לתוכן העניינים

Textured vegetable protein en Esperanto

של Don1980, 27 ביולי 2016

הודעות: 7

שפה: Esperanto

Don1980 (הצגת פרופיל) 27 ביולי 2016, 12:43:10

Kiel oni diru tion?

... Don

Don1980 (הצגת פרופיל) 27 ביולי 2016, 12:50:56

kaj ankaŭ cracked wheat?

Don1980 (הצגת פרופיל) 27 ביולי 2016, 14:21:10

Mi rimarkis en alia foruma fadeno ke Erinja proponis provi tradukon kaj peti sugestojn. Estas bona ideo!

Tekstura vegetala proteino? (tiel Googla Tradukilo diras sed me ne fidas ĝin)
Rompita tritiko?

.... Don

thyrolf (הצגת פרופיל) 27 ביולי 2016, 15:45:05

tekstura planta proteino ?

erinja (הצגת פרופיל) 27 ביולי 2016, 18:47:13

Tiu tritiko povus eble nomiĝi "frakasita" aŭ "rompita". Mi ne scias ĉu unu el tiuj estas pli bona ol la alia.

Pri la nekutimaj manĝaĵoj, mi ofte trovas ke estas utile esplori, kio ESTAS la afero. Teme pri TVP, mi scias pri kio temas ĉar mi mem manĝas ĝin, sed Vikipedio informas min ke tio estas farita el soja faruno. Do oni povus paroli pri vegetaĵoj, legomoj, plantoj, ktp en la traduko, sed estas pli bone paroli anstataŭe pri soja afero, ĉar ŝajnas ke oni faras TVP nur el tio.

Ne estas tre bona e-traduko por "textured" kiu ne rilatas al ŝtofo. Mi sugestas ke "sekigita soj-proteino" estas sufiĉe priskriba afero, ke oni scius pri kio temas, se oni jam scias kio estas TVP.

dbob (הצגת פרופיל) 27 ביולי 2016, 22:00:27

La vorto teksturo celas al tuŝaspekto de io. Mi pensas, ke temas pri imito de tuŝaspekto aŭ teksturo de viando. Se tio pravas eble taŭgas la jenaj proponoj:

viandaspekta vegetara proteino
viandaspekta vegetala proteino

Se oni celas al vegetara dieto, la unua pli taŭgas. La dua celas al devena priskribo de proteino.

noelekim (הצגת פרופיל) 28 ביולי 2016, 03:43:00

Don1980:Kiel oni diru tion?
La vikipedia artikolo Sojfabo proponas 'teksturita vegetaĵa proteino'.

לראש הדף