Vai all’indice

Pro ke

di rann, 17 giugno 2016

Messaggi: 2

Lingua: Esperanto

rann (Mostra il profilo) 17 giugno 2016 02:03:27

"Pro tio, ke" povas anstataŭigi "ĉar" sed, ĉu oni povus uzi "pro ke" anstataŭe?

Ankaŭe kion siginifus "pro ke" se ne "ĉar"?

tommjames (Mostra il profilo) 17 giugno 2016 08:42:12

rann:"Pro tio, ke" povas anstataŭigi "ĉar" sed, ĉu oni povus uzi "pro ke" anstataŭe?

Ankaŭe kion siginifus "pro ke" se ne "ĉar"?
En normala Esperanto, ne. Jen komentoj en PMEG:

PMEG:Nur por ke, malgraŭ ke, anstataŭ ke, krom ke kaj sen ke estas ĝenerale akceptitaj. Sed nur malkutimeco estas argumento kontraŭ frazoj kiel: Ni parolis, pri ke la prezoj ĉiam altiĝas. Oni argumentis, kontraŭ ke ili ekloĝu en la urbo. Li sukcesis eskapi, pro ke vi dormis. Tio okazis, antaŭ ke mi naskiĝis. Malkutimeco estas tamen forta argumento. Oni ne senbezone esprimu sin en maniero tiel nekutima, ke oni eble ne estas komprenata. Prefere oni do uzu helpan tio: pri tio ke, kontraŭ tio ke k.t.p. Anstataŭ antaŭ (tio) ke kaj post (tio) ke oni uzas antaŭ ol kaj post kiam. Anstataŭ pro ke oni uzu pro tio ke, tial ke aŭ ĉar.

Torna all’inizio