Tin nhắn: 7
Nội dung: Esperanto
Miland (Xem thông tin cá nhân) 11:51:33 Ngày 21 tháng 3 năm 2008
Soveta milit-oficiro vundiĝis dum la dua mond-milito. Li ne plu povis iĝi piloto en flugarmeo aŭ astronaŭto, sed li havis ĉiujn sencojn kaj eblas uzi la membrojn, do li iĝis instruisto en lernejo.
Kiam Stalin forpasis, li alvenis al la klaso por liveri la malĝojan novaĵon. Lia sindonemo al la forpasita landestro ekplorigis lin. Sed, dum li larmis, la klaso, anstataŭ senti kompaton, ridegis!
Kial? Ili ĉiuj estis bonaj sovetaj civitanoj, kreskiĝante respekteme al instancoj en ilia lando.
StephaSport (Xem thông tin cá nhân) 18:43:10 Ngày 02 tháng 4 năm 2008
Miland:Ĉi tiu enigmo estas bazita sur vera rakonto, de la spiono Stanislav Levĉenko, skribita en la libro KGB Today: The Hidden Hand de John Barron (eldonita en 1983, antaŭ la falo de Soveta komunismo).Bonvolu enmeti iujn helpojn!
Soveta milit-oficiro vundiĝis dum la dua mond-milito. Li ne plu povis iĝi piloto en flugarmeo aŭ astronaŭto, sed li havis ĉiujn sencojn kaj eblas uzi la membrojn, do li iĝis instruisto en lernejo.
Kiam Stalin forpasis, li alvenis al la klaso por liveri la malĝojan novaĵon. Lia sindonemo al la forpasita landestro ekplorigis lin. Sed, dum li larmis, la klaso, anstataŭ senti kompaton, ridegis!
Kial? Ili ĉiuj estis bonaj sovetaj civitanoj, kreskiĝante respekteme al instancoj en ilia lando.
Dankon!
Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 19:23:17 Ngày 02 tháng 4 năm 2008
Nur sola kialo kaŭzus la ridegon - la lernantoj MISkomprenis la informon de la instruisto.
Kial?
Ĉu vere la oficiro povus fariĝi astronaŭto tuj post la dua mondmilito? Kaj en 1953 - en la jaro de Stalina morto?
Krome, ĉu laŭvorta traduko de The Hidden Hand kiel Kaŝita mano estas korekta?
Miland (Xem thông tin cá nhân) 21:19:10 Ngày 02 tháng 4 năm 2008
StephaSport:Bonvolu enmeti iujn helpojn!Nu, demando por pripensi. Kian vundon li havis, pro kiu li ne plu povis iĝi piloto? (Aŭ astronaŭto, nek en la estonteco)? Li ja povis starigi kaj labori kiel instruisto.
Dankon!
La libro KGB: The hidden hand skribiĝis en la angla origine, do ne temas pri traduko.
Alia kialeto, se vi ankoraŭ perpleksiĝas: la vundon ankaŭ havas la aktoro kiu ludis la usonan TV-detektivon, Lt. Columbo.
Le Hibou (Xem thông tin cá nhân) 22:55:23 Ngày 02 tháng 4 năm 2008
Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 04:37:42 Ngày 03 tháng 4 năm 2008
Ĉu lia aŭto konstante ekpaneis?
Ĉu li ĉiam forgesadis pri kio temis?
Miland (Xem thông tin cá nhân) 09:42:14 Ngày 03 tháng 4 năm 2008
Le Hibou:Li havis vitran okulon?Gratulon! Jes, unu el liaj okuloj estis vitra, do li larmis nur unuflanke de la vizaĝo, kaj la nekutima vidaĵo ridigis la klason.