글: 6
언어: Esperanto
Rao (프로필 보기) 2008년 3월 21일 오후 6:50:47
Antaŭdankon
RiotNrrd (프로필 보기) 2008년 3월 22일 오전 12:53:51
(Probable ne oficiala)
Miland (프로필 보기) 2008년 3월 22일 오전 11:26:20
Aŭ eĉ 'Miloble ve!'
Filu (프로필 보기) 2008년 3월 22일 오후 1:52:45
Miland:Nu, ni havas 'Ve!'Mi ĝis nun komprenis "Ve!" kiel bedaŭresprimo, ne ploresprimo... Ĉu mi eraris?
Aŭ eĉ 'Miloble ve!'
Filu (프로필 보기) 2008년 3월 22일 오후 2:00:31
Rao:Kiel oni skribas sonon de ploro kaj plorsingultoj? Ekz-e en la portugala oni skribas "buáá", "snif, snif", en la angla "boo-hoo" aŭ ion similan... Kion en Esperanto?Estimata Rao,
Antaŭdankon
Mi ne scias pri plorsonoj Esperantaj, sed se iu ĉi tie (eble vi) havas kelkajn (aŭ eble eĉ unu sufiĉus, kun iom da ŝanco) bildostripalbumon Esperantan, tre verŝajne en ili troveblus ploranto, kies krioj kaj singultoj, kiel ĉio alia, Esperantiĝis en la traduko.
Mi ŝatus oferti respondon pli konkretan, sed neniun bildostripalbumon troveblas ĉe mi...
Miland (프로필 보기) 2008년 3월 22일 오후 2:18:01
Filu:Mi ĝis nun komprenis "Ve!" kiel bedaŭresprimo, ne ploresprimo... Ĉu mi eraris?Verdire, mi ne estis tute serioza (kvankam, se ni vidus plorantulo kriante 'Ve!', sendube ni ne dirus al li au ŝi 'Ne, vi eraras, tio estas esprimo por bedaŭro, ne ploro!').
Ĉiuokaze, vidu ke mi enmetis la ploremotikon kun 'miloble ve', ne nur unu!