Sisu juurde

2 demandoj

kelle poolt Orikrin1998, 2. august 2016

Postitused: 3

Keel: Esperanto

Orikrin1998 (Näita profiili) 2. august 2016 17:55.36

Saluton.

Ĉu estas "se mi volas" por diri "if I wanted" ? Ŝajnas logika, sed ne estas same en franca aŭ angla (estus "se mi volis" en la ambaŭ lingvoj).

Ankaŭ, bonvolu rememori min kiel estas la angla formo "would have had". Ĉar mi certe scias ke "i would have" estas "mi havus", sed kio estas la preterita formo tiam ?

Kore, Orikrin

erinja (Näita profiili) 2. august 2016 18:03.29

Tiu "If I wanted" en la angla, ĝi havas duoblan signifon. Estas la simpla pasinteco, en Esperanto tio estas "Se mi volis". Ekzemple, "If I wanted ice cream, I bought it" -- Se mi volis glaciaĵon, mi aĉetis ĝin.

Ĝi ankaŭ povas esti kondicionalo, us-formo en Esperanto, "Se mi volus". "If I wanted you to come, I would invite you" -- Se mi volus ke vi venu, mi invitus vin.

La us-formo estas sen verbotempo, do "Se mi volus" havas signifon de kaj "If I wanted" (kondicionalo de la nuna tempo) kaj "If I had wanted" (kondicionalo de la pasinta tempo). Iuj diras "Se mi volintus" aŭ "Se mi estus volinta" por insisti pri pasinta tempo sed la us-finaĵo vere ne havas tempon.

Orikrin1998 (Näita profiili) 2. august 2016 18:21.21

Perfekta, dankon. ridulo.gif

Tagasi üles