Messages: 16
Language: Esperanto
Miland (User's profile) March 17, 2008, 1:51:00 PM
Virino eniras viandovendejon kaj diras, 'Mi volas iom da kolbaso, sed ĝi devas esti maldike tranĉita.'
La buĉisto respondas, 'Volonte. Alportu al mi la kolbason kaj mi tranĉos ĝin por vi tiel maldike kiel vi volas.'
Terurĉjo (User's profile) March 17, 2008, 8:42:20 PM

Miland (User's profile) March 17, 2008, 9:37:41 PM
Terurĉjo:Kio estas kolbaso?Ĝi estas, en la rusan, колбаса. En la anglan, sausage. Cilindra manĝaĵo farita de viando. Ĉu estas pli klare?
Noël LECOMTE (User's profile) March 17, 2008, 9:46:32 PM

Terurĉjo:Kio estas kolbaso?

taneli (User's profile) March 17, 2008, 9:55:16 PM
Miland:La buĉisto respondas, 'Volonte. Alportu min la kolbason kaj mi tranĉos ĝin por vi tiel maldike kiel vi volas.'Mi volas atentigi vin pri tio, ke en Esperanto oni ne uzas duoblan objekton, do: "Alportu al mi la kolbason..."
Noël LECOMTE (User's profile) March 17, 2008, 10:06:10 PM

Terurĉjo:Kio estas kolbaso?

Amike
Miland (User's profile) March 17, 2008, 10:14:09 PM
taneli:Mi volas atentigi vin pri tio, ke en Esperanto oni ne uzas duoblan objekton, do: "Alportu al mi la kolbason..."Dankon, notite.
sergejm (User's profile) March 18, 2008, 5:27:36 AM
Terurĉjo:Kio estas kolbaso?
Rampas verda serpento, odoras kiel kolbaso.Kiam mi enigmis ĉi tion en la babilejo, oni ankaŭ min demanidis kio estas kolbaso.
Nun Terurĉjo scias kio estas kolbaso, sed dum komunismo li eble ne sciis, se la serpento ne ĝisrampis al li.
Terurĉjo (User's profile) March 18, 2008, 8:29:54 PM
Mi atendis, ne respondante, ĝis kiam iu ruso komentos la fadenon. Finfine aperis Sergejm.
Estimataj, ĉu vi imagas, ke mi ne scias, kio estas kolbaso?
La citaĵo, dirita de mi, estas el tre konata dumsocialisma anekdoto. Miland, tio estas ŝtono en vian ĝardenon.

Miland (User's profile) March 18, 2008, 8:56:15 PM
Terurĉjo:Ĥa-ĥa!!!La citaĵo, dirita de mi, estas el tre konata dumsocialisma anekdoto.Jes, bona ŝerco, mi ne rimarkis!
Ĉiuokaze, tio memorigas min pri alia ŝerco.
Demando: Ĉu vi povas alpreni socialismon al Armenio?
Respondo: Jes, sed kial?