Aller au contenu

Brexit - ŝanceto por Esperanto?

de Vilius, 13 juin 2016

Messages : 92

Langue: Esperanto

Kamusisto (Voir le profil) 1 juillet 2016 10:37:07

Mi kredas ke la Eŭropunio estas la plej bona maniero por la esperanta flori. La Eŭropunio estas granda superpotenco en la mondo.

Tamen, mi pensas ke la germana estas pli probabla ĉar ĝi havas grandega nombro da parolantoj aŭ la franca ĉar ĝi estis la interlingvo plejlasta.

Kun tio diris, oni esperus.

Sepe (Voir le profil) 1 juillet 2016 23:30:42

Nek rivero nek montaro plu landlimoj estas nun, sed la maro ja estas landlimo denove.

pace (Voir le profil) 2 juillet 2016 13:53:34

dbob:
Brexit - ŝanceto por Esperanto?
Jen leginda artikolo pri tio: EU post la eliro de Britio – ĉu ŝanco por Esperanto?
Tre interea artikolo.
Eble estas taŭga momento por proponi denove tion:

https://secure.avaaz.org/en/petition/Esperanto_lan....

Polaris (Voir le profil) 3 juillet 2016 03:55:56

Sunjo:
Polaris:
Sunjo:
Polaris:...LAŬLEĜE, neniu povas paroli pri tio (abomeninda subpremo de homaj rajtoj!)...
Bonvolu citi kaj doni la fonton de tiu sveda leĝo.
Jen: http://www.barenakedislam.com/2014/04/18/islamic-r...

http://speisa.com/modules/articles/index.php/item....

http://speisa.com/modules/articles/index.php/item....

http://www.thenewamerican.com/world-news/europe/it...
Se temas pri leĝo, ĝi devas esti trovebla en oficiala leĝaro. Tiun fonton mi petas. Iuj gazetaj artikoloj pri tio ne gravas, ĉar ili ne estas leĝoj kaj sen fonto nur onidiroj. Kaj nur se ni havas la ekzaktan tekston de tiu leĝo ni povas priparoli ĝin.
Ne. Mi jam donis al vi ampleksajn fontojn da informoj, kaj ekzistas multege plu...iu ajn povas trovi abundan diskutadon pri ĉi tio per la Interreto uzante Google. Mi ne havas la plej malgrandan ideon pri kien la sveduloj alŝutas siajn leĝojn, aŭ kie la sveda registaro enarĥivas ilin, kaj ĉiakaze, mi ne legas la svedan. La novaĵoj estas plenplena de faktoj rilate al ĉi tiu situacio. Se tio, kio mi raportis ne estus la vero, iu kiu loĝas tien kontraŭdirintus ĝin.

Polaris:
Sunjo:
Polaris:...Tio ne pritemas enmigradon per si mem--temas pri tro-multa, ne-regita enmigrado. Germanio nur estas unu ekzemplo....
Pri kio Germanio estas nur unu ekzemplo? Pri problemoj kiel rasismo, malamo kontraŭ fremduloj, egoismo, kaj mensogoj de dekstraj politikistoj kiuj promesas ke forpeli alikulturanojn solvus ĉiujn problemojn?
Ne. Tion,kio faras Germanio estas ekzemplo kiu pritemas tro-multan, ne-regitan enmigradon de Muzlumanaj rifuĝintoj, kies fonon ne eblas nek kontroli nek konfirmi. Pritemas superŝutadon de via socio kaj okazigi la samajn problemojn, kiujn nun havas Svedio kaj aliaj landoj, kiuj eraris same.
Sunjo: Nu, loĝante en Germanio kaj spertante la problemojn, mi ne negas ke estas problemoj, sed mi negas ke pri tio nur aŭ ĉefe kulpas rifuĝintoj. Mi jam respondis al vi pri tio antaŭe.
Do, kio estas la kaŭzo de la problemoj? Serioze, mi ne penas kvereli. Ĉu veras, ke la germana ekonomio povas subteni amasegon da homoj, kiu ne havas intenceton integriĝi en via socion? Mi NE PAROLAS pri Muzlumanoj ĝenerale, mi specife parolas pri la Muzlumanoj, kiuj anstataŭ unuiĝi kun germana socio, planizas resti retirataj dum ili ricevas viajn avantaĝojn.

Ekde ilia alveno, ĉu vi, la germanoj, spertis plimultiĝon de seksperforto, perforta krimo, kaj danĝero por via civitanoj, aŭ ne? Ĉu vi spertis pli konkuradon por laborpostenoj, aŭ ne? Se socio ricevas rifuĝintoj, normale, mi aprezas tion. Sed se la registaro ne povas kontroli la rifuguntojn antaŭ ol sia alveno, aŭ se la registaro superŝutas la komunumo per permesi tro-multa kaj ne-regita enmigrado, tio ne estas bona.

Sunjo: Se temas pri integriĝo mi rekomendas la distingon inter rifuĝinto kaj enmigrinto.
Kial? Se rifuĝinto ne volas integriĝi en vian socion, ke restu en lando kie li sentas sin konforta.
Sunjo: Rifuĝintoj volas kaj/aŭ devas iam reveni al siaj landoj. Oni do devas zorgi pri tio ke ili povas vivi digne dum ili restas en la lando en kiu ili ricevis azilon. Tio signifas ke ili devas akcepti la regulojn kaj obei la leĝojn de la azila lando, sed ne pli. De enmigrintoj oni povas postuli iom pli.
Mi ĝenerale konsentas kun tio, Sunjo, sed estas malsameco inter loĝi kunlabore kaj kontribueme dum la tempo kiam uno estas tie kaj loĝi kiel parazito kaj kaŭzi problemojn dum la resto de la popolo timas diri ion ajn, ĉar ili volas ke neniu pensu ke ili estas "bigotoj".

johmue (Voir le profil) 3 juillet 2016 10:13:17

Polaris:Do, kio estas la kaŭzo de la problemoj? Serioze, mi ne penas kvereli. Ĉu veras, ke la germana ekonomio povas subteni amasegon da homoj, kiu ne havas intenceton integriĝi en via socion? Mi NE PAROLAS pri Muzlumanoj ĝenerale, mi specife parolas pri la Muzlumanoj, kiuj anstataŭ unuiĝi kun germana socio, planizas resti retirataj dum ili ricevas viajn avantaĝojn.
La ekonomio tute bone eltenas la alvenon de la rifuĝintoj. Eĉ male, la rifuĝintoj estas tute utilaj por la ekonomio. Aŭskultu pri tio KP077 Rifuĝintoj.
Ekde ilia alveno, ĉu vi, la germanoj, spertis plimultiĝon de seksperforto, perforta krimo, kaj danĝero por via civitanoj, aŭ ne?
Ne.
Ĉu vi spertis pli konkuradon por laborpostenoj, aŭ ne?
Ne.

Kion ni spertis estas pli multe da perforto dekstrema. La rifuĝintoj ne estas problemo. Problemo estas la dekstremuloj, kiu ne kapablas sekvi la progresantan mondon. La eternaj hieraŭuloj.
Mi ĝenerale konsentas kun tio, Sunjo, sed estas malsameco inter loĝi kunlabore kaj kontribueme dum la tempo kiam uno estas tie kaj loĝi kiel parazito kaj kaŭzi problemojn dum la resto de la popolo timas diri ion ajn, ĉar ili volas ke neniu pensu ke ili estas "bigotoj".
La problemo ne estas, ke la rifuĝintoj ne volas konlabore kaj kontribueme integriĝi. Ili ne rajtas pro leĝaj kialoj. Tio estas problemo.

Sunjo (Voir le profil) 3 juillet 2016 10:28:49

Polaris:Ne. Mi jam donis al vi ampleksajn fontojn da informoj, kaj ekzistas multege plu...iu ajn povas trovi abundan diskutadon pri ĉi tio per la Interreto uzante Google. Mi ne havas la plej malgrandan ideon pri kien la sveduloj alŝutas siajn leĝojn, aŭ kie la sveda registaro enarĥivas ilin, kaj ĉiakaze, mi ne legas la svedan. La novaĵoj estas plenplena de faktoj rilate al ĉi tiu situacio. Se tio, kio mi raportis ne estus la vero, iu kiu loĝas tien kontraŭdirintus ĝin.
Ne, laŭ mi vi donis al mi la ligilojn al senfontaj onidiroj. La artikoloj donis al mi ne la impreson ke temas pri laboro de seriozaj ĵurnalistoj, kiuj neŭtrale informas, sed pri homoj kiuj kolektas ĉion kio subtenas la propran opinion, kiuj volas sen doni ajnajn faktojn simple krei kontraŭislaman kaj kontraŭenmigrintan etoson kaj kiuj pretas pri tio ankaŭ misinformi pri io, kio eble iel vere okazis, sed ne ekzakte tiel kiel ili prezentas tion. Mi ne legis la komentojn, sed se en la komentoj neniu skribis ion kontraŭan, tio povas havi multajn kialojn, kaj ke ne ekzistas aliaj opinioj estas la plej malverŝajna.
Mi iomete retserĉis, sed ĉar ankaŭ mi ne parolas la svedan kaj krome ne mi estis tiu, kiu asertis tion kaj pro tio ne uzis multe da tempo pri tio, mi ne trovis informon pri la laŭvorta teksto (tradukita) de tiu leĝo. Do vere, supozante, ke vi ne volas aparteni al tiuj homoj kiuj intence aŭ tro facilanime disvastigas misinformojn, mi petas vin denove ke vi donu fidindan fonton (la laŭvortan tekston de la leĝo).

Mi komencis verki respondojn al viaj demandoj sed dum mi batalis pri simbollimigo de tiu ĉi forumo mi rimarkis ke johmue jam respondis kaj mi konsentas kun li.

johmue (Voir le profil) 3 juillet 2016 10:30:58

Plia provo kontribui al la debato: KP081 Breksiĝo.

morico (Voir le profil) 3 juillet 2016 17:44:02

Brexit aŭ Anglexit kaj Britrompiĝo povas helpi Esperanto-n en E.U.

Angla ne plu estas nacia lingvo kaj iĝas nur unua laborlingvo precipe por mono (Eŭropa Centra Banko).

Esperanto povas ankaŭ esti laborlingvo por paco kaj solidareco proksimume de la grandaj lingvoj precipe por la 64% de Eŭropanoj kiuj tute ne parolas la anglan kaj 12% kiuj iomete parolas (flughaven-angla).

Laŭ Eurobarometro de 2012 en franca lingvo « Le débat sur les langues en 15 questions », La debato pri la lingvoj en 15 demandoj de la lingvo-ekonomisto François (Fransua) Grin (demando n° 9) 7% de ĉiuj kiuj scias la anglan kiel eksterlanda lingvo ĝin scias « tre bone », kaj 17% ĝin scias « bone ». sed 12% havas nur bazojn de angla kaj 64% de la Eŭropanoj ĝin scias tute ne".

Persona rimarko: la Eŭropanoj kaj Eŭrobarometro ŝveligas la nombron de tiuj kiuj scias "tre bone" aŭ "bone"

morico (Voir le profil) 3 juillet 2016 18:14:33

Historie la superregadaj lingvoj estis la lingvoj de la superregadaj potencoj aŭ ankaŭ malnovaj superregadaj lingvoj: greka kaj latina.

Dum la 21-a jarcento, la iloj por lerni la lingvojn iĝas pli facilaj (Lernu.net, Duolingo...)kaj la labortempo malpliiĝas. Do la avantaĝoj de la plej facila lingvo pligrandiĝas. Plie la 94% de la tutmonda loĝantaro, kiuj ne estas angla-naskiĝintoj volas pli kaj pli facilan kaj neŭtran internacian help-lingvon.

Pri Eŭropo, la superregado de la angla kaj la nombro da horoj kaj da mono necesaj por lerni la anglan estas malfacilaĵo por la Eŭropanoj. La amas-komunikiloj de la miliarduloj ne parolas pri Esperanto kaj multe da homoj ne konas la ILO-n. La tre riĉoj preferas pliigi la rasismon kaj konservi iliajn privilegiojn.

dbob (Voir le profil) 3 juillet 2016 18:52:52

[...] en Svedio, la registaro malpermesas al Sveduloj paroli kontraŭ la enmigrado de Muzlumanoj [...] LAŬLEĜE, neniu povas paroli pri tio (abomeninda subpremo de homaj rajtoj!)
Ne, Svedio ne malpermesis kritikon kontraŭ enmigrado. Krome, ke oni en Svedio ne rajtas libere paroli pri enmigrado estas nura mito. Se tio estus vera, plejparto de la ekstremaj dekstruloj en Svedio estus silentigita aŭ enkarcerigita. Ankaŭ ne ekzistus kelkaj retejoj kiel Flashback aŭ la super-dekstrema Fria Tider. Ĉi-lasta estas la origino de tiu mito pri "laŭleĝa malpermeso", kiun la islamofobia retejo Speisa fipropagandas al la tuta mondo kune kun aliaj ekstremaj retejoj plenplenaj de homofobio, ksenofobio, kaj konspiranoja* stultaĵo.

Oni evitu nefidindajn fontojn en serioza debato, precipe se temas pri tiklaj aferoj.

*konspiranoja = konspira + paranoja

Retour au début