Więcej

La nova versio de lernu!

od Jev, 19 lipca 2016

Wpisy: 217

Język: Esperanto

Bernardo (Pokaż profil) 9 grudnia 2016, 03:45:51

Mi tre bedauras, ke en la nova versio de lernu.net ne plu estas eble serĉi samideanojn (aliaj membroj) de lernu.net en iu urbo au loko.

Ankau mi tre bedauras, ke ne plu ekzistas retbabilejo.

Kore
Bernardo

Koracio (Pokaż profil) 11 grudnia 2016, 07:27:05

Tiu foro estis normala, sed ĉina roboto detruis ĝin:

http://lernu.net/forumo/temo/18839/2#p331853

Vestitor (Pokaż profil) 12 grudnia 2016, 16:56:28

La forumo mem ne estas pli malbona ol la malnova versio, sed la mankoj estas tre evidentaj:

- ankoraŭ nenio mesaĝo-sistemo.
- manko de serĉo-funkcio.

Kat (Pokaż profil) 13 grudnia 2016, 07:08:11

Saluton! Eble oni jam demandis ĉi tion: ĉu estas en la nova versio serĉa funkcio? (Aparte, en la forumoj) Kiam mi preparis fari afiŝon, al mi ŝatus serĉi por eltrovi, ĉu iu alia ankoraŭ afiŝis pri la sama afero.

Mi tre ŝatas la novan aspekton de la retaro. Dankon!

thyrolf (Pokaż profil) 13 grudnia 2016, 08:18:38

Por traserĉi ekzemple la paĝon de lernu.net por trovi erojn kun "poŝtkarto", oni povas skribi en la serĉan fenestron de google jenon:

"site:lernu.net poŝtkarto"

Tio estas timige bonfunkcianta metodo.

Vestitor (Pokaż profil) 13 grudnia 2016, 22:24:16

Kat:Saluton! Eble oni jam demandis ĉi tion: ĉu estas en la nova versio serĉa funkcio? (Aparte, en la forumoj) Kiam mi preparis fari afiŝon, al mi ŝatus serĉi por eltrovi, ĉu iu alia ankoraŭ afiŝis pri la sama afero.

Mi tre ŝatas la novan aspekton de la retaro. Dankon!
Mi vere ne komprenas kial vi demandis tiun demandon en mesaĝo kiu sekvis mesaĝon kiu jam deklaris ke la serĉa-funkcio mankas!

KlaraE (Pokaż profil) 19 grudnia 2016, 14:57:04

Saluton!

Mi ŝatus demandi ĉu ankoraǔ eblas lingvohelpado en la nova Lernu! aǔ ĉu la teamo planas aldoni tion en la estonteco.
Antaǔe Lernu! estis por mi nur lingvohelpado, do kun la nova retejo mi estis tre konfuzita - kio okazis, kion mi do faru? - ĝis mi vidis en ĉi-tiu fadeno mesaĝon de Christa627 el kiu mi komprenis ke simple tute ne plu ekzistis. Ĉu iu povas elkonfuzigi min?
Dankon!

Kirilo81 (Pokaż profil) 3 stycznia 2017, 14:15:02

Mi starigis la saman demandon samkiale antaŭ ioma tempo. Provizore ne estas helpantejo, sed estas almenaŭ planoj ĝin revenigi.

Rimon (Pokaż profil) 5 stycznia 2017, 16:47:28

Vi petis atenti la nacilingvajn tradukojn. Jen rimarko pri la starta artikolo "Что такое эсперанто" -
traduko evidente estas plenumita per aparata metodo, ekz:
>>...Все, кто учат эсперанто, имеют хороший шанс достичь высокий уровень владения языком и потом..>>
- la teksto meritas per-homan relegon kaj korekton, por koincidigi la vortojn per ĝustaj gramatikaj formoj. (Ve, la rusa estas komplika, google-tradukilo k.s. ne plene sukcesas)

Jev (Pokaż profil) 12 stycznia 2017, 08:28:06

KlaraE:Saluton!
Mi ŝatus demandi ĉu ankoraǔ eblas lingvohelpado en la nova Lernu! aǔ ĉu la teamo planas aldoni tion en la estonteco.
Antaǔe Lernu! estis por mi nur lingvohelpado, do kun la nova retejo mi estis tre konfuzita - kio okazis, kion mi do faru? - ĝis mi vidis en ĉi-tiu fadeno mesaĝon de Christa627 el kiu mi komprenis ke simple tute ne plu ekzistis. Ĉu iu povas elkonfuzigi min? Dankon!
Saluton! La ideo estas iam revenigi tion, sed en iu alia formo, ĉar ni ŝatus havi iun pli efikan manieron por helpi la uzantojn. La antaŭa sistemo ne ĉiam funkciis bone, la lingvohelpantoj ofte malaperis, ne ĉiam rapide respondis ks. Kaj tio estas komprenebla afero, ĉar ili estas volontuloj, kiuj okupiĝas pri lingvohelpado en sia libera tempo. Ni nun diskutas kelkajn aliajn ideojn por provi trovi iun pli taŭgan solvon por la paĝaro, eble envolvi pli larĝan parton de la komunumo al tio. Se vi havas iujn ideojn, volonte prezentu ilin, ni nepre konsideros ankaŭ ilin.

Wróć do góry