Til indholdet

Vorto: Deadmono?

af eman68, 9. jul. 2016

Meddelelser: 5

Sprog: Esperanto

eman68 (Vise profilen) 9. jul. 2016 19.36.04

Saluton!
Mi estas komencanto kaj pardonpetas se mia esperanton ne estas ĝusta.
Mi ŝatas legi novaĵoj, sed multaj vortoj mi ne kompreni.

Ĉu estas traduko de vorto: "deadmono" ? (en la angla)

Novajo

Mi ne trovas "deadmono" el mi vortaro

Antaŭ-dankon por via helpo!

akueck (Vise profilen) 10. jul. 2016 04.35.38

eman68:
Ĉu estas traduko de vorto: "deadmono" ? (en la angla)
Chu oni eble celas la germanan juran esprimon "Abmahnung"?

Tio chi estas formala postulo al iu chesi difinitan agadon au konduton. "Deadmono" shajnas lauvortera esperantigo je la germana "ab" (= de) kaj "Mahnung" (= admono).

eman68 (Vise profilen) 10. jul. 2016 05.41.42

Dankon!
Interesa sed malfacila vorto! Jes, mi kompreni ankaŭ la germanan.

Dankon por via granda helpo!

noelekim (Vise profilen) 11. jul. 2016 03.03.04

eman68:
Ĉu estas traduko de vorto: "deadmono" ? (en la angla)
Novajo
En la kunteksto de milita alianco ...

deadmonan kaj defendan rimedojn - deterrent and defensive measures

fortigo de deadmono kaj defendo - strenghtening of deterrence and defence

Vidu:
vortaro.net : admoni
generaloj asertas, ke la atombombo estas deadmona armilo [generals claim that the atom bomb is a deterrent weapon]

Urho (Vise profilen) 11. jul. 2016 07.06.54

Тerurĉjo:de-admoni = to dissuade
Bonege! — Cetere, la vorto deadmoni ekzistas ankaŭ en lernu!-vortaroj (vidu ekz-e vortarojn: Eo–suomi, Eo–Français, Eo–Italiano). Do eble en la finna jene
  • deadmoni (de·admon·i ← admon·i) = kehottaa luopumaan
P.S. — deadmoni (ReVo: Admoni ne fari, admoni al la malo)

Tilbage til start