Tästä sisältöön

kiel la socio povas defendi sin kontraŭ la minaco de la religio?

cromañon :lta, 13. kesäkuuta 2016

Viestejä: 103

Kieli: Esperanto

cromañon (Näytä profiilli) 14. kesäkuuta 2016 8.48.36

nornen:
Luib:
cromañon:mi pensas ke la mesaĝoj de la biblio kaj de la korano estas teruraj. ili ordonas al fideluloj ekstermi alireligiulojn kaj ne-kredantojn. kaj ili kondamnas ĉiajn minoritatojn, fraŭlajn patrinojn, gejojn, liberpensantojn kaj aliajn pekantojn.
Kiu diris tion al vi?
Aŭ se legis tiujn ordonojn vi mem: kie ekzakte (pri la Biblio precipe)? Mi ŝatus legi aŭ relegi tiujn tekstojn; kaj certas por mi, ke la ĝusta (eĉ laŭvorta) kompreno estas alia. Mi ne memoras pri loko en la Biblio, kiu diras tiajn aferojn ĝenerale (t. e. sen kunteksto, per kiu la senco de tia ordono eble kompreneblas).
Eble Deu 17:
2 Se troviĝos inter vi en iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi, viro aŭ virino, kiu faras malbonon antaŭ la Eternulo, via Dio, malobeante Lian interligon; 3 kaj li iros kaj servos al aliaj dioj, kaj adorkliniĝos antaŭ ili aŭ antaŭ la suno aŭ antaŭ la luno aŭ antaŭ la tuta armeo de la ĉielo, kion mi ne ordonis; 4 kaj estos dirite al vi, kaj vi aŭdos kaj bone esploros, kaj montriĝos, ke la afero estas preciza vero, ke tiu abomenaĵo estas farita en Izrael: 5 tiam elkonduku tiun viron aŭ tiun virinon, kiuj faris tiun malbonan aferon, al via pordego, la viron aŭ la virinon, kaj ĵetu sur ilin ŝtonojn, ke ili mortu.
similaj citaĵoj en la biblio estas sennombraj. ekzemple dio ordonis al josefo mortigi ĉiujn infanojn, virinojn kaj maljunulojn el venkataj idolatraj popoloj. aŭ dio rekte detruis urbojn da pekemuloj kiel sodoma kaj gomorra.

sed mi ŝatus scii kio estas laŭ vi perfekteco. ĉar mi pensas ke kristano ne estas pli perfekta ol anarĥisto, gejo, prostitutino, vegetarano, ateisto, animisto aŭ janomani indiano.

Alkanadi (Näytä profiilli) 14. kesäkuuta 2016 9.55.36

Ĉu la Sovetunio mortigis multajn homojn? Ĉu estas ĉirkaŭ 100 milionoj da homoj?

Kiom da homoj religio mortigis?

novatago (Näytä profiilli) 14. kesäkuuta 2016 10.21.30

cromañon:la religio kaj ties sanktaj libroj kiel la biblio kaj la korano estas la origino de la plej teruraj krimoj kaj amasbuĉadoj en la historio de la homaro
Elektu vian preferan religianon inter ĉi tiuj malgrandaj krimuloj:

Mao Cetung: 78 milionoj da viktimoj.
Stalino: 23 milionoj da viktimoj.
Hiltlero: 17 milionoj da viktimoj.
Leopoldo la 2-a el Belgio: 15 milionoj da viktimoj.

Jes, certe solviĝos ĉiu problemo se religio malaperiĝas, evidente.

Ĝis, Novatago.

Серёга (Näytä profiilli) 14. kesäkuuta 2016 14.57.37

"Mi scias ke post mia morto al mia tombo oni metos amason da rubo, tamen vento de historio senkompate disblovos ĝin" - Iosif Vissarionoviĉ Stalin

Luib (Näytä profiilli) 14. kesäkuuta 2016 16.52.47

nornen:
Luib:
cromañon:mi pensas ke la mesaĝoj de la biblio kaj de la korano estas teruraj.(...)
Kiu diris tion al vi?
Aŭ se legis tiujn ordonojn vi mem: kie ekzakte (pri la Biblio precipe)?(...)
Eble Deu 17:
2 Se troviĝos inter vi en iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi, viro aŭ virino, kiu faras malbonon antaŭ la Eternulo, via Dio, malobeante Lian interligon; 3 kaj li iros kaj servos al aliaj dioj, kaj adorkliniĝos antaŭ ili aŭ antaŭ la suno aŭ antaŭ la luno aŭ antaŭ la tuta armeo de la ĉielo, kion mi ne ordonis; 4 kaj estos dirite al vi, kaj vi aŭdos kaj bone esploros, kaj montriĝos, ke la afero estas preciza vero, ke tiu abomenaĵo estas farita en Izrael: 5 tiam elkonduku tiun viron aŭ tiun virinon, kiuj faris tiun malbonan aferon, al via pordego, la viron aŭ la virinon, kaj ĵetu sur ilin ŝtonojn, ke ili mortu.
Mi prenos kiel ekzemplon la tekston cititan fare de nornen (pri la aliaj ordonoj la principo similas).
Se oni ekzamenas la ĉioman ĉirkaŭtekston, aperas tuj poste ĉi tio:
Laŭ la akuzo de du atestantoj aŭ tri atestantoj la mortigoto estu ekzekutita; li ne estu mortigita laŭ la akuzo de unu atestanto. La mano de la atestantoj estu sur li plej antaŭe, por mortigi lin, kaj la mano de la tuta popolo poste; tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
El la ĉioma teksto aperas klare ĉefe du asertoj:
"servi al aliaj dioj" kaj "adorkliniĝi antaŭ ili aŭ antaŭ la suno aŭ antaŭ la luno aŭ antaŭ la tuta armeo de la ĉielo" estas tia "abomenaĵo" ke pro tio oni meritas morton;
oni ne ĵetu ŝtonojn sur ulo sen klara pruvo de ties krimo.
Mortigo pro malrespekto religion, ĉiom normalis, ekzemple en antikva Egiptujo: mi legis ke "tiun, kiu eĉ nevole kontraŭis tiun tabuon [ne malutili al sankta besto], oni povis tuj linĉi; kelkaj Romaj turistoj tion lernis pri si mem." (Pascal VERNUS, Les dieux égyptiens expliqués à mon fils, Seuil 2009, ISBN 978-2-02-096816-4, p. 82). La novaĵo de la Jahvea leĝo do estas, ke oni almenaŭ ne linĉu, sed mortigu post pluraj atestoj kaj post korekta juĝo.
Ke eĉ tiu mortigo malbonas, tion en la Biblio montras plej bone la Evangelioj:
Kaj la skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo, ili diris al li: Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem. En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras? Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. (...) Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis, kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. (...) Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; (...).
Tio estas malfrua aldono al la Evangelio de Johano kaj ĝi ne troveblas en ĉiuj versioj. Sed alia teksto bone atestita diras similon:
Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj...
(Mateo 7)

novatago (Näytä profiilli) 14. kesäkuuta 2016 17.29.02

Серёга:"Mi scias ke post mia morto al mia tombo oni metos amason da rubo, tamen vento de historio senkompate disblovos ĝin" - Iosif Vissarionoviĉ Stalin
Hoo! Kompatindulo. ¬¬

Ĝis, Novatago.

Sunjo (Näytä profiilli) 14. kesäkuuta 2016 18.38.23

Luib:
cromañon:la religio kaj ties sanktaj libroj kiel la biblio kaj la korano estas la origino de la plej teruraj krimoj kaj amasbuĉadoj en la historio de la homaro.
Ĉu ankaŭ de naziismo?
Se vi celas la naziismon de Germanio kaj la terurajn krimojn kontraŭ la homeco kiujn la nazioj faris, tiam la mallonga respondo estas: jes, pri tio aktive kontribuis kristanismo, precipe katolika kristanismo. (Unuopaj kristanoj kontraŭis tion, sed la kristanoj en la politika sistemo, la eklezio, kaj Vatikano ne kontraŭis, sed subtenis)

Zaid_Namrosh (Näytä profiilli) 14. kesäkuuta 2016 18.39.43

Jes, mi scias kion mi skribas. Nia lando estas hejmo al pli ol 100 etnaj grupoj de malsamaj kredoj kaj kredoj.

novatago (Näytä profiilli) 14. kesäkuuta 2016 18.47.58

Серёга:
Se vi kompatis min…
Mi “kompatis” Stalinon.

Ĝis, Novatago.

usonano78 (Näytä profiilli) 14. kesäkuuta 2016 18.53.14

Zaid_Namrosh:Jes, mi scias kion mi skribas. Nia lando estas hejmo al pli ol 100 etnaj grupoj de malsamaj kredoj kaj kredoj.
Mi loĝis en Uzbekio dum tri monatoj, kaj mi ne havis ajnajn problemojn rilanta Islamon. Mi travojaĝis Taŝkenton, manĝis kaj aĉetis manĝaĵon el bazaroj (ŝashliko, melonoj, ktp...), sed bedaŭrinde la Islamanoj ne integras bone en aliaj socioj kiel Usono kaj Eŭropo. Eble ion malfunkcias je diverseco. Konkurado okazas.

Mi malŝatas kristanojn ankaŭ. Ili estas tro aliaj centrigataj. Ili ĝenas aliajn, kaj volas diri kiel vivi. Mi estas tro sendependa esti tolerema. Mi bezonas fortan sendependon mense.

Takaisin ylös