До змісту

Traduko de Super Mario World esperanten

від sqrtmg, 13 серпня 2016 р.

Повідомлення: 4

Мова: Esperanto

sqrtmg (Переглянути профіль) 13 серпня 2016 р. 00:03:12

Saluton al ĉiuj!

Mi tradukis la ludon Super Mario World por SNES. La plimulto da teksto estas tradukita, inkluzive la menuoj kaj kreditoj. Mi ne scias, ĉu jam ekzistas traduko de tiu ludo, sed mi iom fieras pri mia laboro.

Jen la haste farita elŝutpaĝo por ĝi: https://dl.dropboxusercontent.com/u/245444729/flik...

Se ĝi havas stultajn erarojn gramatikajn aŭ ion alian stultan (verŝajne jes), ne ŝanceliĝu raporti ĝin al mi! Dankon.

jackhead (Переглянути профіль) 14 серпня 2016 р. 17:20:42

Saluton!
Dankon!
Mi estas nova lernante esperanton kaj min estas tre util.
Virbovo por la laboro.

sqrtmg (Переглянути профіль) 5 липня 2017 р. 16:55:24

Mi re-afiŝas en tiu ĉi fadeno por espereble sciigi pli da homoj pri tiu ĉi traduko. Dropbox aĉas, do la ligilo ne plu funkcias, do jen:
https://www.dropbox.com/s/0q4nb9hy37o3pro/smw_eo.z...

Jen kelkaj bildoj:
https://ibb.co/caKVvF
https://ibb.co/mCU8hv
https://ibb.co/jK3ZNv

Jen la instrukcioj:
  • Elŝutu la flikaĵon.
  • Malfermu Lunar IPS (kiu elŝuteblas ĉi tie).
  • En tiu programo, alklaku “Apply IPS Patch” (Apliki flikaĵon IPS). Navigu al la elŝutita dosiero IPS.
  • Nun, navigu al via ROM-dosiero de Super Mario World. Por trovi kaj elŝuti la ROM-dosieron, bonvolu uzi Google. Uzu la usonan version de la ludo!
  • Ludu la ludon pere de imitilo SNES, ekzemple ZSNES aŭ SNES9x.
Dankon!
Mi perdis la originalajn dosierojn por tiu ĉi traduko, do mi ne povas plu redakti ĝin. Bedaŭre!

bluephoenix (Переглянути профіль) 23 жовтня 2017 р. 16:46:44

Dankon pro via laboro.

Назад до початку