Tartalom

Kial ni bezonas la Eŭropan Union

rapn21-tól, 2016. június 20.

Hozzászólások: 12

Nyelv: Esperanto

robbkvasnak (Profil megtekintése) 2016. június 25. 21:28:14

Mi instruas senpage la usonan al rifuĝintoj - ne ĉar mi ŝatas tiun lingvon sed ĉar mi ŝatas la rifuĝintojn kaj mi volas helpi ilin vivi ĉi-tie. Sed pere de mia laboro kaj de miaj studoj mi komprenas ke ĉiuj variaĵoj de la angla lingvo estas ege malfacilaj por lerni.
Eŭropo bezonas la Union, ĉar ĝi estas garantio de paco kaj progreso tie. Sed Eŭropo ne bezonas la anglan lingvon, la lingvo de unu inter la plej agresemaj popoloj de la mondo.

antoniomoya (Profil megtekintése) 2016. június 26. 7:45:53

robbkvasnak:Mi instruas senpage la usonan al rifuĝintoj - ne ĉar mi ŝatas tiun lingvon sed ĉar mi ŝatas la rifuĝintojn kaj mi volas helpi ilin vivi ĉi-tie. Sed pere de mia laboro kaj de miaj studoj mi komprenas ke ĉiuj variaĵoj de la angla lingvo estas ege malfacilaj por lerni.
Eŭropo bezonas la Union, ĉar ĝi estas garantio de paco kaj progreso tie. Sed Eŭropo ne bezonas la anglan lingvon, la lingvo de unu inter la plej agresemaj popoloj de la mondo.
Robb, mi ĉiam ŝatas ĉiujn viajn mesaĝojn kaj opiniojn, mi devas diri. Tiufoje, kiel antaŭe, mi estas kun vi. Mi ankaŭ ŝatas la bezonulojn, kaj mi gratulas vin pro via laboro.

Koncerne la anglan, mi havas nenion kontraŭ ĝi. Mi nur estas kontraŭ la manko de komuna saĝo montrita de ĉiulandaj aŭtoritatoj kiuj, anstataŭ elekti la plej bonan solvon por la internacia lingva problemo, elektas la plej malbonan, kiu krome, kostas milionojn da eŭroj al ŝtatoj. Kaj granda peno al studantoj, kiuj ne sukcesas mastri tiun lingvon eĉ meznivele.

Amike.

Vissza a tetejére