Към съдържанието

Participoj

от nornen, 14 юли 2016

Съобщения: 18

Език: Esperanto

sudanglo (Покажи профила) 16 юли 2016, 13:36:12

Ĉu estas notinde ĉi-teme, ke en vortkonstruo kun '-anto' oni ne uzas la akuzativon.

Ekzemple oni diras 'lingvolernanto', ne 'lingvonlernanto'

agadar (Покажи профила) 16 юли 2016, 14:19:40

Li tradukis libron.
Sed:
Li estas tradukinto de la libro. (Mi vidis tradukinton de la libro.)

Mi posedas novan domon.
Sed:
Mi estas posedanto de nova domo. (Mi vidas posedanton de la nova domo.)

Li produktis maŝinon.
Sed:
Li estas produktinto de la maŝino. (Mi vidas produktinton de la maŝino.)

Fonto: Andreo Pettyn, “Gramatiko de la lingvo Esperanto”
sergejm:"Mi estas lernanto de Esperanto."
"Mi vidis ĉasanton de birdoj."

amigueo (Покажи профила) 16 юли 2016, 17:32:23

jen neortodoksa uzo, kiu rimarkigas tiun nuancon:

mi posedas libron --> mia posedo den libro.
mi ne rememoras la proponinton (mia nememoro den la proponinto)

nornen (Покажи профила) 16 юли 2016, 18:34:31

sergejm:o-vortoj ne estas patricipoj, sed substantivoj kaj ne povas havi rektan objekton. Objekto de tiuj vortoj estas markataj per prepozicio "de".
sudanglo:Ĉu estas notinde ĉi-teme, ke en vortkonstruo kun '-anto' oni ne uzas la akuzativon.
agadar:...
Fonto: Andreo Pettyn, “Gramatiko de la lingvo Esperanto”
Kio naskas (estigas, regas) la akuzativon en la Z'a propozicio "Mortu ĉiu intriganto kaj malamon konservanto longe en la koro!", kiun citis akueck?

agadar (Покажи профила) 17 юли 2016, 13:10:22

1. Oni devas memori, ke en Esparanto estas verboj transitivaj kaj netransitivaj, (estas ankaŭ malgranda grupo da verboj, kiuj samtempe estas transitivaj kaj netransitivaj: partopreni ion / partopreni en io, ridi ion / ridi pri io – ĉiuj formoj estas korektaj). Post transitivaj verboj oni uzas akuzativon, post netransitivaj – ne. (Nature nun mi ne diras pri direkto: iri/veturi/vojaĝi ien).

nornen:Participoj kun a- kaj e-finaĵoj povas regi rektajn objektojn markitajn per la akuzativo
Sed nur participoj, kiuj devenas de verboj transitivaj, post participoj de verboj netransitivaj akuzativon oni ne uzadas.

2. Post verboj transitivaj ne povas esti du rektaj komplementoj (instrui ion iun - malkorekte, korekte: instrui ion al iu).

En la frazo Mi vidis ĉasanton birdojn. estas du rektaj komplementoj, tial senco de ĉi tiu frazo estas jena: Vi vidis kaj ĉasanton kaj birdojn, sed Vi pensis nur pri ĉasanto. Ĉu ne?
Memorante, ke esparanta vortordo estas relative libera, Vi ankaŭ povas diri: Mi vidis birdojn ĉasanton. Ĉu tio signifas, ke Vi vidis birdojn? Kion Vi vidis? Iun, kiu ĉasas birdojn (ne necese birdojn) aŭ birdojn, kiujn iu ĉasas (ne necese ĉasanton),aŭ ĉasanton kaj birdojn ???? Tro multaj duboj.
Tial la korekta frazo estas: Mi vidis ĉasanton de birdoj. – kaj tio estas unusola akceptebla formo.

La citita frazo de Zamenhof estas komprenebla, ĉar verbo morti estas netransitiva kaj estas nur unu rekta komplemento (malamon).
Zamenhof uzadis ambaŭ formojn, ekzemploj el Fundamento de Esperanto:
- la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj - kial ne: la konfesantoj unu religion?
- Savonto de la mondo - kial ne: Savanto mondon?

En la frazo Mi estas lernanto Esperanton. estas unu objekto, do ĝi estas komprenebla kaj akceptebla.

Mi persone preferas frazon Mi estas lernanto de Esperanto., aŭ formon, kiun proponis sudanglo: Mi estas esperantolernanto., ĉar (laŭ mia modesta opinio) pli bone sonas kaj estas pli komprenebla kaj pli klara. Audinte: Mi estas lernanto Esperanton. – mi devas konsideri momenton.

Urho (Покажи профила) 17 юли 2016, 17:17:26

agadar:Mi persone preferas frazon Mi estas lernanto de Esperanto., aŭ formon, kiun proponis sudanglo: Mi estas esperantolernanto., ĉar (laŭ mia modesta opinio) pli bone sonas kaj estas pli komprenebla kaj pli klara. Audinte: Mi estas lernanto Esperanton. – mi devas konsideri momenton.
Mi tute samopinias.

Altebrilas (Покажи профила) 21 юли 2016, 23:09:55

"Mi lernas esperanton" aŭ "mi estas esperanto-lernanto" ankaŭ taŭgas.

La participoj kun o-finaĵo estas evitindaj, pro malofteco kaj do risko de miskompreno.

Je la pasiva formo, la prepozicio "de", povas krei konfuzon: ĉu aganto, ĉu posedanto?

agadar (Покажи профила) 27 юли 2016, 10:35:54

Altebrilas:"Mi lernas esperanton" aŭ "mi estas esperanto-lernanto" ankaŭ taŭgas.
Ambaŭ frazoj estas korektaj.
Mi lernas esperanton. = Mi estas lernanto de Esperanto. = Mi estas esperantolernanto. = Mi estas esperanto-lernanto.

Altebrilas:Je la pasiva formo, la prepozicio "de", povas krei konfuzon: ĉu aganto, ĉu posedanto?
Mi ne komprenas la demandon?
Pasivaj formoj de participoj kun finaĵo -o estas: agato kaj posedato.

Обратно нагоре