Skip to the content

Mia nacio estas homaro, mia lando estas mondo.

by lagtendisto, June 11, 2016

Messages: 11

Language: Esperanto

lagtendisto (User's profile) June 11, 2016, 5:28:27 PM

Ĉu? : 'Mia nacio estas homaro, mia lando estas mondo.'

Paulinho (User's profile) June 11, 2016, 6:53:05 PM

spreecamper skribis:
'Mia nacio estas homaro, mia lando estas mondo.'
.
Tiel mi sentas. Mi estas latinulo, brazilulo. Tamen mi nur povas vidi alian homon kiel "homo". La lingva baro nur ridigas min je la malfacilaĵoj de konversacio. Mi jam vizitis 32 landojn. Mi neniam atendis de la personoj el unu el ili ion ke ne atendus de la homoj el alio. La sama estas vera en religio. Mi estas aktivulo katolika. Sed mi kredas je la sincereco de la budhisma, la islama, la spiritisma. Kaj mi pensas ke multaj ateistoj estas morale supera al ni.Niaj opinioj estas malsamaj, sed povas ankaŭ sin kompletigi. Kaj interese sufiĉe, mi kredas esti bonŝanca en unu punkto: mi neniam sentis ke iu juĝas min malpli kial mi estas malgranda en staturo, malhelhaŭta kaj naskita en la Tria Mondo.

usonano78 (User's profile) June 11, 2016, 7:34:58 PM

Eblas. Mi travojaĝis multan da landoj. Mi eĉ loĝis en Uzbekio dum tri monatoj. Tamen, mi havas iom da doloro mense el ĉi tiuj vojaĝoj. Mi ofte renkontis homojn, kiuj ne komprenis kial mi vojaĝis al iliajn landojn. Ekzemple, kiam mi loĝis en Germanio dum unu jaro, mi renkontis la sintenon de Germananoj kiel: "kial vi vojaĝis ĉi tiun, al Germanio?" Ili ne komprenis ion pri mia lando eksterlande. Ili nur konas tiun, kiu mia prezidento estas. Ili ne zorgas pri mi. Post iom da tempo, mi ne plu interesiĝas esti eksterlande. Fakte mi lernis eĉ resti en specifaj lokoj ene de Usono. Aliaj homoj ŝajnas frenezaj, aŭ iel nur volas konkuri kontraŭ min. Strangas, sed bone komprenas, kaj mi nur volas venki kontraŭ mian registaron per Esperanto.

Kompreneble, Usonanoj sin freneziĝas pri potenco. Tial mi tre volas detrui la potencon de mia lando. Do, mi elektas Esperanton kiel unu eblo bati la povon de mia registaro, kaj preventi la kontroladon de la mondo de frenezulojn el mia lando. Kompreneble la homaro estas freneza kaj danĝera.

usonano78 (User's profile) June 11, 2016, 8:25:27 PM

Paulinho:spreecamper skribis:
'Mia nacio estas homaro, mia lando estas mondo.'
.
Tiel mi sentas. Mi estas latinulo, brazilulo. Tamen mi nur povas vidi alian homon kiel "homo". La lingva baro nur ridigas min je la malfacilaĵoj de konversacio. Mi jam vizitis 32 landojn. Mi neniam atendis de la personoj el unu el ili ion ke ne atendus de la homoj el alio. La sama estas vera en religio. Mi estas aktivulo katolika. Sed mi kredas je la sincereco de la budhisma, la islama, la spiritisma. Kaj mi pensas ke multaj ateistoj estas morale supera al ni.Niaj opinioj estas malsamaj, sed povas ankaŭ sin kompletigi. Kaj interese sufiĉe, mi kredas esti bonŝanca en unu punkto: mi neniam sentis ke iu juĝas min malpli kial mi estas malgranda en staturo, malhelhaŭta kaj naskita en la Tria Mondo.
La tria mondo iom plaĉas al mi. Kiam mi estis en Uzbekio, mi sentis ian sovaĝan realecon, kiel senleĝeco. Mi ŝatas la sovaĝan senton. La unua mondo estas iom teda, kaj ofte estas nur mensogoj kaj limoj. La usona sudo similas la trian mondon. Estas pli naiva kaj varma kiel la tria mondo. Se vi estas tro malnaiva, vi ne povas fari ion. Kiel en Eŭropo, ili estas malnaivaj, kaj ili limigas mem. Ili purigas ĉion kaj konstruas kaj murojn kaj barilojn.

Mia amiko el Belgio diris, ke Eŭropo estas akvario.

Vestitor (User's profile) June 11, 2016, 9:25:10 PM

Kiam mi aŭdas tiun frazon mi tuj pensas 'kliŝo'. Kiu ne sentas ke li estas Britano aŭ Italano, aŭ Usonano, aŭ eble ke li estas Eŭropano or ano de lando kie la hispano lingvo parolas? Ni ne povas eskapi niajn devenojn kaj nian kulturon sed tiu ne signifas ke ni ne povas havi kunsentado kun aliaj kulturoj kaj homoj.

Neniu estas 'mondo civitano' ĉar tiu estas neebla, sed ni povas esti malfermi por komprenado.

usonano78 (User's profile) June 11, 2016, 11:47:03 PM

Se mi ne havas nacion, kial vi kulpigas min pri la agoj de mia registaro? Kompreneble vi kredas je registaroj pro tio, ke vi min kulpigas, kvazaŭ mi ne estas individuo kaj partoprenas kiel normala persono en socio. Aliaj usonanoj eble ridas, se ili konas min: kial ĉi strangulo estas kulpigita pri la agoj de la stulta plejmulto? Se via nacio estas homaro, tiam vi dirus, ke mi ne estas Usonano! okulumo.gif

Mi ja konas eksterlandanojn! Ili neniam senkulpigas min pri Usono! Ec se vi estas ekcentrikulo, kaj vi estas Usonano, la eksterlandanoj kulpigas vin pri Usono!

Vestitor (User's profile) June 12, 2016, 12:41:39 AM

Ĉu vi ja scias ke tiu ne estas pri Usono kaj vi? Vi obsedas tro multe pri kion aliaj homoj kredas de Usono kaj la risko ke ili eble pensos vi kulpas por ĉion en Usono.

Malstreĉigu amiko.

usonano78 (User's profile) June 12, 2016, 1:04:08 AM

Eble Usono estas grupa pensaĵa lando, kaj paranojumas min. Usono enhavas grupojn de malfortuloj, kiuj aligas kune. La grupoj pensas, ke ili havas la rajtoj por la tutlando de Usono. Mi renkontas multa da grupoj, kiuj volas posedi Usonon. Aperas, ke tiam, kiam vi kunligas al ia grupo, vi subite sentas, ke vi rajtas la tutan Usonon. Se vi estus Latino, Kristana, Blanka Konservemulo, Cionisto, ktp, stulta ideo kreskas en via menso: posedi Usonon! Estas tute freneza, kaj kompreneble mi timas, ke ajna eksterlandano pensus, ke mi estas ano de Usona posedada grupo, ĉar mi ne estas!

Zombioj movas en grupoj. Ili ĉasas la individuon. Se vi kunligas grupon, vi ne plu vivas.

dbob (User's profile) June 12, 2016, 10:39:33 AM

'Mia nacio estas homaro, mia lando estas mondo.'
Por mi landlimoj estas nur restaĵo devena el prahoma triba vivmaniero. Nacio, lando, landlimo, ktp., estas modernaj ideoj similaj al tribo aŭ klano. Temas pri diferencigo inter "ni" kaj "ili" alivestita per nuntempaj vortoj. Homoj ankoraŭ ne kapablas pensi unuece pro multaj kialoj: tradicio, kutimo, timo al ĉio nekonata. Precipe la bazaj kialoj estas du: timo kaj nescio. Ambaŭ manĝigas sin reciproke.

Ankaŭ al mi la frazo sonas kiel kliŝo, tamen, mi kredas kaj esperas, ke ĝi estos iam nia estonteco. Mi ne sentas, ke mi estas el aparta lando. Kiam mi loĝis tie, kie mi naskiĝis, iuj diris al mi "sed vi ne estas vere de ĉi tiu lando, vi ne parolas la lingvon kiel denaskulo". Kiam mi loĝis tie, kie mi ne naskiĝis, iuj diris al mi "sed vi ne apartenas al ĉi tiu lando, vi naskiĝis alilande kaj havas fremdan nomon". Tamen, ili ne diris tion kiel ion malbonan, sed simple kiel veran fakton. Ĉio ĉi multe pensigis min dum mia vivo. Tia estas nia mondo hodiaŭ. Mi pensas, ke eblas alia mondo malpli limiga kaj pli unueca.

Mi spontanee ŝatas tiun frazon. Mi ŝatus, ke mi vere povus diri, ke mia nacio estas la homaro kaj mia lando estas la mondo, sen ke tio sonus kiel kliŝo. Mi ŝatas pensi, ke ni estas survoje al tia mondo.

lagtendisto (User's profile) June 12, 2016, 10:41:08 AM

Vestitor:Kiam mi aŭdas tiun frazon mi tuj pensas 'kliŝo'. Kiu(x) ne sentas ke li estas Britano aŭ Italano, aŭ Usonano, aŭ eble ke li estas Eŭropano or ano de lando kie la hispano lingvo parolas?
Tiu(x), kiu devis fuĝi for de fiaskitaj ŝtatoj kun siaj gepatroj kaj estis bebo/infaneto, poste kreskis en lando kie plej multaj civitanoj aspektas diferenca en koloro de haŭto. Ĉu vi konas tagan rasismon kia 'Kaj kiam vi(x) revojaĝos al via homlando'?

Vestitor:Ni ne povas eskapi niajn devenojn kaj nian kulturon sed tiu ne signifas ke ni ne povas havi kunsentado kun aliaj kulturoj kaj homoj.
Do, tio estas diskutema. Ĉu homoj ne estas lernkapabla laŭ novaj spertoj?

Vestitor:Neniu estas 'mondo civitano' ĉar tiu estas neebla, sed ni povas esti malfermi por komprenado.
Ekzistas grupoj kiuj ne posedas iun de ŝtataneco per/ekde nasko. Ekzemple kurdoj de Libano nun vivante en Germanio.

Back to the top