去目錄頁

ŝi kaj si en la Fundamento

alonsososo, 2016年6月13日

讯息: 3

语言: Esperanto

alonsososo (显示个人资料) 2016年6月13日上午9:48:49

Du ekzemploj kun si kaj ŝi:

El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa. (10)
El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. (12)
Kial du variantoj?

Ondo (显示个人资料) 2016年6月13日上午10:08:39

alonsososo:Du ekzemploj kun si kaj ŝi:

El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa. (10)
El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. (12)
Kial du variantoj?
La unua frazo diras ion pri la fratoj de Antono. "Antono" estas la subjekto de la frazo. Tial estas "sia".

Ankaŭ

"El ĉiuj ŝiaj fratoj Antono estas la malplej saĝa."

estas tute bona frazo, sed ĝi parolas pri la fratoj de iu "ŝi", ne pri la fratoj de Antono.

La dua frazo diras ion pri la infanoj de iu "ŝi", dum la subjekto de la frazo estas unuj (unuj infanoj). Tial "ŝiaj".

"El siaj infanoj unuj estas bonaj" estus simple sensenca.

alonsososo (显示个人资料) 2016年6月13日下午1:03:44

Dankon Ondo. Kompreneble ! Temas probable pri mensa blokado mia.

回到上端