Skip to the content

Malofta-vortfarado Ludo

by cFlat7, July 17, 2016

Messages: 195

Language: Esperanto

cFlat7 (User's profile) March 8, 2020, 11:56:27 PM

[Kio okazis? La aliaj vortludaj forumoj nun estas fermitaj!]

Vinisus (User's profile) March 9, 2020, 12:15:15 AM

Eble, pro timo je la kronoviruso ili fermis la forumon. ridulo.gif

Vinisus (User's profile) March 13, 2020, 4:29:32 PM

karapaco = ŝelo, el unu peco kovranta dorson aŭ parton de bestoj , exz. testudoj.

kara paco = paco, kiu por mi estas kara.

Серёга (User's profile) March 14, 2020, 4:47:15 PM

kronvirusfobio

Vinisus (User's profile) March 14, 2020, 6:59:17 PM

malmorta = vivanta.

Kiam li venigis ŝin, ŝi ankoraŭ estis malmorta.

Серёга (User's profile) March 14, 2020, 7:21:19 PM

sub malpermeso = fermita

Kial estas alia vortoludoj sub malpermeso?

Vinisus (User's profile) March 14, 2020, 7:54:13 PM

Mi ne scias, eble ili ŝatas nek katan nek ĉevalon. ridulo.gif

cFlat7 (User's profile) March 15, 2020, 1:39:31 AM

sardino = speco de fiŝo
Sard-ino = virino el Sardio

Vinisus (User's profile) March 15, 2020, 11:44:56 AM

francio = Radioartiva elemento Fr..

Francio = eŭropa lando

Zam_franca (User's profile) March 15, 2020, 4:13:52 PM

cFlat7:sardino = speco de fiŝo
Sard-ino = virino el Sardio
Iu ulino povas esti kaj sardino kaj Sard-ino okulumo.gif

Back to the top