前往目錄

Sonimitaj vortoj por ploro?

貼文者: Rao, 2008年3月21日

訊息: 6

語言: Esperanto

Rao (顯示個人資料) 2008年3月21日下午6:50:47

Kiel oni skribas sonon de ploro kaj plorsingultoj? Ekz-e en la portugala oni skribas "buáá", "snif, snif", en la angla "boo-hoo" aŭ ion similan... Kion en Esperanto?

Antaŭdankon sal.gif

RiotNrrd (顯示個人資料) 2008年3月22日上午12:53:51

Ŭaa! malgajo.gif

(Probable ne oficiala)

Miland (顯示個人資料) 2008年3月22日上午11:26:20

Nu, ni havas 'Ve!' malgajo.gif
Aŭ eĉ 'Miloble ve!' ploro.gif

Filu (顯示個人資料) 2008年3月22日下午1:52:45

Miland:Nu, ni havas 'Ve!' malgajo.gif
Aŭ eĉ 'Miloble ve!' ploro.gif
Mi ĝis nun komprenis "Ve!" kiel bedaŭresprimo, ne ploresprimo... Ĉu mi eraris?

Filu (顯示個人資料) 2008年3月22日下午2:00:31

Rao:Kiel oni skribas sonon de ploro kaj plorsingultoj? Ekz-e en la portugala oni skribas "buáá", "snif, snif", en la angla "boo-hoo" aŭ ion similan... Kion en Esperanto?

Antaŭdankon sal.gif
Estimata Rao,

Mi ne scias pri plorsonoj Esperantaj, sed se iu ĉi tie (eble vi) havas kelkajn (aŭ eble eĉ unu sufiĉus, kun iom da ŝanco) bildostripalbumon Esperantan, tre verŝajne en ili troveblus ploranto, kies krioj kaj singultoj, kiel ĉio alia, Esperantiĝis en la traduko.

Mi ŝatus oferti respondon pli konkretan, sed neniun bildostripalbumon troveblas ĉe mi...

Miland (顯示個人資料) 2008年3月22日下午2:18:01

Filu:Mi ĝis nun komprenis "Ve!" kiel bedaŭresprimo, ne ploresprimo... Ĉu mi eraris?
Verdire, mi ne estis tute serioza (kvankam, se ni vidus plorantulo kriante 'Ve!', sendube ni ne dirus al li au ŝi 'Ne, vi eraras, tio estas esprimo por bedaŭro, ne ploro!').

Ĉiuokaze, vidu ke mi enmetis la ploremotikon kun 'miloble ve', ne nur unu!

回到上端