Al la enhavo

Vortfarado "-ej-" kaj "-aĵ-"

de al_lastor, 2016-aŭgusto-23

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

al_lastor (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-23 12:52:08

Mi ion ne komprenas, mi vidas vortojn: "krutaĵo", "glataĵo", "plataĵo" kaj "fluejo", "densejo", "maldensejo", "interkrutejo". Kial iam oni uzas "aĵ"-on anstataŭ "ej"?

Ĉu ne pli vere paroli "krutejo", "glatejo", "platejo" ktp? Se ne, kiel mi povas kompreni kiam mi uzu "aĵ" por lokoj?

al_lastor (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-23 13:05:20

La mesaĝo estas kaŝita.

Тerurĉjo (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-23 19:50:04

al_lastor:Ĉu ne pli vere paroli "krutejo", "glatejo", "platejo" ktp? Se ne, kiel mi povas kompreni kiam mi uzu "aĵ" por lokoj?
tio estas eterna enigmo de esperanto

opalo (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-24 12:55:21

Oni rajtas diri krutejo, glatejo, kaj platejo — ĉiuj estas bonaj vortoj. La terminoj krutaĵo, glataĵo, plataĵo estas geografiaj, kaj konsideras la terenojn kiel grandskalajn objektojn kaj ne kiel lokojn.

Rimarku ke en tiuj vortoj, la adjektiva parto koncernas la ecojn de la grundo, sed en la aliaj ĝi koncernas la ecojn de la tuta loko.

Reen al la supro