본문으로

verboj + -u (> DE)

글쓴이: Sciuro4, 2016년 8월 13일

글: 3

언어: Esperanto

Sciuro4 (프로필 보기) 2016년 8월 13일 오후 6:43:09

Mi scias ke oni uzas la "-u"-finiĝon de verboj por la imperativo, kiel en la germana.

Sed se oni uzas ĝin en demandoj, kiel oni povas traduki ĝin en la germanan?
Ekz.: Ĉu "Ĉu mi purigu mian ĉambron?" estas "Soll(te) ich (besser) mein Zimmer sauber machen?" en la germana?

Kaj mi havas alian demandon: Ĉu oni devas uzi la "-u"-finiĝon ĉiam en la neĉefa frazo, se estas ordono aŭ konsilo en la neĉefa frazo?
Ekz.: Se oni volas ŝanĝi la (ĉefan) frazon "Purigu vian ĉambron!" (germane: "Mach dein Zimmer sauber!") al neĉefan frazon kiel la germanan frazon "Ich möchte, dass du dein Zimmer sauber machst.", ĉu oni -- kontraste kun la germana -- devas uzi la "-u"-finiĝon en la neĉefa frazo (do: "Mi volas, ke vi purigu vian ĉambron.")? Ĉu aŭ ankaŭ la "-as"-finiĝon estas ĝusta, do: "Mi volas, ke vi purigas vian ĉambron."?

Dankon pro helpon antaŭe! (Mi ne havas problemon se respondo(j) estas en la germana. Ankaŭ la angla estas en ordo, se estas rilate al tiuj germanaj ekzemplaj frazoj.)

akueck (프로필 보기) 2016년 8월 16일 오후 2:43:51

Sciuro4:Mi scias ke oni uzas la "-u"-finiĝon de verboj por la imperativo, kiel en la germana.

Sed se oni uzas ĝin en demandoj, kiel oni povas traduki ĝin en la germanan?
Ekz.: Ĉu "Ĉu mi purigu mian ĉambron?" estas "Soll(te) ich (besser) mein Zimmer sauber machen?" en la germana?
Jes. Cetere: La germana "sollte" peras pli rekomendon, ol devon/ordonon (germane: "soll").

Sciuro4:Ĉu oni devas uzi la "-u"-finiĝon ĉiam en la neĉefa frazo, se estas ordono aŭ konsilo en la neĉefa frazo?
Ekz.: Se oni volas ŝanĝi la (ĉefan) frazon "Purigu vian ĉambron!" (germane: "Mach dein Zimmer sauber!") al neĉefan frazon kiel la germanan frazon "Ich möchte, dass du dein Zimmer sauber machst.", ĉu oni -- kontraste kun la germana -- devas uzi la "-u"-finiĝon en la neĉefa frazo (do: "Mi volas, ke vi purigu vian ĉambron.")?
Jes. Jen estas modelo de la Fundamenta Ekzercaro §19:
"'Mi volas ke vi tien iru,' diris la patrino ..."

Sciuro4:Ĉu aŭ ankaŭ la "-as"-finiĝon estas ĝusta, do: "Mi volas, ke vi purigas vian ĉambron."?
Kredeble ne, char al "-as"-finajho en ne nea frazo oni emas asociigi ion okazantan au estantan.

Sciuro4 (프로필 보기) 2016년 8월 16일 오후 8:31:08

Multan dankon! ridulo.gif

다시 위로