前往目錄

Vortfarado "-ej-" kaj "-aĵ-"

貼文者: al_lastor, 2016年8月23日

訊息: 4

語言: Esperanto

al_lastor (顯示個人資料) 2016年8月23日下午12:52:08

Mi ion ne komprenas, mi vidas vortojn: "krutaĵo", "glataĵo", "plataĵo" kaj "fluejo", "densejo", "maldensejo", "interkrutejo". Kial iam oni uzas "aĵ"-on anstataŭ "ej"?

Ĉu ne pli vere paroli "krutejo", "glatejo", "platejo" ktp? Se ne, kiel mi povas kompreni kiam mi uzu "aĵ" por lokoj?

al_lastor (顯示個人資料) 2016年8月23日下午1:05:20

訊息已隱藏.

Тerurĉjo (顯示個人資料) 2016年8月23日下午7:50:04

al_lastor:Ĉu ne pli vere paroli "krutejo", "glatejo", "platejo" ktp? Se ne, kiel mi povas kompreni kiam mi uzu "aĵ" por lokoj?
tio estas eterna enigmo de esperanto

opalo (顯示個人資料) 2016年8月24日下午12:55:21

Oni rajtas diri krutejo, glatejo, kaj platejo — ĉiuj estas bonaj vortoj. La terminoj krutaĵo, glataĵo, plataĵo estas geografiaj, kaj konsideras la terenojn kiel grandskalajn objektojn kaj ne kiel lokojn.

Rimarku ke en tiuj vortoj, la adjektiva parto koncernas la ecojn de la grundo, sed en la aliaj ĝi koncernas la ecojn de la tuta loko.

回到上端