前往目錄

Brexit - ŝanceto por Esperanto?

貼文者: Vilius, 2016年6月13日

訊息: 92

語言: Esperanto

Vilius (顯示個人資料) 2016年6月13日上午9:01:09

Hodiaŭ mi jenon pensis. Se britoj lasus la Europan union, tiam la angla ĉesus esti unu el la oficialaj lingvoj, ĉu ne? Kaj do, la eterna lingva demando denove iĝus aktuala (almenaŭ en koridoroj de la Europaj institucioj). Kiun laboran lingvon ili elektu? Kial ne Esperanton? ridulo.gif

alonsososo (顯示個人資料) 2016年6月13日上午10:21:24

Bona pripensado. Sed la angla jam estas pli-malpli la unua oficiala lingvo en EU. Pensu pri la angla en Irlando. Oni povis elekti la gealan, sed decidiĝis tiam preni la alkutimiĝitan anglan. Do ni vidu.

akueck (顯示個人資料) 2016年6月13日上午10:27:33

Vilius:Se britoj lasus la Europan union, tiam la angla ĉesus esti unu el la oficialaj lingvoj, ĉu ne?
Chu la angla restus oficiala lingvo, char tia ghi estas en Irlando kaj Malto?

Vilius:Kial ne Esperanton? ridulo.gif
Char ghin preskau neniu el la EU-funkciuloj kaj EU-tradukistoj parolas.

rapn21 (顯示個人資料) 2016年6月13日上午10:53:20

La angla ankaŭ estas oficiala lingvo de Irlando, sed estus stranga por havi la anglan kiel grava lingvo se la hejmlanda ne apartenas al la EU

bryku (顯示個人資料) 2016年6月13日下午12:29:55

Mi persone preferus la germanan lingvon, ĉar ĝi estas pli klara kaj pli logika ol la angla. Sed mi pensas, ke la lingva dominado de la angla ne rilatas al la Britujo, sed al la Usono. Se Usono kadukiĝus, tiam eble nova lingvo konkerus la mondon (plej verŝajne la ĉina). Esperanto ne havas ŝancojn esti la mondlingvo, ĉar la homa historio montras, ke nur lingvoj de superpotencoj ludas tiun ĉi rolon: antikve la greka kaj la latina, mezepoke la latina (pro la eklezio), poste la franca (Napoleono!), la germana (science en Eŭropo), kaj nun la angla (pro USA science, politike, ekonomie kaj kulture). Tial mi ĝuas esperanton tia, kia ĝi estas nun - tre interesa, fleksebla kaj potenca (lingvoscience) lingvo, kiun ĉiu povas senkoste kaj rapide ellerni mem kaj uzi por interkomunikiĝi kun siaj amikoj en la tuta mondo.

antoniomoya (顯示個人資料) 2016年6月13日下午1:31:08

Bryku, mi opinias ke via pripensado estas vere ĝusta. Mi ankaŭ kredas ke Esperanto neniam atingos la honoron esti la dua lingvo (aŭ ponto-lingvo) de la homaro. Almenaŭ mi ne konfidas vidi ĝin. Ĉar homoj estas sufiĉe stultaj por (preskaŭ ĉiam) preni la plej malfacilan vojon por atingi penindan celon.
Malfeliĉe.

Amike.

Vestitor (顯示個人資料) 2016年6月13日下午2:33:32

Tuj kiam sufice da homoj konsentas ke lingvo (tiukaze la Angla) estas la plej ofte uzebla lingvo inter homoj de malsamaj landoj, ĝi ne plu gravas ĉu lando kie tiu lingvo estas hejmlingvo estas ano de EU. La Angla lingvo nun radikiĝis en multaj de arenoj (la aviado, internacia financo). Krome, ĝi ankaŭ ne plu devas havi ligilojn kun Britio, aŭ Usono ĉar ĝi estas mondlingvo kaj ne plu la 'proprietaĵo' de tiuj landoj.

bryku (顯示個人資料) 2016年6月13日下午4:07:55

Vestitor:Tuj kiam sufice da homoj konsentas ke lingvo (tiukaze la Angla) estas la plej ofte uzebla lingvo inter homoj de malsamaj landoj, ĝi ne plu gravas ĉu lando kie tiu lingvo estas hejmlingvo estas ano de EU. La Angla lingvo nun radikiĝis en multaj de arenoj (la aviado, internacia financo). Krome, ĝi ankaŭ ne plu devas havi ligilojn kun Britio, aŭ Usono ĉar ĝi estas mondlingvo kaj ne plu la 'proprietaĵo' de tiuj landoj.
Pardonu al mi, sed via vidpunkto estas tre naiva, se vi pensas, ke homoj ion elektas en sia lingva uzado. Ne, tio estas la potencoj, kiuj elektas la lingvon, kaj homoj havas nenion por kontraŭstari. La cerbolavado estas tiel forta, ke la plimulto pensas, ke ili mem elektis la lingvon (tiukaze la anglan) kaj ke tio estas unu sola kaj la plej bona ebleco. Mi ne celas iĝi piloto aŭ financisto. Kial oni min devigas lerni la anglan por 12 jaroj en lernejoj? Tio estas politiko.

thyrolf (顯示個人資料) 2016年6月13日下午4:14:23

Se okazos Brexit, ni certe havos aliajn problemojn ol Esperanton.

Vestitor (顯示個人資料) 2016年6月13日下午5:11:48

bryku:
Vestitor:Tuj kiam sufice da homoj konsentas ke lingvo (tiukaze la Angla) estas la plej ofte uzebla lingvo inter homoj de malsamaj landoj, ĝi ne plu gravas ĉu lando kie tiu lingvo estas hejmlingvo estas ano de EU. La Angla lingvo nun radikiĝis en multaj de arenoj (la aviado, internacia financo). Krome, ĝi ankaŭ ne plu devas havi ligilojn kun Britio, aŭ Usono ĉar ĝi estas mondlingvo kaj ne plu la 'proprietaĵo' de tiuj landoj.
Pardonu al mi, sed via vidpunkto estas tre naiva, se vi pensas, ke homoj ion elektas en sia lingva uzado. Ne, tio estas la potencoj, kiuj elektas la lingvon, kaj homoj havas nenion por kontraŭstari. La cerbolavado estas tiel forta, ke la plimulto pensas, ke ili mem elektis la lingvon (tiukaze la anglan) kaj ke tio estas unu sola kaj la plej bona ebleco. Mi ne celas iĝi piloto aŭ financisto. Kial oni min devigas lerni la anglan por 12 jaroj en lernejoj? Tio estas politiko.
Ne metu vortojn en mian buŝon. Vi klare ne legis kion mi skribis ĉar mi ne diris ke homoj elektis la Anglan lingvon, sed kiam lingvo superreĝas (por kia ajn kialo; inklusive kultura imperialismo), ĝi disvolvas lian propran movokvanton. Bedaŭrinde la popolo inklinas sekvi la plej forta fluo, ĉu ĝi estas bona, aŭ justa aŭ saĝa.

回到上端