До змісту

Uzu akran tranĉilon

від Miland, 17 березня 2008 р.

Повідомлення: 8

Мова: Esperanto

Miland (Переглянути профіль) 17 березня 2008 р. 13:51:00

La ŝercoj pri la kukumo memorigis min pri ŝerco de la tagoj de komunismo. Ĉi tiun ŝercon diris soveta ino al brita intervjuisto en la strato.
Virino eniras viandovendejon kaj diras, 'Mi volas iom da kolbaso, sed ĝi devas esti maldike tranĉita.'
La buĉisto respondas, 'Volonte. Alportu al mi la kolbason kaj mi tranĉos ĝin por vi tiel maldike kiel vi volas.'

Miland (Переглянути профіль) 17 березня 2008 р. 21:37:41

Terurĉjo:Kio estas kolbaso? demando.gif
Ĝi estas, en la rusan, колбаса. En la anglan, sausage. Cilindra manĝaĵo farita de viando. Ĉu estas pli klare?

taneli (Переглянути профіль) 17 березня 2008 р. 21:55:16

Miland:La buĉisto respondas, 'Volonte. Alportu min la kolbason kaj mi tranĉos ĝin por vi tiel maldike kiel vi volas.'
Mi volas atentigi vin pri tio, ke en Esperanto oni ne uzas duoblan objekton, do: "Alportu al mi la kolbason..."

Miland (Переглянути профіль) 17 березня 2008 р. 22:14:09

taneli:Mi volas atentigi vin pri tio, ke en Esperanto oni ne uzas duoblan objekton, do: "Alportu al mi la kolbason..."
Dankon, notite.

sergejm (Переглянути профіль) 18 березня 2008 р. 05:27:36

Terurĉjo:Kio estas kolbaso? demando.gif
Rampas verda serpento, odoras kiel kolbaso.
Kiam mi enigmis ĉi tion en la babilejo, oni ankaŭ min demanidis kio estas kolbaso.
Nun Terurĉjo scias kio estas kolbaso, sed dum komunismo li eble ne sciis, se la serpento ne ĝisrampis al li.

Miland (Переглянути профіль) 18 березня 2008 р. 20:56:15

Terurĉjo:Ĥa-ĥa!!!La citaĵo, dirita de mi, estas el tre konata dumsocialisma anekdoto.
Jes, bona ŝerco, mi ne rimarkis!

Ĉiuokaze, tio memorigas min pri alia ŝerco.

Demando: Ĉu vi povas alpreni socialismon al Armenio?
Respondo: Jes, sed kial?

Mendacapote (Переглянути профіль) 19 березня 2008 р. 14:56:07

Oni senhonte kaj tute same mensogas (ne troigas) se “grandigas” la kaptitajn fiŝojn… aŭ la heredigitan “virilon”. lango.gif

Filu (Переглянути профіль) 19 березня 2008 р. 15:34:19

Mendacapote:Oni senhonte kaj tute same mensogas (ne troigas) se “grandigas” la kaptitajn fiŝojn… aŭ la heredigitan “virilon”. lango.gif
Saĝumemulo mi diras, ke en tiuj kazoj troigado estas mensogo ekde preskaŭ la komenco: oni ne eĉ pridiskutas aŭ mencias ion ajn pri ebla neperfekteco de la mezuroj, sed anstataŭ kun plena certeco oni asertas, ke ne eĉ debatindas la pretendoj. Do ambaŭ mensogas kaj troigas oni, priparolante fiŝkaptadon kaj amfaradon.

Ĉar bonas montri per gestoj kiel grandaj estas la lastatempe kaptitaj fiŝoj, en la norda parto de Kanado oni uzas la distanco inter la okuloj kiel indikilo: alimaniere la brakoj ne sufiĉus.

sal.gif

Назад до початку