Skip to the content

Malofta-vortfarado Ludo

by cFlat7, July 17, 2016

Messages: 195

Language: Esperanto

cFlat7 (User's profile) January 5, 2020, 5:18:49 PM

postnun (pron. POST-nun)
= ĵus post la nuna tempo, baldaŭe
Li alvenos postnun.

[ankaŭ:]

antaŭnun (pron. an-TAŬ-nun)
= ĵus antaŭ la nuna tempo, malbaldaŭe
Ŝi foriris antaŭnun.

Vinisus (User's profile) January 5, 2020, 7:08:45 PM

paradokso (kontraŭdiro)

Mi havas opinion, kiu ne kongruas (ne samas) kun la via.

Jxusteno (User's profile) January 9, 2020, 7:47:26 AM

Enujiĝi (=eniĝi en ujon) ( la vorto estas tre simila je la vorto "enuiĝi" [kaj ili estas preskaŭ aŭde nedistingeblaj] - ĉi tio ankaŭ donas iom da unikeco al tiu ĉi vorto).

Jxusteno (User's profile) January 9, 2020, 7:50:00 AM

Brakingo (=maniko).

Jxusteno (User's profile) January 9, 2020, 7:52:07 AM

Har/ing/o (≈poro) (samsonaĵo de la vorto haringo/o [fiŝo]).

Jxusteno (User's profile) January 9, 2020, 12:10:16 PM

Antaŭpublikparolataĵo

Jxusteno (User's profile) January 9, 2020, 2:21:20 PM

Enretigisto

cFlat7 (User's profile) January 12, 2020, 11:40:48 PM

malforiri = revene iri

Ili foriris je la mateno, kaj malforiris en la posttagmezo.

Vinisus (User's profile) January 13, 2020, 1:59:22 AM

malmortis = resurektis.

Oni mortigis lin, sed post tri tagoj li malmortiĝis Ho, Zamenhof bv. pardoni min!

cFlat7 (User's profile) January 17, 2020, 4:36:29 AM

malsekva = antaŭa, maljena, ĉi-malsuba (ĉi-supra)

Silentan nokton ni prifestis en la malsekva monato.

Back to the top