У садржају

kiel la socio povas defendi sin kontraŭ la minaco de la religio?

од cromañon, 13. јун 2016.

Поруке: 103

Језик: Esperanto

cromañon (Погледати профил) 05. јул 2016. 10.20.56

kio komence estis atako de fanatikaj okcidentaj kristanaj kapitalistoj kontraŭ laikulaj registaroj (jugoslavio, irako, sirio, libio, ktp) fariĝas iom post iom tutmonda milito. kun la helpo de fanatikaj islamaj reĝimoj nun ili kondukas la mondon al pereo, al sia revata apokalipso. jen la minaco de la religio.

Grown (Погледати профил) 15. фебруар 2017. 07.45.37

dbob:
kiel la socio povas defendi sin kontraŭ la minaco de la religio?
Per socia evoluo. Miascie, la origino de la plej teruraj krimoj kaj amasbuĉadoj en la historio de la homaro estas la homo mem.
Ĉu "socia evoluo" signifas subdisciplino de evolua biologio pri sociaj agoj kiu havas taŭgecajn konsekvencojn al individuloj krom la aganto? (Q16255222)

Grown (Погледати профил) 15. фебруар 2017. 08.25.58

hilex:Karulo, unuopeco signifas havi nenian ligon kun aliaj homoj, kiel al vi tiel de vi. Vi nun diras pri tio ke vi ne volas kontroli mundon, sed vi volas, kiel mi opinias, akiri el mundo tion kion vi bezonas. Tio ne estas unuopeco. Unuopeco ne ekzistas en vivo. Ĝi ekzistas nur en ĉerko, kie nek vi bezonas ion el mondo, nek la mondo bezonas ion de vi.

Fine, unu eta rimarko: mi estas ateisto.
Mi ne komprenas tion.

Grown (Погледати профил) 15. фебруар 2017. 08.30.00

Zaid_Namrosh:Amikoj, la sola solvo kontraŭ religia fanatikeco kaj ekstremismo, tiel kiel aliaj negativaj sociaj fenomenoj en socio estas esti toleremaj al la alia. La sola maniero tio povas esti atingata estas lerni la lingvon Esperanton. Ekde nia lingvo - la lingvo de paco kaj toleremo.
Tiuj kiuj lernas Esperanton, kaj kuris en lian koron neniam vundi homojn pro la kialoj de religia aŭ alia maltoleremo.
La prospero de nia lingvo kaj pacon al ĉiuj homoj sendepende de religio, raso, nacieco aŭ socia statuso ...
Mi pardonpetas pro mia nivelo de Esperanto, nur lerni. ))).
Tio aperas eble. Laŭ mia sperto, kondutaj disputaj estas pli ofta kaj severa en la angla ol Esperante.

Grown (Погледати профил) 15. фебруар 2017. 09.08.14

Zaid_Namrosh:Nia lando estas hejmo al pli ol 100 etnaj grupoj de malsamaj kredoj kaj kredoj.
Ĉu vi intendis diri, "Nia lando estas hejmo al pli ol 100 kredoj kaj etnaj grupoj de malsamaj kredoj"?

Grown (Погледати профил) 15. фебруар 2017. 09.45.17

antoniomoya:Politikaj partioj, dekstruloj aŭ maldekstruloj, esence ne estas koruptaj. Tio kio koruptas estas la povon, ne gravas la koloron de la reganta partio.

La problemo estas la individua homo, ne la religio aŭ la politika partio.
Ne, mi opinias ke la partioj estas esence korupta.

Grown (Погледати профил) 15. фебруар 2017. 10.14.57

Velkro:Kio estas la celo de via vivo? Do, malaperigu religion kaj religiajn fanatikulojn. Tre bone. Kaj, nun? Vi kaj ĉiu alia homo ankoraŭ mortos. Viaj konstruaĵoj faliĝos. Finfine la suno kiu donas vivon al vi mem mortos. Via laboro estos forgesita. Vi demandis, "(kiel) ni povas protekti la laikulajn atingaĵojn en kelkaj landoj serioze minacataj de la religia fanatikeco kaj maltoleremo?" Kial ne protekti nin kontraŭ morto mem? Jen la sorto de ĉiu homo, ĉu per fusilo aŭ ĉu per maljuneco.

Aŭ: eble en la estonteco oni venkos morton. Tre bone! Mi vivos por 10,000 jaroj. Do, kio nun? "Malstreĉiĝu, kaj ĝuu vivon," laŭ oni diris? Nu, eble mi bezonos 10,000-jara provizon de narkotaĵo por helpi min transvivi tion!

Do, supozu ke oni ja estingos religion en iu lando. Sed tiam, kiu restis? Nur la amasiĝo de aferoj, kaj fine morto. Jen estas la kialo por la nepopulareco de ateismo. Ateistoj ofte havas positivan opinion pri narkotaĵo kaj eŭtanazio, ĉu jes?
Prave. Jen, senutileco. Retorike, do kial oni permesu por ke tio haltu sin?

Grown (Погледати профил) 15. фебруар 2017. 10.36.47

cromañon:
Luib:
cromañon:kial la religiaj ĉefoj direktas siajn instruojn, admonojn kaj ordonojn al la tuta socio kaj ne nur al siaj sekvantoj?
Kial la politikaj ĉefuloj direktas siajn instruojn, admonojn kaj ordonojn al la tuta socio kaj ne nur al sia partio?
strangaj rezonadoj la viaj: ankaŭ la naziistoj murdis, ankaŭ la politikistoj admonas...
se iam vi estos juĝata pro ia krimo vi povos diri: ankaŭ aliaj krimuloj faras/is la samon.
Mi ne komprenas tion.

Grown (Погледати профил) 15. фебруар 2017. 11.45.20

Paulinho:kiel la socio povas defendi sin kontraŭ la minaco de la religio?

La reala minaco al socio ne estas religio, sed kapitalismo kiu transformas ĉion en komercaĵonj, inkluzive religion. Vekiĝu vin.
Ne, mi opinias ke kontraŭkapitalismo estas parte de kapitalismo. Eĉ se la reĝistaro ŝtatigas la korporacion, la korporacio ankoraŭ estas korporacio. Pri ŝtatigo, entrepreno estas neniom pli nek malpli ol entrepreno; ŝtatigo ne malkapitalismigas neniun entreprenon. Anarko-komunistaj kolektivo preskaŭ ĉiam similos marksistajn partiojn eventuale, kaj marksistaj partioj plejparte kondamnas ĉiun pasintan marksistan ŝtaton.

Roch (Погледати профил) 15. фебруар 2017. 22.00.49

Grown:
dbob:
kiel la socio povas defendi sin kontraŭ la minaco de la religio?
Per socia evoluo. Miascie, la origino de la plej teruraj krimoj kaj amasbuĉadoj en la historio de la homaro estas la homo mem.
Ĉu "socia evoluo" signifas subdisciplino de evolua biologio pri sociaj agoj kiu havas taŭgecajn konsekvencojn al individuloj krom la aganto? (Q16255222)
Q signifias "query" do vi povas direkti al la angla... Wikidata estas farita per anglaj kaj germanaj uloj el iliaj bibliotekoj..

https://www.wikidata.org/wiki/Q16255222

Вратите се горе