Więcej

Simplan demandon

od Sethamajig, 16 sierpnia 2016

Wpisy: 3

Język: Esperanto

Sethamajig (Pokaż profil) 16 sierpnia 2016, 05:07:18

Saluton!

Hodiaŭ, mi priskribis objektojn ĉirkaŭ mia domo. Sur la maldekstra muro estas Esperanta flago, kaj mi decidis, ke mi priskribos ĝin detale. Mi estis dironta, kien la flago en la blanka kvadrato troviĝas, sed mi havis malgrandan problemon farante tion. Kiel oni diras Esperante "top-right" aŭ "top-left" k.s?

Antaŭdankon pro ian helpon mi ricevos!

Fenris_kcf (Pokaż profil) 16 sierpnia 2016, 07:50:12

"la dekstra supra angulo", "la maldekstra malsupra angulo", ktp.

sudanglo (Pokaż profil) 16 sierpnia 2016, 10:40:17

Eĉ pli simple vi povus diri 'supre dekstre' aŭ 'dekstre supre'

Wróć do góry