Tartalom

Brexit - ŝanceto por Esperanto?

Vilius-tól, 2016. június 13.

Hozzászólások: 92

Nyelv: Esperanto

mateno (Profil megtekintése) 2016. június 26. 18:47:38

usonano78:Estas unu bona afero el via BREXIT - nun vi faras problemojn pri TTIP! Usono volas havi Eŭropon pere de malbona komerca traktato, kiel la NAFTA en Meksiko. Mi malamas na NAFTA. Do, mi malamas TTIP. Eble vi eskapos TTIP. Ĝi ne faros bonaĵojn por Eŭropo. Mi ne vere scias tiojn, kiojn okazos estonece.

Laŭ ĉi Angla artikolo, Britujo eble havos plimalbonan traktaton ol TTIP! Vi timu tion!
Tre prave, TTIP estas tre danĝera traktato, kiu forprenus decidpovon de registaroj kaj donus ĝin al korporacioj. Kio siavice kondukus al severa limigo de laboristaj rajtoj, rajtoj de konsumantoj kaj mediprotektado.

Mi scias ke en Britio kelkaj homoj voĉdonis por foriri EU-n, ĝuste por eviti na TTIP. Ili grandioze eraris.

Ekzistas en multaj EU-landoj granda rezisto kontraŭ TTIP, kaj fakte ankaŭ en Usono, kvankam amaskomunikiloj ne multe parolas pri tio (krom eble Al-Jazeera). Kaj ni ĉiuj kune povus kontraŭstari kaj rezisti, kaj niaj regantoj devus ĉesi la preparojn na TTIP.

Tio en EU funkcias, ĉar tio jam okazis simile pri ACTA. Do Britianoj devis resti kaj pli bone aliĝi al la kontraŭ-TTIP-a movado en Germanio kaj aliaj landoj.

Tiel ĉi, bedaŭrinde, plej verŝajne ja Britio havos similan traktaton, eble eĉ pli malbonan, eble eĉ pli rapide.

Kio okazos pri aliaj aferoj, ankoraŭ neniu povas scii.

Ĉiuj politikistoj kondutas tre strange pri Brexit.

Nigel Farage: antaŭ referendumo deklaris, ke Britio senutile perdas 350 milionojn da pundoj ĉiusemajne pro EU; do se la rezulto estos "eliri", li promesis doni tiun monon al la ŝtata sanservo (NHS). Nun li malferme diras ke tio estis "eraro" kaj ne eblos tion fari.

David Cameron: antaŭ la referendumo li diris, ke oni devus atendi ke la oficiala Anonco pri intenco eliri laŭ la artikolo 50 de la Traktato pri EU estu farita "senprokraste", se la rezulto estos "eliri"; nun li mem prokrastas tion; antaŭe oni diris ke "oni atendus ke kaze de elira rezulto Cameron demisios" (ĉar li subtenis resti) kaj Cameron respondis "la referendumo estas nur pri EU, kaj ne pri mi; do mi tute ne devus demisii en iu ajn kazo"; nun subite ĉiuj agas male: politikistoj amassubskribis alvokon al Cameron ke li restu; kaj Cameron diras ke li ne restos; nome, ke li demisios en oktobro; kaj li ankoraŭ ne faris, kaj ne li faros la Anoncon laŭ la artikolo 50!! (tio estas la esenca jura paŝo kiu ekigos la Breliron, sen tio ĝi ne okazas) kaj ke tion devos fari lia posteulo -- kvankam ne estas konate ĉu ŝli entute volos fari tion shoko.gif (kaj la ĉefpostenuloj de EU diris ke "se Britio eliras, ĝi faru senprokraste" ĉar plej malbona ja estas la necerteco, kaj ĝuste pri tio temas ke ni nun estas en necerteco kaj neniu scias kio okazos)

Boris Johnson: tiu aĉa hipokritulo, kiu laŭŝajne subtenis la eliron, sed nun ŝajnas kvazaŭ tio al li ne gravas, li precipe volas iĝi ĉefministro; mi diras ke oni devus forrazi lian hararon kiel al malmoralulo lango.gif malgajo.gif

pri Skotlando jes, ŝajnas sufiĉe verŝajne ke Skotlando jam havos sian 2an referendumon pri sendependiĝo, kaj poste celos aliĝi al EU;

pri Norda Irlando mi iom timas; ĉar estas tie homoj kiuj sentas la tutan insulon Irlandon kiel unu landon, sed estas ankaŭ homoj, kiuj tre volas resti en Unuiĝinta Reĝlando; kaj atingi iuspecan balancon, kiam ĉiuj ĉesis bataladon kaj perforton, kaj estas pli-malpli kontentaj, daŭris tre longe; unu parto de tio estas la fakto, ke la limo inter Norda Irlando kaj la Irlanda respubliko estas ne tre severa, kaj plejparte nevidebla; se Irlanda respubliko restas en EU kaj eble sekvas vojon de plia integriĝo, sed Norda Irlando, kiel parto de Unuiĝinta reĝlando, eliras el EU, tio estas tre malbona situacio, kiu povas fuŝi la ekzistantan balancon, ĉar oni eble volos plifortigi tiun limon kaj tion la lokaj loĝantoj ne ŝatos

sumsume, estas multaj aferoj kaj faktoroj nun necertaj; kaj mi aliĝas al tiuj kiuj estas ege malkontentaj pri Cameron ke pro gajni na iom da politika populareco li vetis la estonton de sia lando, kaj eble tiun de EU; kiu nun riparos la damaĝon kiam li tiun veton malgajnis??

mateno (Profil megtekintése) 2016. június 26. 19:05:05

pardonu ke mi tiom multe skribas, sed mi ankoraŭ ŝatus respondi al mi mem

mateno:kaj mi aliĝas al tiuj kiuj estas ege malkontentaj pri Cameron ke pro gajni na iom da politika populareco li vetis la estonton de sia lando, kaj eble tiun de EU; kiu nun riparos la damaĝon kiam li tiun veton malgajnis??
do, se politikistoj estas fuŝuloj, la riparantoj devas esti ni, la civitanoj;

ĉar jam estas senteble tra la tuta lando, kaj fakte ankaŭ en aliaj landoj de EU, ke la rezulto tre plifortigis dekstr-ekstremismajn, ksenofobiajn, eĉ rekte faŝismajn pensofluojn;

mi pensas ke estas "laboro de la Esperantoj" aliĝi al tiuj, kiuj volas kontraŭstari tiun ĉi ondon, firme subtenante veran internaciismon;

homoj, legu la Manifeston de Homaranismo (Zamenhof, 1905) -- kaj aliajn verkojn de Zamenhof;

se ni, esperantistoj, havas tion, kian do sencon havas se ni reeĥas ksenofobiajn sentojn kiujn ni ricevas en niaj respektivaj nacilingvaj medioj?

mi sentas nun similan malkonektiĝon kun la politika realaĵo kiel mi sentis en la tempo de la disfalo de Ĉeĥo-Slovakio; mi sentis tiam, ke friponaj politikistoj ŝtelis de mi mian patrujon;

tempo pasis, alportis malfacilaĵojn, sed ni travivis, kaj mi (same kiel multaj) daŭre portas Ĉeĥo-Slovakion en sia koro; (mi devas diri ke multe helpis ke niaj ambaŭ landoj aliĝis al EU kaj al Ŝengen-landaro!)

same ĉi tie: politike okazas friponaĵo, sed ni restu kune, ni sentu kune; Britio eble eliras Eŭropan Union; sed ĝi ne eliras, kaj ne povas eliri, Eŭropon

erinja (Profil megtekintése) 2016. június 27. 1:16:24

Antisemitismo (kaj ĉiuspeca rasismo) estas malpermesita ĉi tie.

usonano78 (Profil megtekintése) 2016. június 27. 4:34:39

Aĥ, mia ciborga komunuma persono malfuncias! Mi akcidente fariĝas antisemitiston! Eble mi bezonas reprogramadon. Mi estas ankoraŭ individua homo! Kiel vi povas programi min negocista ciborga religia plenkreskula? Detrui mian sonĝon, kaj faras min kiel tutan roboton, kiu amas ĉiujn! Robota amo en la ciborga komunomo. La programo ne restas bone en mia cerbo.

Alkanadi (Profil megtekintése) 2016. június 27. 10:01:51

Vilius:Kial ne Esperanton? ridulo.gif
Vi pravas, sed Esperanto havas malbonan reputacion. Homoj, kiuj konas Esperanton, pensas strangajn aferojn pri ĝi.

Alkanadi (Profil megtekintése) 2016. június 27. 10:14:21

erinja:Antisemitismo (kaj ĉiuspeca rasismo) estas malpermesita ĉi tie.
Do, vi nun komprenas la problemon. Se vi forigus miajn postojn, vi devus forigi la plejparton de Lernu-on.

usonano78 (Profil megtekintése) 2016. június 27. 15:30:33

Alkanadi:
Vilius:Kial ne Esperanton? ridulo.gif
Vi pravas, sed Esperanto havas malbonan reputacion. Homoj, kiuj konas Esperanton, pensas strangajn aferojn pri ĝi.
Mi nure esperas, ke Esperanto ne reduktas ĉiujn laŭ ia tre ordinara nivelo. Mi lacas reduktiĝi plu ajn. La homaro ne devus restrikti viajn sonĝojn pere de ia internacia lingvo aŭ per ĝia plejmulta realeco. Eble estas nova veturilo, por ke la Supraklaso reduktu la plejmulton kaj limigu vin per la amaso.

Se vi estus pli altstatura ol Latinidaj Amerikanoj, ili tranĉos viajn piedojn.

usonano78 (Profil megtekintése) 2016. június 27. 16:44:10

Alkanadi:
erinja:Antisemitismo (kaj ĉiuspeca rasismo) estas malpermesita ĉi tie.
Do, vi nun komprenas la problemon. Se vi forigus miajn postojn, vi devus forigi la plejparton de Lernu-on.
Ŝi ne forviŝis viajn postojn. Ne estas via problemo, ĉar vi ne postas malamajn vidpunktojn. Mi foje faras malamaĵojn, kaj mi estas respondeca pri tio. Mi pensas malamaĵon, kaj mi skribas tiojn, kiojn mi pensas, kaj mi estas respondeca suferi la konsekvencojn. Iel mi estas liberigita malami. Vi ĉiam malkovras, ke homoj estas molaj. Ili diras "amon" kaj "amon" denove, kaj ili ŝajnas tre bonaj! Ili estas tiel puraj, sed foje mi sentas supraĵa. Eble mi havas malbonajn pensaĵojn, aŭ mi malŝatas kristanojn, ktp. Tiam, mi volas skribi ĉi tiujn pensaĵojn, ĉar ili pravas, aŭ ili estas verajn pensaĵojn, kaj mi ne estas hipokritulo.

Sunjo (Profil megtekintése) 2016. június 28. 16:53:29

La kampanjo pri Brexit kreis etoson de malamo - eble la unua viktimo estis Jo Cox (politikistino murdita de ekstremdekstrulo), sed nun, post la decido, montriĝas timiga malamo kontraŭ eksterlandanoj, enmigrintoj kaj posteuloj de enmigrintoj (http://www.independent.co.uk/news/uk/home-news/bre...)

Miland (Profil megtekintése) 2016. június 29. 10:21:00

Sunjo:La kampanjo pri Brexit kreis etoson de malamo..
Bedaŭrinde jes, en kelkaj lokoj.
Endas pritrakti ĉi tiajn atakojn tre firme.

Vissza a tetejére