글: 5
언어: Esperanto
thyrolf (프로필 보기) 2016년 7월 1일 오후 2:35:59
"La prelego estis tre interesa" aŭ "La grupvespero estis amuza".
Ili aperas tiom ofte en iuj artikoloj, ke oni emas oscedi je vidi ilin.
Ĉu ne ekzistas aliaj bone uzeblaj vortoj por ilin priskribi? Kiujn vortojn uzadas vi? ekzemple:
- La prelego estis tre kleriga kaj multe utilos por mi.
- la grupvespero okazis en familieca etoso kaj ofte montrigis ridiga.
Ĉu taŭga?
Eble skribu artikoleton pri iu okazaĵo SEN UZI "AMUZA" AŬ "INTERESA":
Bernadox (프로필 보기) 2016년 7월 4일 오후 7:00:17
thyrolf:"interesa"aktuala, alloga, altira, gusto-plena, apetit-veka, diskutiga, diskutinstiga, eksterordinara, emociveka, facilmana, fluvorta, inda, informriĉa, instiga, interesoveka, lerta, ne ĉiutaga, ne lasis iun indiferenta, malmonotona, maltriviala, nebagatela, neordinara, originala, pensdanciga, profunda, scivolonveka -instiga, taŭga, utila, valora
amuza: bonetosa, bunta, distra, gaja, gajetosa, gajmieniga, ĝoj(ig)a, komika, korvarmiga, kurioza, ludiga, magia, malseka, malstreĉiga, plezura, ridiga, simpatia, simpativeka, sprita, suka, sukoplena, ŝercoplena, zorgoforprena, zorgoforsorĉa
Kaj certe ankoraŭ aliaj.
dbob (프로필 보기) 2016년 7월 6일 오후 2:09:15
SPadern (프로필 보기) 2016년 7월 6일 오후 4:13:20
Bernadox (프로필 보기) 2016년 7월 6일 오후 4:48:16