K vsebini

kiel la socio povas defendi sin kontraŭ la minaco de la religio?

od cromañon, 13. junij 2016

Sporočila: 103

Jezik: Esperanto

usonano78 (Prikaži profil) 16. junij 2016 18:35:38

Mi ne komprenas fratecon. Estas iluzia ideo, kiu inkluzivas iujn, kaj ekskludas aliajn.

Sunjo (Prikaži profil) 16. junij 2016 19:55:12

Luib:
Multaj homoj plendis pri la malbonaj agoj de la Sodomanoj kaj de la Gomoranoj: tiuj sisteme suferigis la eksterurbulojn; tiom ke pli bonis malestigi tiujn urbojn.

Dio mortigis la Sodomanojn, sed ne por detrui pekistojn ĉar bonus detrui pekistojn! Dio mortigis la Sodomanojn por malpli suferigi iliajn viktimojn.
Laŭ malnova komprenmaniero (do tiu de la Biblio) sodomio estas ĉia seksumado kiu ne celas reproduktadon.
Ĉu do laŭ la Biblio interkonsenta seksumado inter du samseksemuloj aŭ interkonsenta seksumado inter viro kaj virino kiuj uzas kontraŭkoncipilon, estas pekoj kiuj pravigas mortigon de la "pekantoj"? Aŭ ĉu aldone necesas ke la najbaroj plendas pri tio?

Mi sincere kredas ke moralo surbaze de tiaj malnovaj (kaj certe ne sanktaj) libroj kunkulpas pri masakroj kiel tiu en Orlando (Jen ekzemplo pri kristana moralo: https://www.washingtonpost.com/news/acts-of-faith/... )

usonano78 (Prikaži profil) 16. junij 2016 22:54:43

Sunjo:

Pastoroj en Usono ofte estas samseksemuloj. Ili bezonas unuopolulismon. Ili surhavas ŝminkon kaj lipoŝminkon.

Luib (Prikaži profil) 17. junij 2016 07:05:11

Sunjo:
Luib:
Multaj homoj plendis pri la malbonaj agoj de la Sodomanoj kaj de la Gomoranoj: tiuj sisteme suferigis la eksterurbulojn; tiom ke pli bonis malestigi tiujn urbojn.

Dio mortigis la Sodomanojn, sed ne por detrui pekistojn ĉar bonus detrui pekistojn! Dio mortigis la Sodomanojn por malpli suferigi iliajn viktimojn.
Laŭ malnova komprenmaniero (do tiu de la Biblio) sodomio estas ĉia seksumado kiu ne celas reproduktadon.
La Biblio donas unu ekzemplon de la malbonaj agoj Sodomanaj. Legu mem: la problemo ne estas la seksumado, sed la seksperforto kontraŭ fremduloj.
Antaŭ ol ili kuŝiĝis, la homoj de la urbo, la homoj de Sodom, ĉirkaŭis la domon, de la junuloj ĝis la maljunuloj, la tuta popolo, de ĉiuj finoj. Kaj ili vokis Loton, kaj diris al li: Kie estas la viroj, kiuj venis al vi dum la nokto? elirigu ilin al ni, por ke ni ilin ekkonu. Kaj Lot eliris al ili antaŭ la sojlon, kaj la pordon li ŝlosis post si. Kaj li diris: Ho, miaj fratoj, ne agu malbone! Jen mi havas du filinojn, kiuj ankoraŭ ne ekkonis viron; mi elirigos ilin al vi, kaj faru kun ili, kion vi deziras; nur al tiuj viroj nenion faru, ĉar por tio ili venis sub la ombron de mia tegmento.
Kaj jen tre malnova komprenmaniero (do en la Biblio):
Jen kio estis la kulpo de via fratino Sodom: malmodesteco, trosatiĝo per manĝado, kaj senzorgeco, kiun havis ŝi kaj ŝiaj filinoj; kaj la manon de malriĉulo kaj senhavulo ŝi ne subtenis.
(Jeĥezkel 16, 49)
Kie estas samseksemo?

"Mia" interpreto sekvas tiun de multaj aliaj, aŭ eĉ de la plimulto: legu la anglalingvan Vikipedian artikolon

Sunjo:Ĉu do laŭ la Biblio interkonsenta seksumado inter du samseksemuloj aŭ interkonsenta seksumado inter viro kaj virino kiuj uzas kontraŭkoncipilon, estas pekoj kiuj pravigas mortigon de la "pekantoj"? Aŭ ĉu aldone necesas ke la najbaroj plendas pri tio?
Mi jam respondis ĉi-supre. (sed mi ŝatis kiel vi diris tion!)

Velkro (Prikaži profil) 17. junij 2016 07:19:05

Kio estas la celo de via vivo? Do, malaperigu religion kaj religiajn fanatikulojn. Tre bone. Kaj, nun? Vi kaj ĉiu alia homo ankoraŭ mortos. Viaj konstruaĵoj faliĝos. Finfine la suno kiu donas vivon al vi mem mortos. Via laboro estos forgesita. Vi demandis, "(kiel) ni povas protekti la laikulajn atingaĵojn en kelkaj landoj serioze minacataj de la religia fanatikeco kaj maltoleremo?" Kial ne protekti nin kontraŭ morto mem? Jen la sorto de ĉiu homo, ĉu per fusilo aŭ ĉu per maljuneco.

Aŭ: eble en la estonteco oni venkos morton. Tre bone! Mi vivos por 10,000 jaroj. Do, kio nun? "Malstreĉiĝu, kaj ĝuu vivon," laŭ oni diris? Nu, eble mi bezonos 10,000-jara provizon de narkotaĵo por helpi min transvivi tion!

Do, supozu ke oni ja estingos religion en iu lando. Sed tiam, kiu restis? Nur la amasiĝo de aferoj, kaj fine morto. Jen estas la kialo por la nepopulareco de ateismo. Ateistoj ofte havas positivan opinion pri narkotaĵo kaj eŭtanazio, ĉu jes?

Nu. Laŭ mia kompreno, oni faras kristanismon ĝuste kiam oni ne buĉas (aŭ mortigas!) iun. Iu kiu faras perforton kontraŭ homoj, sed deklaras, "Jesuo estas mia reĝo!" ne estas kristana, kaj komprenas nek la biblion nek la evangelion.

Sunjo (Prikaži profil) 17. junij 2016 10:53:19

Luib:
La Biblio donas unu ekzemplon de la malbonaj agoj Sodomanaj. Legu mem: la problemo ne estas la seksumado, sed la seksperforto kontraŭ fremduloj.
Antaŭ ol ili kuŝiĝis, la homoj de la urbo, la homoj de Sodom, ĉirkaŭis la domon, de la junuloj ĝis la maljunuloj, la tuta popolo, de ĉiuj finoj. Kaj ili vokis Loton, kaj diris al li: Kie estas la viroj, kiuj venis al vi dum la nokto? elirigu ilin al ni, por ke ni ilin ekkonu. Kaj Lot eliris al ili antaŭ la sojlon, kaj la pordon li ŝlosis post si. Kaj li diris: Ho, miaj fratoj, ne agu malbone! Jen mi havas du filinojn, kiuj ankoraŭ ne ekkonis viron; mi elirigos ilin al vi, kaj faru kun ili, kion vi deziras; nur al tiuj viroj nenion faru, ĉar por tio ili venis sub la ombron de mia tegmento.
Kaj jen tre malnova komprenmaniero (do en la Biblio):
Jen kio estis la kulpo de via fratino Sodom: malmodesteco, trosatiĝo per manĝado, kaj senzorgeco, kiun havis ŝi kaj ŝiaj filinoj; kaj la manon de malriĉulo kaj senhavulo ŝi ne subtenis.
(Jeĥezkel 16, 49)
Do unu ebla ekzemplo pri seksperfortemo (ne vere klaras, ĉu temas pri tio). Sed tamen, se vere temas pri seksperfortemuloj ekster la domo de Lot, ĉu ne estas naŭzega, ke li ofertas siajn filinojn al ili? Kaj tiu estu la nura bona homo en tiu urbo? Estas alia ekzemplo kial mi trovas la Biblion kiel fonton de moralo tute netaŭga.

Ĝenerala difino de sodomio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Sodomio
Min ne vere interesas diskuto pri ĝusta aŭ malĝusta interpreto de Biblio aŭ aliaj religiaj tekstoj, ĉar evidente ĝis hodiaŭ ankaŭ religianoj pri tio ne interkonsentas kaj pravigas kaj la bonajn kaj la malbonegajn agojn per ili.

Se via respondo al la demando de tiu ĉi fadeno do estus, ke oni zorgu pri tio, ke ĉiuj religianoj komprenu ĉiujn religiajn tekstojn nur tiel, ke el tio rezultas nur pozitivaj agoj, tiam mi ne kontraŭus. Sed mi pensas ke tio signifus ke oni devus reverki la tekstojn, kaj tio plej verŝajne ne okazos.

Luib (Prikaži profil) 17. junij 2016 11:29:21

Sunjo:Do unu ebla ekzemplo pri seksperfortemo (ne vere klaras, ĉu temas pri tio). Sed tamen, se vere temas pri seksperfortemuloj ekster la domo de Lot, ĉu ne estas naŭzega, ke li ofertas siajn filinojn al ili? Kaj tiu estu la nura bona homo en tiu urbo?
Por Lot ŝajne gravis pli respekto por la eksterurbanoj ol respekto por siaj filinoj.
Sed mi samopinias: tio estas naŭza. La Sodomanoj devigis, ke Lot ĉiuokaze faru ion naŭzan: liveri la fremdulojn, liveri siajn filinojn aŭ liveri sin mem. Liveri sin mem Lot ne kuraĝis (kiu kuraĝus tion?), liveri la fremdulojn ĉiom senrespektus.
Neniu estis bona homo en tiu afero. Sed Dio decidis savi Loton. Ĉu pro ties ne tiom naŭzaj agoj (tiu ja ne tuj seksatencis kontraŭ la vizitantoj, sed ĉiu alia Sodomano verŝajne jes)? Ĉu pro ties ioma respekto por Dio? Tion mi ne scias.

thyrolf (Prikaži profil) 17. junij 2016 11:42:12

Velkro:
Nu. Laŭ mia kompreno, oni faras kristanismon ĝuste kiam oni ne buĉas (aŭ mortigas!) iun. Iu kiu faras perforton kontraŭ homoj, sed deklaras, "Jesuo estas mia reĝo!" ne estas kristana, kaj komprenas nek la biblion nek la evangelion.
Oni faras kristanismon, se oni kredas en Kristo !!! (simile pri ĉiuj aliaj religioj). Se oni ne kredas en Kristo, oni ne estas Kristano kaj ne faras kristanismon. Simpla afero! Oni povas fari bonaĵojn kaj ami siajn homojn ankaŭ, se oni ne kredas en iuj transcendaĵoj. (Tiel on faras ekz. homamon.)

Religioj volas forgesigi tion, ke oni sen ĝiaj kredoj povas esti bona kaj fari bonojn. Ili provas neprigi homojn kredi en iuj aferaroj, en kiuj kredi kelkaj homoj simple nek povas kaj nek volas devigi sin. Ĉar ekzemple ili trovas tiujn aferarojn tro frenezaj aŭ ridigaj, por fundamenti siajn vivojn sur tiuj.

Imagu, se oni volas vin kredigi, ke la sankta Teddy-urso ĉiam protektas vin, se vi obeas ĝiajn Teddy-leĝojn, kaj se ne, vi brulos en la Teddy-infero ...

cromañon (Prikaži profil) 17. junij 2016 13:33:45

kial la religiaj ĉefoj direktas siajn instruojn, admonojn kaj ordonojn al la tuta socio kaj ne nur al siaj sekvantoj? ne estante religiulo mi povas libere peki kaj ĝui la vivon respektante la aliajn homojn. min lacigas la admonoj de la papo kaj la religiaj ĉefoj al la tuta socio.

Luib (Prikaži profil) 17. junij 2016 13:51:21

thyrolf:
Velkro:
Nu. Laŭ mia kompreno, oni faras kristanismon ĝuste kiam oni ne buĉas (aŭ mortigas!) iun. Iu kiu faras perforton kontraŭ homoj, sed deklaras, "Jesuo estas mia reĝo!" ne estas kristana, kaj komprenas nek la biblion nek la evangelion.
Oni faras kristanismon, se oni kredas en Kristo !!! (simile pri ĉiuj aliaj religioj). Se oni ne kredas en Kristo, oni ne estas Kristano kaj ne faras kristanismon.
Ambaŭ necesas por kristani. Se oni diras "Jesuo estas mia reĝo" kaj eĉ ne provas respekti la ordonojn de Jesuo, ie estas problemo... Kaj se oni ne diras tion (aŭ ion similan), oni certe ne estas kristano.

Nazaj na začetek