Skip to the content

kon-vortoj

by ilemo, June 23, 2016

Messages: 3

Language: Esperanto

ilemo (User's profile) June 23, 2016, 8:47:50 AM

Kial estas tiel multe da vortoj en Esperanto kiuj komenciĝas per "kon"?
  • konduti
  • konsideri
  • konsoli
  • konfidi
  • konsterni
  • ...

Bruso (User's profile) June 23, 2016, 9:19:11 AM

ilemo:Kial estas tiel multe da vortoj en Esperanto kiuj komenciĝas per "kon"?
  • konduti
  • konsideri
  • konsoli
  • konfidi
  • konsterni
  • ...
Ĉiuj tiuj vortoj estas de Latina. Latina "con-" = Esperanto "kun" aŭ "kune".

Frano (User's profile) June 23, 2016, 10:34:31 AM

Fakte kon- estas pseŭdoprefikso.
La problemo estas ke oni ne rajtas uzi ĉi tie kun- anstataŭ kon-
ĉar -dut- kaj -sider- ne estas esperantaj radikoj.
Ankaŭ pri -sol- kaj -stern-, kvankam ili estas radikoj sed ili havas tute malsimilan sencon.
Tamen en la vortoj konfidi, konscii, laŭ mi, oni povus uzi prefikson kun-
kun-fid-i, kun-sci-i

Pri pseŭdo-radikoj, prefiksoj kaj sufiksoj temas en tiu fadeno.

Back to the top