Mia nacio estas homaro, mia lando estas mondo.
ya lagtendisto, 11 Juni 2016
Ujumbe: 11
Lugha: Esperanto
lagtendisto (Wasifu wa mtumiaji) 11 Juni 2016 5:28:27 alasiri
Paulinho (Wasifu wa mtumiaji) 11 Juni 2016 6:53:05 alasiri
'Mia nacio estas homaro, mia lando estas mondo.'.
Tiel mi sentas. Mi estas latinulo, brazilulo. Tamen mi nur povas vidi alian homon kiel "homo". La lingva baro nur ridigas min je la malfacilaĵoj de konversacio. Mi jam vizitis 32 landojn. Mi neniam atendis de la personoj el unu el ili ion ke ne atendus de la homoj el alio. La sama estas vera en religio. Mi estas aktivulo katolika. Sed mi kredas je la sincereco de la budhisma, la islama, la spiritisma. Kaj mi pensas ke multaj ateistoj estas morale supera al ni.Niaj opinioj estas malsamaj, sed povas ankaŭ sin kompletigi. Kaj interese sufiĉe, mi kredas esti bonŝanca en unu punkto: mi neniam sentis ke iu juĝas min malpli kial mi estas malgranda en staturo, malhelhaŭta kaj naskita en la Tria Mondo.
usonano78 (Wasifu wa mtumiaji) 11 Juni 2016 7:34:58 alasiri
Kompreneble, Usonanoj sin freneziĝas pri potenco. Tial mi tre volas detrui la potencon de mia lando. Do, mi elektas Esperanton kiel unu eblo bati la povon de mia registaro, kaj preventi la kontroladon de la mondo de frenezulojn el mia lando. Kompreneble la homaro estas freneza kaj danĝera.
usonano78 (Wasifu wa mtumiaji) 11 Juni 2016 8:25:27 alasiri
Paulinho:spreecamper skribis:La tria mondo iom plaĉas al mi. Kiam mi estis en Uzbekio, mi sentis ian sovaĝan realecon, kiel senleĝeco. Mi ŝatas la sovaĝan senton. La unua mondo estas iom teda, kaj ofte estas nur mensogoj kaj limoj. La usona sudo similas la trian mondon. Estas pli naiva kaj varma kiel la tria mondo. Se vi estas tro malnaiva, vi ne povas fari ion. Kiel en Eŭropo, ili estas malnaivaj, kaj ili limigas mem. Ili purigas ĉion kaj konstruas kaj murojn kaj barilojn.'Mia nacio estas homaro, mia lando estas mondo.'.
Tiel mi sentas. Mi estas latinulo, brazilulo. Tamen mi nur povas vidi alian homon kiel "homo". La lingva baro nur ridigas min je la malfacilaĵoj de konversacio. Mi jam vizitis 32 landojn. Mi neniam atendis de la personoj el unu el ili ion ke ne atendus de la homoj el alio. La sama estas vera en religio. Mi estas aktivulo katolika. Sed mi kredas je la sincereco de la budhisma, la islama, la spiritisma. Kaj mi pensas ke multaj ateistoj estas morale supera al ni.Niaj opinioj estas malsamaj, sed povas ankaŭ sin kompletigi. Kaj interese sufiĉe, mi kredas esti bonŝanca en unu punkto: mi neniam sentis ke iu juĝas min malpli kial mi estas malgranda en staturo, malhelhaŭta kaj naskita en la Tria Mondo.
Mia amiko el Belgio diris, ke Eŭropo estas akvario.
Vestitor (Wasifu wa mtumiaji) 11 Juni 2016 9:25:10 alasiri
Neniu estas 'mondo civitano' ĉar tiu estas neebla, sed ni povas esti malfermi por komprenado.
usonano78 (Wasifu wa mtumiaji) 11 Juni 2016 11:47:03 alasiri
Mi ja konas eksterlandanojn! Ili neniam senkulpigas min pri Usono! Ec se vi estas ekcentrikulo, kaj vi estas Usonano, la eksterlandanoj kulpigas vin pri Usono!
Vestitor (Wasifu wa mtumiaji) 12 Juni 2016 12:41:39 asubuhi
Malstreĉigu amiko.
usonano78 (Wasifu wa mtumiaji) 12 Juni 2016 1:04:08 asubuhi
Zombioj movas en grupoj. Ili ĉasas la individuon. Se vi kunligas grupon, vi ne plu vivas.
dbob (Wasifu wa mtumiaji) 12 Juni 2016 10:39:33 asubuhi
'Mia nacio estas homaro, mia lando estas mondo.'Por mi landlimoj estas nur restaĵo devena el prahoma triba vivmaniero. Nacio, lando, landlimo, ktp., estas modernaj ideoj similaj al tribo aŭ klano. Temas pri diferencigo inter "ni" kaj "ili" alivestita per nuntempaj vortoj. Homoj ankoraŭ ne kapablas pensi unuece pro multaj kialoj: tradicio, kutimo, timo al ĉio nekonata. Precipe la bazaj kialoj estas du: timo kaj nescio. Ambaŭ manĝigas sin reciproke.
Ankaŭ al mi la frazo sonas kiel kliŝo, tamen, mi kredas kaj esperas, ke ĝi estos iam nia estonteco. Mi ne sentas, ke mi estas el aparta lando. Kiam mi loĝis tie, kie mi naskiĝis, iuj diris al mi "sed vi ne estas vere de ĉi tiu lando, vi ne parolas la lingvon kiel denaskulo". Kiam mi loĝis tie, kie mi ne naskiĝis, iuj diris al mi "sed vi ne apartenas al ĉi tiu lando, vi naskiĝis alilande kaj havas fremdan nomon". Tamen, ili ne diris tion kiel ion malbonan, sed simple kiel veran fakton. Ĉio ĉi multe pensigis min dum mia vivo. Tia estas nia mondo hodiaŭ. Mi pensas, ke eblas alia mondo malpli limiga kaj pli unueca.
Mi spontanee ŝatas tiun frazon. Mi ŝatus, ke mi vere povus diri, ke mia nacio estas la homaro kaj mia lando estas la mondo, sen ke tio sonus kiel kliŝo. Mi ŝatas pensi, ke ni estas survoje al tia mondo.
lagtendisto (Wasifu wa mtumiaji) 12 Juni 2016 10:41:08 asubuhi
Vestitor:Kiam mi aŭdas tiun frazon mi tuj pensas 'kliŝo'. Kiu(x) ne sentas ke li estas Britano aŭ Italano, aŭ Usonano, aŭ eble ke li estas Eŭropano or ano de lando kie la hispano lingvo parolas?Tiu(x), kiu devis fuĝi for de fiaskitaj ŝtatoj kun siaj gepatroj kaj estis bebo/infaneto, poste kreskis en lando kie plej multaj civitanoj aspektas diferenca en koloro de haŭto. Ĉu vi konas tagan rasismon kia 'Kaj kiam vi(x) revojaĝos al via homlando'?
Vestitor:Ni ne povas eskapi niajn devenojn kaj nian kulturon sed tiu ne signifas ke ni ne povas havi kunsentado kun aliaj kulturoj kaj homoj.Do, tio estas diskutema. Ĉu homoj ne estas lernkapabla laŭ novaj spertoj?
Vestitor:Neniu estas 'mondo civitano' ĉar tiu estas neebla, sed ni povas esti malfermi por komprenado.Ekzistas grupoj kiuj ne posedas iun de ŝtataneco per/ekde nasko. Ekzemple kurdoj de Libano nun vivante en Germanio.