Späť na obsah

kiel la socio povas defendi sin kontraŭ la minaco de la religio?

od cromañon, 13. júna 2016

Príspevky: 103

Jazyk: Esperanto

Luib (Zobraziť profil) 21. júna 2016 9:57:30

thyrolf:
Luib:
Se jes, vi jam agnoskas la Dian vivprincipon:
Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.
(diris Jesuo, laŭ Mateo 7,12)
(...)
Bonvolu ne orientiĝi je tiuj! Tiuj nur estas ekzemploj de tio, kio okazas kiam homo fidas nur je sia propra juĝo.
Tre bela ekzemplo: Tiu "ora regulo" estas universala interhoma regulo konata de multaj religioj kaj nereligioj, jam de antikva tempo. Nun la kristanismo kaperis ĝin, stampis ĝin per "Nia dio ordonis", kaj redifinis ĝin kiel pure kristana. Kaj subkomprenigas, ke ne-kristanoj ne havas ĝin, pro kio tiuj estas fiaj. Tre tipe!
Mi kaj ĉiuj kristanoj agnoskas, ke la oran regulon konas ĉiuj homoj. Sed kiel ĉio, ĝi venas de Dio.

Alkanadi (Zobraziť profil) 21. júna 2016 10:10:27

kiel la socio povas defendi sin kontraŭ la minaco de la religio?
Mi havas la plej bonan solvon. Estu tute nuda kaj la religiuloj ne volas paroli kun vi.

usonano78 (Zobraziť profil) 21. júna 2016 14:12:41

Alkanadi:
kiel la socio povas defendi sin kontraŭ la minaco de la religio?
Mi havas la plej bonan solvon. Estu tute nuda kaj la religiuloj ne volas paroli kun vi.
Vi pravas. Komedio estas la plej bona defendo kontraŭ religio, ĉar religio volas, ke ĉio estas tro serioza. Ili volas ĉiujn en kupeoj.

Velkro (Zobraziť profil) 22. júna 2016 8:36:40

thyrolf: Kial mi orientiĝu je ISIS aŭ dioj aŭ satanoj aŭ klaĉgazetoj ??? Ĉu mi havas proprajn nek cerbon nek koron, nek okulojn nek orelojn?
Vi mem eble ne umas iun pri ISIS. Tamen bonvolu konsideri: Se vi vivus en via lando antaŭ du mil jaroj, en gotika tribo, ĉu vi tiam obeus la 'Oran Regulon'? Ĉu vi, fakte, havus alian ideon pri la valoro de vivo, kiel nun?

Sed, tiu Ora Regulo, la Reĝa Leĝo ktp. alvenis al via lando. Vi havas vian ideo pri 'bona' kaj 'malbona' pro tio.

Tamen aliaj landoj ka kulturoj ne havas la saman sperton de germanujo. En tiuj landoj, eble vi ne povas uzi vian okulon kaj cerbon por trovi la 'plej bonan vivmanieron'.

Oni akiras sian kompreno de la indo de homa vivo de ie. En germanujo, 'tie' estas kristanismo. Sed aliaj ideoj alvenis, ĉu ne? Ekz. nun, oni pensas ke abortigo estas bona. Tiu ideo devenis de ie alia.

Do, ni devas demandu: Kie estas la plej bona 'ie'?

cromañon (Zobraziť profil) 22. júna 2016 10:20:04

Velkro:
thyrolf: Kial mi orientiĝu je ISIS aŭ dioj aŭ satanoj aŭ klaĉgazetoj ??? Ĉu mi havas proprajn nek cerbon nek koron, nek okulojn nek orelojn?
Oni akiras sian kompreno de la indo de homa vivo de ie. En germanujo, 'tie' estas kristanismo. Sed aliaj ideoj alvenis, ĉu ne? Ekz. nun, oni pensas ke abortigo estas bona. Tiu ideo devenis de ie alia.
eble la ideo ke "abortigo estas bona" ne venis de ie alia. kristanoj, judoj kaj islamanoj instruas al junulinoj ĉastecon kaj purecon, kaj se la virinoj ne kondutas tiel, la sekvoj estas/is teruraj: izoleco kaj socia kondamno kaj kelkfoje eĉ mortpuno per ŝtonumado. la religiuloj persekutas/is dum jarcentoj fraŭlajn patrinojn kaj fraŭlajn pekemulinojn, havi infanon ekter geedziĝo estas/is la plej granda peko.

Altebrilas (Zobraziť profil) 22. júna 2016 11:56:30

Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.
Mi ne certas, ke tia "ora regulo" ne estas interpretinda. Temante pri rilatoj inter viro kaj virino, mo dubas, ke ĉiukaze virino konsentus, ke viro faru al ŝi tion, kion li deziras ke ŝi faru al li.

Tio elvideble ne interpretendas unuagrade: en tiu ekzemplo, ĉiu deziras esti amata kaj respektata, kaj tiu interpretado ŝajnas pli taŭga.

Sed KIU rajtas interpreti la "oran leĝon"? Ĉu ia ajn memproklamitulo? Plejofte li ne estas kompetenta. Ĉu estroj de iu aŭ tiu religio? Sed kion fari kiam pluraj religioj konkurencas? Se religiestroj interkonsentus pri la "bono", ne estus problemo. Sed plejofte ili insistas pri religiaj dogmoj kiuj nun ŝajnas tute eksterkuntekstaj kaj neadaptitaj al la nuna vivo, kaj kiuj dividas la homojn anstataŭ amigi sin reciproke.

Sunjo (Zobraziť profil) 22. júna 2016 19:18:26

Velkro:Tamen bonvolu konsideri: Se vi vivus en via lando antaŭ du mil jaroj, en gotika tribo, ĉu vi tiam obeus la 'Oran Regulon'? Ĉu vi, fakte, havus alian ideon pri la valoro de vivo, kiel nun? ?
Mi ŝatus apliki la "Oran Regulon" al nia konduto en rilato al rifuĝintoj.
Antaŭ kelkaj monatoj mi spektis teatraĵon de Esĥilo, kiu estis do verkita pli-malpli 470 jarojn antaŭ la jaro nulo laŭ kristana jarkalkulado. Grupo de virinoj fuĝis de deviga geedziĝo kun iliaj kuzoj al regiono de kie venis antaŭuloj de ili kaj petis tie azilon. La reĝo tie ne volis decidi tion sola, ĉar li sciis ke unuflanke li havus la devon protekti la virinojn, sed aliflanke tio signifus la riskon de milito kun la persekutantoj. Li demandas sian popolon kaj ili decidas protekti la virinojn, riskante propran malavantaĝon.
Tuj post tiu malnovega teatraĵo sekvis moderna teatraĵo de Elfriede Jelinek en kiu estis kritikita nia hodiaŭa konduto rilate al rifuĝintoj.
Se ni estus rifuĝintoj, ĉu ni vere dezirus esti same pritraktrita kiel Eŭropo, Usono kaj Aŭstralio pritraktas la nunajn rifuĝintojn (ne gravas la rifuĝkialoj, kiuj povus esti politikaj, religiaj aŭ pro vivdanĝero pro malsato, milito, ktp.)? Mi pensas ke ne. (kiu forgesis: rifuĝintoj nuntempe amase mortas antaŭ la limoj de landoj al kiuj ili volas fuĝi)

Velkro:Tamen aliaj landoj ka kulturoj ne havas la saman sperton de germanujo. En tiuj landoj, eble vi ne povas uzi vian okulon kaj cerbon por trovi la 'plej bonan vivmanieron'.

Oni akiras sian kompreno de la indo de homa vivo de ie. En germanujo, 'tie' estas kristanismo.
Ke ni en Germanio hodiaŭ povas uzi niajn okulojn kaj cerbon por ekscii ion pri la vero kaj eĉ povas diri ion pri tio ni certe ne gajnis pro kristanismo sed malgraŭ kaj kontraŭ ĝi. Ĉu vi iam okupiĝis pri la historio de kristanismo? Pri tio kiel kristanismo detruis kaj forĵetis la sciencajn kaj sociajn atingaĵojn de la antikvo? Ĉu vi neniam aŭdis ke kiam kristanismo estis plej potenca oni forbruligis grandegajn sciencistojn pro herezo?

Grown (Zobraziť profil) 25. júna 2016 6:39:34

Alkanadi:
kiel la socio povas defendi sin kontraŭ la minaco de la religio?
Mi havas la plej bonan solvon. Estu tute nuda kaj la religiuloj ne volas paroli kun vi.
Ne faru tion. Mi ne scias ke tio estus efektiva. Geekleziuloj kutime faras iojn malaĝotaŭgajn, kaj hipokritajn. Se oni estas nuda proksime ili, do ili eble faras iojn perversa kaj malinterkonsenta. Estus terura.

1:50

https://www.youtube.com/watch?v=-NP-RsRGzVo

"Ne estas mia kulpo ke, Dio planis por ke, la Diablo estu tiom da pli forta ol viro!" - Juĝisto Frolo

Ne estas malpliiĝeble.

Geekleziuloj plejparte ne estas juĝistoj, sed kun ili, surhavu vestojn.

Ĉiukaze, bonvolu legi tiun retejojn pri artefarita inteligeneco.

http://tromp.github.io/cl/cl.html
https://en.wikipedia.org/wiki/Ensemble_learning
https://en.wikipedia.org/wiki/Artificial_intellige...
https://en.wikipedia.org/wiki/General_game_playing
https://en.wikipedia.org/wiki/Affective_computing

Se per tio oni kreus artefaritan inteligentecon kio funcias tiel kaj povas ludi ludojn kio simulas sociajn rilatojn, do la gepatra lingvo kion la artefarita inteligeneco uzus en la simulado eksponi ateismon. Ankaŭ la artefarita inteligenteco eble eksponus ateismon. Kiam la programistoj kreus la artefarita inteligenecon, ili bonvolu atenti al indukta logiko, Q330955 (sense and reference), kaj predikatoj kiu povas uziĝi en leĝa generaligoj (projectible predicates). La lingvo kaj artefarita inteligenteco eble eksponus anarkismon aŭ anarki-kapitalismon. Ĝenus, kaj eble ne eksponus ateismon, sed helpus destrui la malbonego kion Zamenhofo publike sinpromesis destrui, estus pli bona ol la religaj militoj okazanta hodiaŭ.

https://en.wikipedia.org/wiki/Esperanto#Creation

"... sed ekstere sur la strato, ĉiupaŝe mi sentis ke, neniu personoj ekzistas, sole [etneco] ... mi ofte sindiris por ke, kiam mi adultiĝos, mi certe destruu tiun malbonegon."

-Zamenhofo

Parenteze, per tio, komputilo ekpovas kompreni Attack Vector: Tactical kaj mi povas ludi tion per komputilon.

usonano78 (Zobraziť profil) 25. júna 2016 17:01:31

Religio estas kiel politiko: vi volas eviti engaĝadon en politiko, sed ambaŭ flankoj puŝas vin kaj "Por" kaj "Kontraŭ". Mi pensas iom pri tio. Vi ne bezonas nur defendi sin kontraŭ religio, sed defendi kontraŭ ĉiuj, kiuj opinionas ion ajn! okulumo.gif Estas la problemo de iu konflikto senfina: "Duvergera Leĝo".

Duvergera Leĝo diras, ke post iom da tempo, politikaj konfliktoj degradas kiel du partioj.

Eble iu el la homoj en socio ne plu volas partopreni. Eble la estas alia leĝo, kiu diras kiel post Duvergera Leĝo ekiras, ankaŭ la popolo lacas pri la du partioj, kaj vi havos nur malgrandan kvanton de homaro interesiĝas pri io (Religio, Politiko, ktp). Vi havos Politikan Apation kaj generalan senton de la popolo, ke ili ne plu volas la streson de religion aŭ politikon.

La vera defendo de ĉi evolucio de socio estas promocii neŭtralecon. Eĉ paroli pri amo aŭ unueco maltaŭgas. Ĉio estas nur ideaismo, kiu kaŭzos doloron en la menso, pro supraĵeco. Ia komedio taŭgas, se vi volus malseriozigas la konfliktojn en socio.

Grown (Zobraziť profil) 1. júla 2016 12:28:20

usonano78:Religio estas kiel politiko: vi volas eviti engaĝadon en politiko, sed ambaŭ flankoj puŝas vin kaj "Por" kaj "Kontraŭ". Mi pensas iom pri tio. Vi ne bezonas nur defendi sin kontraŭ religio, sed defendi kontraŭ ĉiuj, kiuj opinionas ion ajn!

Ĉio estas nur ideaismo, kiu kaŭzos doloron en la menso, pro supraĵeco. Ia komedio taŭgas, se vi volus malseriozigas la konfliktojn en socio.
Eble ne. Malbonegeco ne estas bona ŝerco, estas malkompetenta farso. Nerve ridado ekzistas, sed tio ne estas vere kaŭzo por iel riadado. Bonvolu studi 20-an jarcenton kaj sociologion ĉe kolegio, sed kolegio ne estas agrabla. Mia konsilo pri kolegio ne estas ĉi-tie.

Nahor