Ir ao conteúdo

mi ŝatas la katon blanka = la kato blankan plaĉas al mi

de amigueo, 6 de julho de 2016

Mensagens: 16

Idioma: Esperanto

amigueo (Mostrar o perfil) 6 de julho de 2016 13:20:42

ĉu -n kiel markilo de predikativo?

mi ŝatas la katon blanka =
la kato blankan plaĉas al mi

kiaj, kiuj malavantaĝoj de tiu serendipia uzo?

Серёга (Mostrar o perfil) 6 de julho de 2016 13:47:55

amigueo:ĉu -n kiel markilo de predikativo?

mi ŝatas la katon blanka =
la kato blankan plaĉas al mi

kiaj, kiuj malavantaĝoj de tiu serendipia uzo?
mi ŝatas la katon blanka = mi estas blanka + mi ŝatas la katon

la kato blankan plaĉas al mi = la kato kiu faris ion blankan plaĉas al mi.

tio povas esti ke vi subkomprenis:
mi ŝatas la katon blankan =
la kato blanka plaĉas al mi
Ambaŭ oni povas uzi.

Internaute (Mostrar o perfil) 6 de julho de 2016 15:12:42

"mi ŝatas la katon blanka" = "mi ŝatas la katon estante blanka" = "I love the cat by being white".

Se vi signifu "I love the white cat", vi devas skribi "mi ŝatas la katon blankan"

amigueo (Mostrar o perfil) 6 de julho de 2016 15:17:40

mi ŝatas la katon blanka = i love the cat white = i love that the cat is white

al mi plaĉas la kato blankan = that pleases me that the cat is white

amigueo (Mostrar o perfil) 6 de julho de 2016 15:22:24

novaj ekzemploj:

mi farbis muron blanka = i painted a wall white
farbit muro blankan = a wall was painted in white

Серёга (Mostrar o perfil) 6 de julho de 2016 18:01:37

amigueo:mi ŝatas la katon blanka = i love the cat white = i love that the cat is white

al mi plaĉas la kato blankan = that pleases me that the cat is white
amigueo:novaj ekzemploj:

mi farbis muron blanka = i painted a wall white
farbit muro blankan = a wall was painted in white
Ĉu pli kompreneble estas:
i love the cat white = mi ŝatas la katon esti blanka, mi ŝatas la katon ĉar ĝi estas blanka, mi ŝatas la katon en blanka koloro
that pleases me that the cat is white = al mi plaĉas la kato esti blanka, al mi plaĉas la kato kiu estas blanka

i painted a wall white = mi farbis muron al blanko
a wall was painted in white = farbita muro per blanka farbo

Kiu scias kiel ĝuste estas esperante, min interesigas tio. ridulo.gif

Kirilo81 (Mostrar o perfil) 6 de julho de 2016 21:05:07

Jam de la titolo mi divenis, de kiu persono venas la fadeno.

La predikativo en E-o neniam kaj sub neniuj kondiĉoj havas la finaĵon -n. Punkto. Fino.

Mi farbis la muron blanka
La muro estis farbita blanka

antoniomoya (Mostrar o perfil) 6 de julho de 2016 22:52:47

Kirilo81:Jam de la titolo mi divenis, de kiu persono venas la fadeno.
Jes, pikante sur sian kromnomon, oni tuj vidas kiel li vere nomiĝas, en kiu urbo li loĝas, en kiu lando li vivas, kiom aĝa li estas, kiom da lingvoj li parolas, ktp, ktp.

Lia profilo estas des pli instrua (kiel multaj de aliaj Lernu-uzantoj)

Kirilo, vi estas vera divenisto! ridulo.gif

Amike.

Internaute (Mostrar o perfil) 7 de julho de 2016 07:29:00

Серёга:

a wall was painted in white = farbita muro per blanka farbo
Tiu esperenta frazo havas neniun verbon kiun ne estu participa.

Se vi deziras traduki "a wall was painted in white", vi devas skribi "muro estas farbita per blanka farbo"

amigueo (Mostrar o perfil) 7 de julho de 2016 10:54:26

"tio, se eblus, farus eon eĉ pli supla aŭ fariĝus eo eĉ pli suplan. kaj ĉar estas simpligema tendenco erari favore al tia -n."

ĉar mi ne trovis ĉi tie dialogon pri la temo ĉarkiu taksit trolaĵo por protekti komencantojn, mi provas respondi min, ĉar tia -n estas nur ŝajne simpligo aŭ supligo. la apliko de tiu -n trovas novajn problemojn, eble pli grandajn ol tiujn solvitajn.

mi esperas ke tiuj respondecaj instruantoj helpos min detrui mian unuan tezon.

De volta à parte superior