去目錄頁

Simpla tempo en la subfrazo

绿网, 2016年7月12日

讯息: 3

语言: Esperanto

绿网 (显示个人资料) 2016年7月12日下午3:10:02

En la suba rakonto, ĉu la uzado de la simpla tempo estas ĝusta?
Bonvele diskutu surbaze de la 16-regulo, logiko kaj la komuna kono, sed ne de aliaj programaj gvidlibroj, ekzemple, la Plena Analiza Gramatiko, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, ktp. Dankon.

Rakonto:
En la pasinta jaro, foje en nia urba parko, mi renkontis(1) miajn du instruistojn, kiuj interparolis(2) apud lago. Kiam mi eniris(3) al en la parko, mi vidis(4), ke ili sidis(5) sub arboj apud la lago. Sinjoro A, kiu instruas(6) nin ĝis nun, estis(7) juna kaj aspektis(8) sana. Sinjoro B, kiu instuis(9) nin ĝis fino de la pasinta jaro, estis(10) maljuna kaj aspektis(11) malsana, kaj mortis(12) antaŭ monato.

mia klarigo:
ĉe la (1)(2)(3)(4)(12), mi uzas pasintan tempon -is, kio eble estas malkonsentita de neniu.
ĉe la (6), ĉar sinjoro A ankoraŭ insturas nin ĝis nun, tial mi uzas la nun-tempon -as.
ĉe la (9), ĉar jam ĉesis la ago instrui, tial mi uzas la pasintan tempon -is.
ĉe la (7)(8)(10)(11), ĉar mi priskribas la aspektojn de sinjoroj A kaj B en la pasinta jaro, tial mi uzas la pasintan tempon -is.
la (5) eble estas la plej disputita: mi uzas la pasintan tempon, ĉar la ago sidi okazis en la pasinta jaro.

tommjames (显示个人资料) 2016年7月12日下午6:08:10

绿网:la (5) eble estas la plej disputita: mi uzas la pasintan tempon, ĉar la ago sidi okazis en la pasinta jaro.
Uzindas prezenco tie, aŭ vi dirus ke la sidado okazis antaŭ la vido. Diru kiel Zamenhof:

"Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona"

akueck (显示个人资料) 2016年7月12日下午6:37:08

绿网:En la suba rakonto, ĉu la uzado de la simpla tempo estas ĝusta?
Bonvele diskutu surbaze de la 16-regulo, logiko kaj la komuna kono, sed ne de aliaj programaj gvidlibroj, ekzemple, la Plena Analiza Gramatiko, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, ktp. Dankon.

Rakonto:
En la pasinta jaro, foje en nia urba parko, mi renkontis(1) miajn du instruistojn, kiuj interparolis(2) apud lago. Kiam mi eniris(3) al en la parko, mi vidis(4), ke ili sidis(5) sub arboj apud la lago. Sinjoro A, kiu instruas(6) nin ĝis nun, estis(7) juna kaj aspektis(8) sana. Sinjoro B, kiu instuis(9) nin ĝis fino de la pasinta jaro, estis(10) maljuna kaj aspektis(11) malsana, kaj mortis(12) antaŭ monato.

mia klarigo:
ĉe la (1)(2)(3)(4)(12), mi uzas pasintan tempon -is, kio eble estas malkonsentita de neniu.
ĉe la (6), ĉar sinjoro A ankoraŭ insturas nin ĝis nun, tial mi uzas la nun-tempon -as.
ĉe la (9), ĉar jam ĉesis la ago instrui, tial mi uzas la pasintan tempon -is.
ĉe la (7)(8)(10)(11), ĉar mi priskribas la aspektojn de sinjoroj A kaj B en la pasinta jaro, tial mi uzas la pasintan tempon -is.
la (5) eble estas la plej disputita: mi uzas la pasintan tempon, ĉar la ago sidi okazis en la pasinta jaro.
Lau mi via uzo je la tempoformoj estas ghusta, kaj viaj klarigoj estas trafaj.

回到上端