Al contingut

kunteksto kontraŭ konteksto

de dbob, 11 de juny de 2016

Missatges: 16

Llengua: Esperanto

dbob (Mostra el perfil) 11 de juny de 2016 17.16.42

Estas sufiĉe facile skribi "konteksto" anstataŭ "kunteksto". Aldone, miskompreno ŝajnas praktike neebla. Tamen, indas demandi ĉu ili estas vere samsignifaj. Ambaŭ estas kunmetitaj vortoj: kun+teksto respektive kon(o)+teksto. "Kunteksto" ŝajnas signifi "teksto, kiu estas kune kun alia teksto". Aliflanke, "konteksto" ŝajnas signifi "teksto, kiu enhavas konon (konoteksto); teksto kona(ta)". "Kunteksto" estas delonge uzata vorto (de Zamenhof kaj de multaj aliaj), kaj aperas en la vortaroj (vd. E-PIV, ReVo, Vikipedio). "Konteksto" ne havas uzan tradicion, nek aperas en la vortaroj kaj foje ŝajnas preseraro; tamen, laŭdire, ĝi estas nuntempe konversacie uzata de spertaj esperantistoj simile al "kunteksto".

La ĉefa argumento por la enkonduko de "konteksto" estas la fundamenta regulo 15. Pri tio mi ne certas. Tamen, al kio utilos havi du samsignifajn vortojn kun preskaŭ identa skribformo? Ĉu nur por konvene pravigi preserarojn? Aliflanke, se ili ne estas tute samsignifaj, kion ekzakte signifas "konteksto"?

akueck (Mostra el perfil) 12 de juny de 2016 10.52.02

dbob:Ambaŭ estas kunmetitaj vortoj: [...] kon(o)+teksto [...] "konteksto" ŝajnas signifi "teksto, kiu enhavas konon (konoteksto); teksto kona(ta)"
Interesa hipotezo. Sed por povi en Esperanto uzi "konteksto" launorme, ne estas necese, ke ghi estas kunmetajho.

dbob:
La ĉefa argumento por la enkonduko de "konteksto" estas la fundamenta regulo 15.
Lau Regulo 15 oni ne enkondukas vortojn, sed - se ili estas internaciaj - uzas ilin.

Mi iom esploris Vikipedion lau tio, kiuj lingvoj uzas formojn similajn al "kontekst'o". Rezulte mi audacas konstati, ke ghi estas internacia, do uzebla lau Regulo 15.

Alkanadi (Mostra el perfil) 12 de juny de 2016 10.53.21

dbob:...kion ekzakte signifas "konteksto"?
Mi opinias, ke "konteksto" signifas, ke la teksto estas konata.

lagtendisto (Mostra el perfil) 12 de juny de 2016 11.45.45

Nur estas ideo. Serĉu PMEG kun ekzaktan serĉofrazon: 'kunteksto'. Por serĉofrazo 'konteksto' oni nenion trovas.

dbob (Mostra el perfil) 12 de juny de 2016 14.46.44

akueck:Lau Regulo 15 oni ne enkondukas vortojn, sed - se ili estas internaciaj - uzas ilin.
Mi iom esploris Vikipedion lau tio, kiuj lingvoj uzas formojn similajn al "kontekst'o". Rezulte mi audacas konstati, ke ghi estas internacia, do uzebla lau Regulo 15.
Dankon pro la atentigo. Kelkajn demandojn:

1) Laŭ kiu kriterio vi taksas vorton kiel internacian? Ĉu laŭ nombro de lingvoj de vikipediaj trafoj?
2) Se kontekst'o estas internacia vorto de kun'teksto', ĉu tio ne signifas, ke kon'tekst'o estas alisignifa vorto sed kun la sama formo (ekz. konata teksto)?

akueck (Mostra el perfil) 12 de juny de 2016 15.40.27

dbob:
akueck:Lau Regulo 15 oni ne enkondukas vortojn, sed - se ili estas internaciaj - uzas ilin.
Mi iom esploris Vikipedion lau tio, kiuj lingvoj uzas formojn similajn al "kontekst'o". Rezulte mi audacas konstati, ke ghi estas internacia, do uzebla lau Regulo 15.
[...]
1) Laŭ kiu kriterio vi taksas vorton kiel internacian?
Lau tiu kriterio.

dbob:Ĉu laŭ nombro de lingvoj de vikipediaj trafoj?
Vidu supre.

dbob:
2) Se kontekst'o estas internacia vorto de kun'teksto', ĉu tio ne signifas, ke kon'tekst'o estas alisignifa vorto sed kun la sama formo (ekz. konata teksto)?
La afero dependas de tio, kiun signifon la kunmetajho "kon'tekst'o" - se ghi entute estas rigardata kiel kunmetajho - efektive ricevos.

dbob (Mostra el perfil) 12 de juny de 2016 17.23.00

akueck:Lau tiu kriterio.
Bonega kaj leginda artikolo. Dankon.

dbob:2) Se kontekst'o estas internacia vorto de kun'teksto', ĉu tio ne signifas, ke kon'tekst'o estas alisignifa vorto sed kun la sama formo (ekz. konata teksto)?
akueck:La afero dependas de tio, kiun signifon la kunmetajho "kon'tekst'o" - se ghi entute estas rigardata kiel kunmetajho - efektive ricevos.
La kunmetaĵo "kon'tekst'o" estas nur elpensaĵo por teoria komparado ĉi-fadene. Ĝi ŝajnas konforma al esperanta vortfarado.

Malgraŭ ke "kontekst'o" estas internacia, mi plu evitos uzi ĝin kaj uzos ĉiam "kunteksto", kiel mi jam kutime faras. Laŭ mia persona opinio, en ĉi tiu konkreta kazo, la vorto "kontekst'o" estas maloportuna balasto sen vera utileco. Ĝi ne riĉigas la vortprovizon, aldonante nur samsignifan vorton kun preskaŭ sama formo. Ĝia nura "utileco" ŝajnas esti, ke tiuj, kiuj erare skribas "o" anstataŭ "u", povas iel pravigi, ke ili ne eraris. Aliflanke, post vortara konsultado la plimulto ankoraŭ kredos, ke tio estas eraro. Nebulan estontecon tiu vorto havas, des pli, se vortaroj ĝin ne enhavas.

Kurioze, la vortaro de lernu.net (kvankam tre simpla) donas:
konteksto --> kon·tekst·o --> koni (kon·i) + teksto (tekst·o)

sudanglo (Mostra el perfil) 13 de juny de 2016 16.57.32

Bob 'konteksto' estas nek kon-teksto nek sinonimo de kunteksto.

Walter Żelazny en la dua parto de sia artikolo esploras la lingvan politikon en Eŭropo kaj serĉas la rolon de nia lingvo en la konteksto de la plilarĝiĝo de EU. (el la Tekstaro)

Mi unue renkontis la vorton en 'Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto' de JC Wells.

Tamen iel li forgesis meti la vorton en sian Vortaron.

dbob (Mostra el perfil) 13 de juny de 2016 18.58.51

Ho, tre interese, Sudanglo! Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto mi trovis interrete sed en skanita ne-serĉebla formo. Ĉu vi scias kiupaĝe troviĝas "konteksto"?

dbob (Mostra el perfil) 15 de juny de 2016 10.43.25

Mi supraĵe tralegis la menciitan verkon de JC Wells (Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto), provante trovi la vorton "konteksto" sensukcese.
Se "konteksto" estas nek kon-teksto nek sinonimo de kunteksto, kio ĝi estas?

Tornar a dalt