Al la enhavo

La nova versio de lernu!

de Jev, 2016-julio-19

Mesaĝoj: 221

Lingvo: Esperanto

Oijos (Montri la profilon) 2016-julio-20 11:59:26

Klare angloj estas regantoj kaj reĝantoj de la mondo!

erinja (Montri la profilon) 2016-julio-20 13:11:58

Oijos:Klare angloj estas regantoj kaj reĝantoj de la mondo!
?

Pri kio temas?

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-20 13:26:58

erinja:
Oijos:Klare angloj estas regantoj kaj reĝantoj de la mondo!
? Pri kio temas?
La usonanoj tion ne kapablos kompreni... ridego.gif

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-20 13:30:01

Oijos:Oni ne povas klaki vortojn kaj ricevi tujtradukon en interskribujo, sed oni povas fari ĝuste tion en iuj aliaj partoj de la paĝaro. Aldono: ĉu iel eblas ŝanĝi la tempon de paĝaro? Nun uzas la tempon de ANGLOJ!!? (ignorante la somer-tempon pro servilaj kaŭzoj)
Pri alklakeblaj vortoj mi notis kaj poste mi pensos pri tio. Pri la tempo mi aldonos iam la funkcion, kiu konsideros la lokan tempon de la uzanto. Nun la tempo aperas laŭ UTC.

tommjames (Montri la profilon) 2016-julio-20 14:29:51

Jen du demandoj pri la nova retejo:

Ĉu ankoraŭ ekzistas lingvohelpantejo por prilabori la lecionojn/respondojn en la kursoj? Mi ne trovis ĝin. Ĉu tiuj kursoj eĉ ankoraŭ bezonas lingvohelpantojn?

Ĉu la nova forumlingva sistemo permesas ke oni afiŝu per ajna nacia lingvo en la fadenaroj kiuj antaŭe estis celitaj por nur Esperanto? (konsultejo, vidpunktoj ktp). Mi rimarkis ke post la migro al la nova retejo aperis kelkaj anglalingvaj afiŝoj en la sekcio "pri ĉio cetera", kiuj temas pri gramatiko kaj tial pli taŭgus por "konsultejo". Mi scivoletis ĉu oni supozas (mise) ke oni ankoraŭ ne angle afiŝu en tiuj fadenaroj.

sinjoro (Montri la profilon) 2016-julio-20 14:34:18

Ne facilas komenti la novan version. Al ĉiu kritiko la respondo povas esti "temas pri testa versio, ni aldonos novajn funkciojn ktp. ktp.". Grandan laŭdon meritas la bela, simplega aspekto, tutcerte pli alloga ol la antaŭa, kaj klaro de la tuta paĝaro. Tamen tre mankas al mi la riĉeco de la malnova paĝaro, la ebleco vagi tra ĝiaj materialoj ktp. Bone, ni havas Mediatekon, sed ĝi estas sako en kiun oni ĵetis ĉiujn malnovpaĝarajn materialojn, mi pli ŝatus se oni inkluzive adaptus la antaŭajn tekstojn, kursojn, sonregistraĵojn al la nova sistemo.

Mankas al mi babilejo. Tre mankas virtualaj klasoj, kiuj bonege funkciis ĉe instruado. Mi ne bone orientiĝas en la nova forumo (mi ne trovis la polan forumon).

La kurso meritus profesian recenzon: la rakonto estas tre interesa kaj sufiĉe amuza, sed kelka gramatika materialo balastas laŭ mi.

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-20 14:35:28

tommjames:Ĉu ankoraŭ ekzistas lingvohelpantejo por prilabori la lecionojn/respondojn en la kursoj? Mi ne trovis ĝin. Ĉu tiuj kursoj eĉ ankoraŭ bezonas lingvohelpantojn?
Nun la kurso ne enhavas la ekzercojn, por kiuj bezonatus lingvohelpado, ni tamen planas estonte aldoni pli da traduk-ekzercoj, por kiuj eventuale estus bone havi iun helpon. Do povas esti, ke io simila al la lingvohelpantejo revenos, sed mi ne certas, en kiu formo kaj kiel ekzakte tio funkcios. Povas esti, ke kiam ni atingos tiun taskon, ni diskutigos la uzantojn por vidi, kion ili pensas pri tio.

tommjames:
Ĉu la nova forumlingva sistemo permesas ke oni afiŝu per ajna nacia lingvo en la fadenaroj kiuj antaŭe estis celitaj por nur Esperanto? (konsultejo, vidpunktoj ktp). Mi rimarkis ke post la migro al la nova retejo aperis kelkaj anglalingvaj afiŝoj en la sekcio "pri ĉio cetera", kiuj temas pri gramatiko kaj tial pli taŭgus por "konsultejo". Mi scivoletis ĉu oni supozas (mise) ke oni ankoraŭ ne angle afiŝu en tiuj fadenaroj.
Jes, oni povas afiŝi en ajna kategorio.

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-20 14:41:00

sinjoro:Ne facilas komenti la novan version. Al ĉiu kritiko la respondo povas esti "temas pri testa versio, ni aldonos novajn funkciojn ktp. ktp.". Grandan laŭdon meritas la bela, simplega aspekto, tutcerte pli alloga ol la antaŭa, kaj klaro de la tuta paĝaro. Tamen tre mankas al mi la riĉeco de la malnova paĝaro, la ebleco vagi tra ĝiaj materialoj ktp. Bone, ni havas Mediatekon, sed ĝi estas sako en kiun oni ĵetis ĉiujn malnovpaĝarajn materialojn, mi pli ŝatus se oni inkluzive adaptus la antaŭajn tekstojn, kursojn, sonregistraĵojn al la nova sistemo.
Ĝuste tio kaŭzis problemojn ĉe la malnova paĝaro, kiel montris la statistiko, la uzantoj simple perdiĝis inter la materialoj, ne plu havis bonan superrigardon kaj malfacilis sekvi la progreson. Ĝuste pro tio ni strebis laŭeble simpligi ĉion kaj ni provos teni ĉion simpla. Ankaŭ por la administrantoj ne eblis bone prizorgi tiom da malsamaj kursoj kaj lerniloj.
sinjoro:Mankas al mi babilejo. Tre mankas virtualaj klasoj, kiuj bonege funkciis ĉe instruado. Mi ne bone orientiĝas en la nova forumo (mi ne trovis la polan forumon).
Ĝi ne plu estas aparta, vi simple kreas fadenon, indikas, ke ĝi estas en la pola kaj afiŝas ĉe la taŭga kategorio.

sinjoro (Montri la profilon) 2016-julio-20 14:48:47

Dankon pro la respondoj. Ankoraŭ unu afero meritas laŭdegon: la paĝaro tre bele prezentiĝas en telefono ridulo.gif

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-20 14:56:45

sinjoro:Dankon pro la respondoj. Ankoraŭ unu afero meritas laŭdegon: la paĝaro tre bele prezentiĝas en telefono ridulo.gif
Jes, ĝi devas adaptiĝi al ĉiuj ekranoj. Nun devas esti pli agrable legi la forumojn ridulo.gif

Reen al la supro