본문으로

La nova versio de lernu!

글쓴이: Jev, 2016년 7월 19일

글: 217

언어: Esperanto

Christa627 (프로필 보기) 2016년 7월 22일 오전 7:35:57

eĥoŝanĝu ĉiuĵaŭde! Ho, mi ne rimarkis tiun butonon ĉe la supro!

Urho (프로필 보기) 2016년 7월 22일 오전 8:26:33

Christa627:eĥoŝanĝu ĉiuĵaŭde! Ho, mi ne rimarkis tiun butonon ĉe la supro!
Parenteze, en tiu ĉi paĝo de Komputeko oni povas konverti tekstojn en Esperanton:

jfdowd (프로필 보기) 2016년 7월 22일 오전 10:51:59

Miaj kursoj malaperis! =(

erinja (프로필 보기) 2016년 7월 22일 오후 12:32:04

yosi404:Dankon pro la nova retejo, Granda dezajno!
Kiam la retejo estas havebla en la hebrea?
Dankon,
Yosi
Oni devas fini la hebrean tradukon, aŭ minimume atingi pli altan nivelon de tradukado. La hebrea nun staras je iom malpli ol 8%. Mi invitas vin registriĝi kiel tradukanto por la hebrea por plirapidigi tiun lanĉon! Aliĝu ĉe lernu.traduko.net

falillomorgan (프로필 보기) 2016년 7월 22일 오후 2:53:31

Koran dankon. Granda kaj bela laboro!
Mi ankaŭ ne parlas bone la esperanto lingvo, sed mi vidas ke la nova paĝaro estas pli bone ol malnova paĝaro por lerni esperanton pli facile.

falillomorgan (프로필 보기) 2016년 7월 22일 오후 3:19:33

Pardonu, estas ankoraŭ ne ankaŭ. !-)


Gratulojn!

erinja (프로필 보기) 2016년 7월 22일 오후 5:33:17

Christa627:Sed unu afero tre malgxojigas min, kaj tio estas, ke AP kaj AR ne plu estas korespondaj kursoj. Kaj ankaux la nova kurso ne estas. Mi memoras, kun granda danko, kiom helpis min miaj lingvohelpantoj.
Ni planas aldoni la eblon uzi lingvohelpadon kun la nova kurso, simple tiu eblo ankoraŭ ne realiĝis kaj ni ne plene decidis pri tio, kiel realigi tion. Oni ĉiam devas fari la decidon, ĉu tuj aldoni ĉiun ajnan funkcion kaj eĉ pli prokrastigi la aferon, aŭ ĉu tuj lanĉi la kurson kaj paĝaron, kiuj ja estas funkciaj, sed poste aldoni pli bonan funkciadon. Evidente ni elektis la duan aferon. Ne funkciis bone pluvivigi la malnovan paĝaron, korekti ĝiajn cimojn, ktp, dum oni laboris je la nova paĝaro, kaj nun ke ni lanĉis la novan paĝaron, ni povas doni nian tutan forton nur al la nova paĝaro, anstataŭ al la malnova.

Christa627 (프로필 보기) 2016년 7월 22일 오후 9:11:32

Dankon pro la respondo; mi komprenas. Flanke, kio okazis ĉe vortaro.net? Mi iris tien hieraŭ nokte, antaŭ ol veni ĉi tien, sed la paĝo diris "okazas laboroj" kaj ne uzeblis. Kaj hodiaŭ mi vidas, ke la vortaro revenis. Kio ŝanĝiĝis? Ĉu oni ne plu devas ensaluti?

erinja (프로필 보기) 2016년 7월 22일 오후 9:13:05

La datumbazoj de vortaro.net kaj lernu.net estas ligitaj, kaj okazis kelkaj problemoj ĉe vortaro.net kiam la nova lernu lanĉiĝis. Oni nun sukcesis ripari tiujn problemojn.

Christa627 (프로필 보기) 2016년 7월 22일 오후 9:37:10

Bone. Kiam mi iris tien mi pensis "ho, okazas laboroj; strange", kaj kiam mi venis ĉi tien mi pensis, "kio diable?!" kaj poste "ho, sendube temas pri tiu longe atendita nova Lernu". Sed nur post kiam mi enlitiĝis mi konsciis "ho, lernu.net kaj vortaro.net estas ligitaj, do sendube estas rilato." ridego.gif

Sed mi rimarkis, ke ne troviĝas "ensaluti" nek "elsaluti" ligilo, nek "Bonvenon, Christa627" aŭ io simila; do ĉu oni ne plu ensalutas tie? Se estas tiel, mi feliĉas, ĉar ĉiam estas ĝene, kiam mi volas difinon rapide, devi paŭzi por ensaluti antaŭ ol serĉi la vorton. ridulo.gif

다시 위로