Til innholdet

Malofta-vortfarado Ludo

fra cFlat7,2016 7 17

Meldinger: 195

Språk: Esperanto

Vinisus (Å vise profilen) 2020 2 11 12:17:53

dungi = interkoncenti kun laborist(ino)o, por havigi al si ties servado.

La mastro maldungis lin.

cFlat7 (Å vise profilen) 2020 2 12 13:03:28

kunpuŝi = puŝi unu kune kun la alia

Li kunpuŝis la homojn en la lifton.

Vinisus (Å vise profilen) 2020 2 12 16:27:50

Kune kun: la kuraĝo kreskas kune kun la danĝero. (Laŭ la majstro Zamenhof.) PIV sur la paĝo 637.

cFlat7 (Å vise profilen) 2020 2 13 00:47:19

Vinisus:Kune kun: la kuraĝo kreskas kune kun la danĝero. (Laŭ la majstro Zamenhof.) PIV sur la paĝo 637.
[Dankon, mi mistajpis, do korektis]

Vinisus (Å vise profilen) 2020 2 13 12:25:06

Mal Prefikso montranta ideon logike kontraŭan al tiu, kiun montras la radiko. Kiel do interkonsentigi la du ŝajne malajn konkludojn? (Zamenhof) Ĝi devas esti facile distingebla disde la simpla neado, ekz-e mallaŭdi ne laŭdi. Memstare uzata morfemo, malo, mala, male. PIV paĝo 704.

cFlat7 (Å vise profilen) 2020 2 14 03:57:24

aĉet-o = ago akiri de vendisto
aĉ-et-o = malgranda aĉa afero

Vinisus (Å vise profilen) 2020 2 14 12:44:25

Tolstoj kaj la policisto.

La rusa verkisto kaj filozofo Tolstoj vidis iufoje sur la strato policiston, kiu kondukis arestitan krimulon. Li alpaŝis kaj diris: "Mia filo, ĉu vi legis la Novan Testamenton?"
"Jes, via moŝto!"
"Ĉu ne estas skribite en ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem?"
"Jes, via moŝto; sed ĉu vi legis la polican regularon?"
"Ne"
"Do iru kaj legu ĝin!"

cFlat7 (Å vise profilen) 2020 2 16 02:25:29

kukurb-o = volvegrimpa herbo, kiu havas granda karna frukto
kuk-urb-o = urbo de kukoj

Vinisus (Å vise profilen) 2020 2 16 12:49:33

Ploris bovo pro ĉagreno,
Sciĝinte de azeno
Ke laŭ ŝafa aksioma
Ĝi samstultas kiel ...homo.

cFlat7 (Å vise profilen) 2020 2 17 04:43:05

koleg-o = kunulo laboranta aŭ profesia
kol-eg-o = granda kolo

Tibake til toppen