Al la enhavo

La nova versio de lernu!

de Jev, 2016-julio-19

Mesaĝoj: 221

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-20 09:44:39

alimales:Ĉu estas ie klarigo pri kiel funkcias tiu nova Lernu?
- kie estas la naciaj forumoj?
- ĉu oni ne plu povas legi la diversaj partoj de la forumo ĝenerale kaj ne temo post temo?
- kiel oni respondas al iu aparte (la citaĵo ne plu aperas kiam oni faras respondon)?
ktp...
Mallonge, la forumo estas kvazaŭ neuzebla por mi.
Ĉiam estas malfacile transiri al la nova sistemo, kiam oni estas alkutimiĝinta al la malnova. Ĉio ŝajnas esti maloportuna kaj nekutima. Provu iom da alkutimiĝi, eble vi fine ŝatos ĉion. Se ni rimarkos, ke multaj homoj malfacile uzas la forumojn, tiam ni pensos pri iuj aldonaj klarigoj.

alimales:Ĉu estas ie klarigo pri kiel funkcias tiu nova Lernu?
- kie estas la naciaj forumoj?
Nun la nacilingvaj forumoj loĝas en la samaj kategorioj kiel tiuj en Esperanto. Per la lingvofiltiro elektu la lingvojn, kiujn vi komprenas kaj la sistemo montros informojn nur pri tiuj lingvoj.

alimales:Ĉu estas ie klarigo pri kiel funkcias tiu nova Lernu?
- ĉu oni ne plu povas legi la diversaj partoj de la forumo ĝenerale kaj ne temo post temo?
Nun komplete ŝanĝiĝis la koncepto, ĉiu uzanto per la lingvofiltiro kreas propran individuan filtradon de la mesaĝoj.

alimales:Ĉu estas ie klarigo pri kiel funkcias tiu nova Lernu?
- kiel oni respondas al iu aparte (la citaĵo ne plu aperas kiam oni faras respondon)?
Estis teknika problemo, nun apud ĉiu mesaĝo devas aperi la butono, per kiu eblas respondi.

homaran (Montri la profilon) 2016-julio-20 09:57:59

La mesaĝo estas kaŝita.

Urho (Montri la profilon) 2016-julio-20 10:10:14

Jev:
alimales:Ĉu estas ie klarigo pri kiel funkcias tiu nova Lernu?
- kie estas la naciaj forumoj?
Nun la nacilingvaj forumoj loĝas en la samaj kategorioj kiel tiuj en Esperanto. Per la lingvofiltiro elektu la lingvojn, kiujn vi komprenas kaj la sistemo montros informojn nur pri tiuj lingvoj.
iam estas tre utile uzi nur unu lingvon en la lingvo-filtrilo. Ekzemple mi uzas nur la finnan lingvon por trovi ĉiujn finnalingvajn fadenojn, do la finnalingvan forumon. ridulo.gif

homaran (Montri la profilon) 2016-julio-20 10:16:09

La mesaĝo estas kaŝita.

Fejfi (Montri la profilon) 2016-julio-20 10:19:28

Dankon por la atentigo en mia retkesto, ke mi jam dum 30 tagoj ne vizitis la pagharon. Tiamaniere mi tuj la duan tagon post ghia naskigho povis vidi tiun chi novan lernu.net.
Mi gratulas kaj chefe dankas al chiuj, kiuj labor(eg)is por ebligi al ni ghui ghin en nova "vestajho" kaj strukturo.
Kaj mi deziras al ili kaj al ni chiuj, ke ni, la uzantoj, regule uzu la pagharon.

homaran (Montri la profilon) 2016-julio-20 10:40:17

'Mirindaĵo mojosa' / Mi ĉiam memoros tiun ĉi tagon / Antaŭ la okuloj ja vidis, aŭdis mi revon efektiviĝita ---Keneĉjo Goldbergo, 2016-07-19 ...................................................................................................................................................................................................................................................................................................................................... ...................................................................................................................................................................................................................................................................................................................................... ............................................................................................................................................................................................................................................................................................................................................................................................................................................................................................................................................................................................................................................................................

erinja (Montri la profilon) 2016-julio-20 11:44:47

Jev:
utku:Mi scias, ke tiu lasta ŝajnas treege absurda al multaj el vi, sed kelkaj aferoj, kiel nudeco, drinkado, nekredanteco, ..., kiuj ŝajnas tute normalaj kaj ĉiutagaj en okcidenta mondo, povas esti ekstreme tabuaj, antipatiaj aŭ eĉ kolerigaj por tipuloj de kelkaj kulturoj, same kiel kelkaj elementoj de tiuj kulturoj ŝajnas nekompreneblaj al eŭropanoj.
Tio ne ŝajnas esti absurda al mi. Sed ni ankaŭ komprenas, ke la persono, kiu lernis Esperanton kaj volas uzi ĝin, tuj renkontiĝos kun la reala Esperantujo kaj devos lerni akcepti tiajn aferojn.

utku:
Do, mi ja scias, ke nuntempe estas neebla, sed por venontaj jaroj, mi proponas havi pli bonan ĉefan kurson, kiu estas kulture universala (aŭ inkluzivanta multajn diversajn kulturojn samtempe), kaj ankaŭ kiu estas pli facila (progresanta pli malrapide) ...
Mi aldonu ke la malnovaj kursoj estis pli malpli tiaj kaj ili portis al neniu granda revolucio en Esperanto-lernado en la landoj kiuj vi mencias.

AlCHeOII (Montri la profilon) 2016-julio-20 11:46:30

Kie estas la malnova "Bildoj kaj dimandoj" kurso?

Oijos (Montri la profilon) 2016-julio-20 11:47:21

Oni ne povas klaki vortojn kaj ricevi tujtradukon en interskribujo, sed oni povas fari ĝuste tion en iuj aliaj partoj de la paĝaro.

Aldono: ĉu iel eblas ŝanĝi la tempon de paĝaro? Nun uzas la tempon de ANGLOJ!!? (ignorante la somer-tempon pro servilaj kaŭzoj)

gobois64 (Montri la profilon) 2016-julio-20 11:50:56

Saluton !
la nova versio de Lernu estas tre bela ! Dank'al la teamo-lernu ! Tuj mi vizitos ĝin kaj la kursoj !
Ĝis
Gérard

Reen al la supro