ne estas evidenteco kiu meritas konsideron.

Tiu libro de Hume (Enketoj Pri Homa Kompreno) esploras la originon de ideoj; ĝi specife esploras la skeptikismon rilate al tiuj operacioj. Hume estis skeptikulo.

Ekskuzoj por la erarojn. Ĉi tiu temo ne estas facila por iu kun miaj esperanta nivelo (meza-komencanto).

Paulinho (عرض الملف الشخصي) 8 يونيو، 2016 12:16:09 ص

Kara Usonano 78: Ĉar vi estas usonano, ĉu vi iam aŭdis (ion) pri Martin Luther King?

usonano78 (عرض الملف الشخصي) 8 يونيو، 2016 1:29:39 ص

Paulinho:Kara Usonano 78: Ĉar vi estas usonano, ĉu vi iam aŭdis (ion) pri Martin Luther King?
Mi ne komprenas kial vi demandas pri MLK. Mi ne skribas kontraŭ nigrulojn.

Mi legis, ke MLK estis radikalulo, kiu estas uzita de pseŭda-liberalemuloj kiel modera Kristanulo, kiu nure volis liberon. Hodiaŭ li estas nur ferio.

La pseŭdaj liberaluloj volas ian molan imagon de MLK, kiun ili uzas, por stultigi la plejmulton. Ili ne volas, ke ni normalaj homoj lernus pri la vera MLK, kiu estas pli ekstrema ol kristana.

Ĉiuj egalas sube la stultajn kristanojn! Vi ne estos permisota altiĝas supren de la egalaj kristanoj!

Mi ŝatas senti malamon, ol esti stulta kristano! Malamo helpas min ruziĝi. La kristanoj en Usono volas min stulta! Se esti Usona estas esti stulta kristano, tiam mi ne plu volas esti Usona.

Miland (عرض الملف الشخصي) 8 يونيو، 2016 7:57:00 ص

Vestitor:Kion vi signifas?...
Se mi komprenas vin ĝuste, Hume ne konvinkiĝis pri la ekzisto de mirakloj, sed li ne asertis ke ili ne eblas, t.e. li ne havis antaŭjuĝon pri mirakloj. Bone, se jes. Indas enketi, tamen, ĉu la karaktero de la kosmo subtenas antaŭjuĝon kontraŭ miraklojn. Interesus min legi vian opinion post legado de la unuaj kvar (aŭ kvin) ĉapitroj de Lewis pri la afero!

dbob (عرض الملف الشخصي) 8 يونيو، 2016 11:23:18 ص

Vestitor:Hume ne diris ke mirakloj simple estas neeblaj. Li diras, ke laŭ lia teorio de 'necesa rilato' mirakloj devus esti eble, sed ke ne estas evidenteco kiu meritas konsideron.
Vi pravas. Mi nur klopodis mallonge rakonti tian "diskuton" inter Hume kaj Lewis. Ŝajnas ke tio estas la populara malpreciza interpreto de la jenaj vortoj de Hume: "miraklo estas rompo de la leĝoj de la naturo". Mi havas la impreson, ke iuj interpretas tion kvazaŭ Hume diris, ke mirakloj ne okazas (ĉar tio estus rompo de iu natura leĝo). Poste, Lewis penis kontraŭi tion, asertante, ke mirakloj ne estas eksternaturaj eventoj, alivorte, ke ili okazas aŭ povas okazi. Tio estas, kion mi klopodis mallonge diri, sed ne estis mia intenco skribi tiel malprecize.

Sed ĉio ĉi, estas nur mia supraĵa interpreto. Mi vere ne scias la detalojn. Do bonvolu korekti miajn malĝustaĵojn. Pli bone mi de nun silentu pri tiu ĉi temo.

Miland (عرض الملف الشخصي) 8 يونيو، 2016 12:14:49 م

dbob:..Lewis penis kontraŭi tion, asertante, ke mirakloj ne estas eksternaturaj eventoj, alivorte, ke ili okazas aŭ povas okazi. Tio estas, kion mi klopodis mallonge diri, sed ne estis mia intenco skribi tiel malprecize..
Jen citaĵo el la verko de Lewis:

The divine art of miracle is not an art of suspending the
pattern to which events conform but of feeding new events into that
pattern. It does not violate the law’s proviso, ‘If A, then B’: it says, ‘But
this time instead of A, A2,’ and Nature, speaking through all her laws,
replies ‘Then B2’ and naturalises the immigrant, as she well knows
how. She is an accomplished hostess.


Mi traduku:
"La Dia arto de mirakloj ne estas arto nuligi la ŝablonon al kiu konformas okazoj, sed enkonduki novan okazojn en tiun ŝablonon. Ĝi ne nuligas la leĝon "A sekvigas B". Ĝi diras "Tamen ĉi-okaze, anstataŭ A, A2," kaj la Naturo, parolanta per ŝiaj leĝoj, respondas "Do B2" kaj naturalizigas la enmigrinton, kiel ŝi bone komprenas. Ŝi estas sperta gastigantino."

عودة للاعلى