ŝi kaj si en la Fundamento
dari alonsososo, 13 Juni 2016
Pesan: 3
Bahasa: Esperanto
alonsososo (Tunjukkan profil) 13 Juni 2016 09.48.49
El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa. (10)
El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. (12)
Kial du variantoj?
Ondo (Tunjukkan profil) 13 Juni 2016 10.08.39
alonsososo:Du ekzemploj kun si kaj ŝi:La unua frazo diras ion pri la fratoj de Antono. "Antono" estas la subjekto de la frazo. Tial estas "sia".
El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa. (10)
El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. (12)
Kial du variantoj?
Ankaŭ
"El ĉiuj ŝiaj fratoj Antono estas la malplej saĝa."
estas tute bona frazo, sed ĝi parolas pri la fratoj de iu "ŝi", ne pri la fratoj de Antono.
La dua frazo diras ion pri la infanoj de iu "ŝi", dum la subjekto de la frazo estas unuj (unuj infanoj). Tial "ŝiaj".
"El siaj infanoj unuj estas bonaj" estus simple sensenca.
alonsososo (Tunjukkan profil) 13 Juni 2016 13.03.44