Beiträge: 12
Sprache: Esperanto
robbkvasnak (Profil anzeigen) 25. Juni 2016 21:28:14
Mi instruas senpage la usonan al rifuĝintoj - ne ĉar mi ŝatas tiun lingvon sed ĉar mi ŝatas la rifuĝintojn kaj mi volas helpi ilin vivi ĉi-tie. Sed pere de mia laboro kaj de miaj studoj mi komprenas ke ĉiuj variaĵoj de la angla lingvo estas ege malfacilaj por lerni.
Eŭropo bezonas la Union, ĉar ĝi estas garantio de paco kaj progreso tie. Sed Eŭropo ne bezonas la anglan lingvon, la lingvo de unu inter la plej agresemaj popoloj de la mondo.
Eŭropo bezonas la Union, ĉar ĝi estas garantio de paco kaj progreso tie. Sed Eŭropo ne bezonas la anglan lingvon, la lingvo de unu inter la plej agresemaj popoloj de la mondo.
antoniomoya (Profil anzeigen) 26. Juni 2016 07:45:53
robbkvasnak:Mi instruas senpage la usonan al rifuĝintoj - ne ĉar mi ŝatas tiun lingvon sed ĉar mi ŝatas la rifuĝintojn kaj mi volas helpi ilin vivi ĉi-tie. Sed pere de mia laboro kaj de miaj studoj mi komprenas ke ĉiuj variaĵoj de la angla lingvo estas ege malfacilaj por lerni.Robb, mi ĉiam ŝatas ĉiujn viajn mesaĝojn kaj opiniojn, mi devas diri. Tiufoje, kiel antaŭe, mi estas kun vi. Mi ankaŭ ŝatas la bezonulojn, kaj mi gratulas vin pro via laboro.
Eŭropo bezonas la Union, ĉar ĝi estas garantio de paco kaj progreso tie. Sed Eŭropo ne bezonas la anglan lingvon, la lingvo de unu inter la plej agresemaj popoloj de la mondo.
Koncerne la anglan, mi havas nenion kontraŭ ĝi. Mi nur estas kontraŭ la manko de komuna saĝo montrita de ĉiulandaj aŭtoritatoj kiuj, anstataŭ elekti la plej bonan solvon por la internacia lingva problemo, elektas la plej malbonan, kiu krome, kostas milionojn da eŭroj al ŝtatoj. Kaj granda peno al studantoj, kiuj ne sukcesas mastri tiun lingvon eĉ meznivele.
Amike.