Към съдържанието

kiel la socio povas defendi sin kontraŭ la minaco de la religio?

от cromañon, 13 юни 2016

Съобщения: 103

Език: Esperanto

cromañon (Покажи профила) 15 юни 2016, 08:36:32

bedaŭrinde la minaco estas reala kaj realaj homoj suferas ĝin.

http://www.syriahr.com/en/2016/06/14/47541

Luib (Покажи профила) 15 юни 2016, 08:53:52

cromañon:la religio kaj ties sanktaj libroj kiel la biblio kaj la korano estas la origino de la plej teruraj krimoj kaj amasbuĉadoj en la historio de la homaro. (...)
similaj citaĵoj en la biblio estas sennombraj. (...)
Mi hieraŭ trovis du tekstojn kiuj priparolas tion el krsitana vidpunkto (germane, sed ekzistas iloj kiel Gugla traduko...):
Religio kaj perforto (du konkludoj: foje religio malebligis perforton kaj foje religio estigis perforton aŭ estis uzata por laŭreguligi ĝin; la Nova Testamento kontraŭas perforton)
Ĉu Dio estas morala montrumo? (konkludo: "La ordono de Dio malestigi la Kanananojn (Readmono 20, 16 s.) estas kaj pluestas unu el la plej malfacilaj moralaj temoj de la Malnova Testamento. Sed malgraŭ ĉiuj neresponditaj demandoj klariĝas: Dio havis por sia procedo bonajn proojn - eĉ se por la nuna leganto tiuj unuavide malfacile kompreneblas.")

cromañon:sed mi ŝatus scii kio estas laŭ vi perfekteco. ĉar mi pensas ke kristano ne estas pli perfekta ol anarĥisto, gejo, prostitutino, vegetarano, ateisto, animisto aŭ janomani indiano.
Neniu homo estas perfekta: neniu kristano, neniu senestrismano, neniu janomamio. Sed Dio perfektas. Laŭ la kristanoj, ni homoj povas ne esti perfektaj, sed iĝi perfektaj (morale), se ni akceptas, ke agu en ni la Sankta Spirito, do la Spirito de la nura perfekta homo: Jesuo, nia Reĝo, la "Filo" aŭ la "Parolo" de Dio.

Luib (Покажи профила) 15 юни 2016, 09:06:09

cromañon:bedaŭrinde la minaco estas reala kaj realaj homoj suferas ĝin.

http://www.syriahr.com/en/2016/06/14/47541
Tiu retejo min maldubigis pri mia opinio: Aperis supre de la artikolo "urĝa" mesaĝo, ke la IŜ ne respektis la sanktecon de la monato Ramadano:
http://www.syriahr.com/en/2016/06/13/47454
La perfortuloj ŝajne ne vere sekvas sian religion...

Certe la minaco realas, kiel vi diris. Sed tiu minaco ne estas Islamo, sed interpreto pri Islamo, ŝajne ne ĝusta (mi ne scias, kion la Korano ekzakte diras, unuflanke pri Ramadano, aliflanke pri perforto).

hilex (Покажи профила) 15 юни 2016, 12:23:21

Ahahaha. Toleremuloj ne toleras veron pri si. )))) Amuzindaj ekzistaĵoj loĝas okcidenton. Kaj tiaj homoj provas lernigi nin kiel ni devas vivi.

usonano78 (Покажи профила) 15 юни 2016, 13:51:37

La sendependuloj volas nur malgrandan pafilon, por defendi sin, kiel simbolo de unuopulismo. La vakero nur havis Colt 45. La dependa religiulo volas sturmofusilon pafmortigi multajn homojn.

Unupolismo signifas, ke oni ne plu bezonas la reguladojn de la kolektiva mensostato. Oni nur bezonas vivi, kaj ne fari ion. La kolektivo, aŭ religia aŭ nereligia, volas reguladojn kaj limigojn fizike kaj mense. Ili volas "aŭ ĉi tiu aŭ tiun", "aŭ unu afero aŭ ĝia malo." Kiu faras tiujn reguladojn? Ĉu la biblio? Ĉu la popolo? Kiu diras, ke oni kiu estas sendependa mense devus translokiĝi al neloĝata insulo sole? Nur tiu, kiu volas kontroli aliajn imagas ĉi tiujn reguladojn.

Mense oni ne bezonas reguladojn. Nur faŝistoj volas kontroli vian menson pere de imagitaj reguladoj.

Havi potenco, vi ne estas libera. La estro ne havas liberon. Li havas respondecon. Do, mi ne volas, ke Usono estas la estro de la mondo, aŭ ke la Angla regus. Estas kial mi ŝatas Esperanton. Ĝi faras Usonon sendependa. Se ĉiuj volus lerni la anglan kaj esti Usona, tiam Usono ne estus aparta el la mondo.

Tiam Usono povos esti unuopulejo, kiam la mondo parolas Esperanton, kaj tiuj, kiuj ŝatas unuopulismon, povas loĝi en Usono, kaj kolektivuloj ne parolos la anglan.

Altebrilas (Покажи профила) 16 юни 2016, 08:55:42

La problemo ne rilatas kun religioj, sed pri la maniero praktiki ilin kaj pri la kapableco malaprobi siajn samkomunumanojn, kiam ili fi-agis.

hilex (Покажи профила) 16 юни 2016, 09:33:03

Altebrilas:La problemo ne rilatas kun religioj, sed pri la maniero praktiki ilin kaj pri la kapableco malaprobi siajn samkomunumanojn, kiam ili fi-agis.
Mi unuafoje renkontas sane pensantan homon, kiel okcidente, tiel ĉe ni. Brave!

Luib (Покажи профила) 16 юни 2016, 12:01:16

cromañon:(...) aŭ dio rekte detruis urbojn da pekemuloj kiel sodoma kaj gomorra.
Ekzakte: detruis la urbojn Dio kaj ne iu homo. Do tio ĝuste ne signifas, ke judoj kaj kristanoj detruu urbojn da pekemuloj; sed en ekstremaj kazoj Dio rajtas decidi, ke Tiu mem detruu.
Kaj en kiaj kazoj?
Kaj la Eternulo diris [al Abrahamo]: Ĉar la kriado de [= pri] Sodom kaj Gomora estas granda kaj ilia pekado estas tre peza, tial Mi malsupreniros, kaj rigardos, ĉu ili plene agas tiel, kiel estas la kriado, kiu venis al Mi, aŭ ne; Mi sciiĝos.
Multaj homoj plendis pri la malbonaj agoj de la Sodomanoj kaj de la Gomoranoj: tiuj sisteme suferigis la eksterurbulojn; tiom ke pli bonis malestigi tiujn urbojn.
Eĉ ne dek virtuloj troveblis en tiuj urboj. Se troveblus tiomaj, Dio ne detruus ties urbojn:
Kaj Abraham alproksimiĝis, kaj diris: Ĉu Vi ankaŭ pereigos virtulon kune kun malvirtulo? Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo: ĉu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj estas en ĝi? Ne decas por Vi agi tiamaniere, ke Vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas por Vi, ke la Juĝanto de la tuta tero agu maljuste. Kaj la Eternulo diris: Se Mi trovos en Sodom kvindek virtulojn en la urbo, Mi indulgos la tutan lokon pro ili. Kaj Abraham respondis, dirante: Jen mi ekkuraĝis paroli al mia Sinjoro, kvankam mi estas polvo kaj cindro; eble al la kvindeko da virtuloj mankos kvin: ĉu Vi pereigos pro la kvin la tutan urbon? Kaj Li diris: Mi ne pereigos, se Mi trovos tie kvardek kvin. (...) Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos ankoraŭ nur unu fojon: eble troviĝos tie dek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dek. Kaj la Eternulo foriris, kiam Li ĉesis paroli kun Abraham; kaj Abraham reiris al sia loko.
Dio mortigis la Sodomanojn, sed ne por detrui pekistojn ĉar bonus detrui pekistojn! Dio mortigis la Sodomanojn por malpli suferigi iliajn viktimojn.
Kaj je la lasta juĝo, Dio akceptos la Sodomanojn kaj la Sodomanoj akceptos Dion. Jesuo diris ke Dio traktos ilin bone:
Kaj vi, Kapernaum! ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi malsupreniĝos ĝis Hades [= infero]; ĉar se en Sodom estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, ĝi restus ĝis hodiaŭ. Tamen mi diras al vi: Estos pli elporteble por la lando de Sodom en la tago de juĝado, ol por vi.

antoniomoya (Покажи профила) 16 юни 2016, 12:05:32

Laŭ mi, la problemo ne estas la religioj kiuj ekzistas tiu-monde. Tute simple ĉar, komence, ĉiu religio instruas la fratecon inter la homoj, la komprenemon, la toleremon, la sindonemon, kaj aliajn estimindajn valorojn. La plimulto el la kredantoj de iu ajn religio estas bonaj personoj, kiel vi kaj mi, kiuj pene laboras por vivi ĉiutage kaj subteni iliajn familiojn.

La vera problema estas iuj supozataj kredantoj el iu ajn religio, kiuj radikaliĝas aŭ freneziĝas, kaj kapablas fari terurajn agojn.

Tio similas al koruptado. Politikaj partioj, dekstruloj aŭ maldekstruloj, esence ne estas koruptaj. Tio kio koruptas estas la povon, ne gravas la koloron de la reganta partio.

La problemo estas la individua homo, ne la religio aŭ la politika partio.

Amike.

hilex (Покажи профила) 16 юни 2016, 12:23:41

antoniomoya:Laŭ mi, la problemo ne estas la religioj kiuj ekzistas tiu-monde. Tute simple ĉar, komence, ĉiu religio instruas la fratecon inter la homoj, la komprenemon, la toleremon, la sindonemon, kaj aliajn estimindajn valorojn. La plimulto el la kredantoj de iu ajn religio estas bonaj personoj, kiel vi kaj mi, kiuj pene laboras por vivi ĉiutage kaj subteni iliajn familiojn.

La vera problema estas iuj supozataj kredantoj el iu ajn religio, kiuj radikaliĝas aŭ freneziĝas, kaj kapablas fari terurajn agojn.

Tio similas al koruptado. Politikaj partioj, dekstruloj aŭ maldekstruloj, esence ne estas koruptaj. Tio kio koruptas estas la povon, ne gravas la koloron de la reganta partio.

La problemo estas la individua homo, ne la religio aŭ la politika partio.

Amike.
Brave! Sobraj homoj plimultiĝas.

Обратно нагоре