Příspěvky: 15
Jazyk: Esperanto
Birdeto (Ukázat profil) 5. června 2006 22:18:49
Eddycgn (Ukázat profil) 25. června 2006 16:22:39
Birdeto:Tiu ĉi interŝanĝo estas por tiuj esperantistoj, kiuj ŝatas observi birdojn kaj interesiĝas pri ornitologio.Mi havas multajn birdojn en mia ĝardeno...
se vi etas ornitologo, estus interesa se vi kompilus malgrandan vorteron de birdoj en e-o.
Estas jam tre malfacila traduki specialajn nomojn el unu lingvo al alia, ĉar la vorteroj ne enhavas ol tre malmultaj vortoj.
La nomoj de la birdoj en mis ĝandeno mi ne trovas en e-a vortaroj.
Eddi
Frith Ra (Ukázat profil) 10. října 2006 6:36:11
Estas plu ol 3 mil nomoj surliste.
gxosefo (Ukázat profil) 11. října 2006 1:02:02
eble mi ne estas "birdulo..."
Frith Ra (Ukázat profil) 9. listopadu 2006 19:51:26
Kim Ribeiro:Mi ne certas kiel mi finiĝus la aferon. Mi esperas doni ĝin al ulo kiu povas por aranĝi la listo kaj meti bildojn kaj verki priparolojn, KTP. Ĝi devus esti libron.Frith Ra:Mi havas sur mian alian komputilon tuta listo de birdnomoj en kaj Latina kaj Angla kun multaj de ilin tradukis Esperante. Kie mi irus por disdoni la vere senkompletan liston por kontroli kaj finigi?Estus bone se ni povus koni la liston por ĝin kompletigi, ĉu ne?
ĝustigo Estas plu ol 9 mil nomoj surliste.
Eble meti en gi fotojn de la birdoj...
Hazarda ekzemplo:
numero = 1860/Angla nomo = Hummingbird, Emerald-chinned/Esperanto nomo = Muŝbirdo abelia/Latina nomo = Abeillia abeillei/Familio = Trochilidae
manu_fr (Ukázat profil) 28. února 2007 22:37:56
Mi ankaŭ ŝatas la birdojn, jen mi faris liston de tiuj, kiujn mi vidas mem en mia regiono (Sudfrancio apud Marsejo kaj Tulono).
Por tio tre helpis la ligo de la lasta mesaĝo de Le Hibou : Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj (dank'al vi Le Hibou !)
Ĉu estas sufiĉe interesa al vi ?
amike, Emmanuel
Granda kormorano / Phalacrocorax carbo
Griza ardeo / Ardea cinerea
Noktardeo / Nycticorax nycticorax
Platbeka anaso / Anas platyrhynchos
Ruĝa milvo / Milvus milvus
Buteo / Buteo buteo
Turfalko / Falco tinnunculus
Ruĝa perdriko / Alectoris rufa
Perdriko / Perdix perdix
Fazano / Phasianus colchicus
Malgranda otido / Tetrax tetrax
Skolopo / Scolopax rusticola
Rokkolombo / Columba livia
Turka turto / Streptopelia decaocto
Gufo / Bubo bubo
Noktuo /Athene noctua
Apuso / Apus apus
Upupo /Upupa epops
Granda korvo / Corvus corax
Pigo / Pica pica
Garolo / Garrulus glandarius
Blua paruo / Parus caeruleus
Granda paruo / Parus major
Sito / Sitta europaea
[Longfingra] certio / Certhia familiaris
Murgrimpulo / Tichodroma muraria
Troglodito / Troglodytes troglodytes
Ruĝgorĝulo / Erithacus rubecula
Nigra ruĝvostulo / Phoenicurus ochruros
Merlo / Turdus merula
Blanka motacilo / Motacilla alba
Sturno / Sturnus vulgaris
Kampopasero / Passer montanus
Kardelo / Carduelis carduelis
Fringo / Fringilla coelebs
Flava emberizo / Emberiza citrinella
manu_fr (Ukázat profil) 5. května 2007 19:12:11
Le Hibou:mi ĵus malkovris ĉi tiun retejon: Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj.Saluton la birdŝatantoj !
Eble tiu estus utila por iuj...
Kaj eble eĉ plej bona: The Multilingual Birdsearch Engine (la multlingva birdserĉmaŝino) - havas 18 lingvojn, tamen ne ĉiu birdo estas tradukita en ĉiun lingvon.
Mi estas ege kontenta, ke hodiaŭ mi elkovris novan birdon sur elektra fadeno : ĝia nomo estas "koracio" esperante .
Verdire tre bela birdo, ke ankoraŭ neniam mi vidis ! Kiaj koloroj !
Ĝia krio estas speco da "rak rak rak"
Koracio / Coracias garrulus / Rollier d'Europe
Mendacapote (Ukázat profil) 5. května 2007 20:19:02
manu_fr (Ukázat profil) 5. května 2007 20:52:14
Mendacapote:Ekzistas 9.799 specioj de birdoj tutmonde kaj 33% el ili loĝas ĉi tie en Sudameriko. En Venezuelo loĝas, ĉiame aŭ sezone (nepase kaj pase) ĉirkaŭ 20% de la birdoj de la tuta planedo... Mirinde!...la ŝanculo...mi ĵaluzas vin
ĝis baldaŭ en VE jen, amiko
manu
manu_fr (Ukázat profil) 9. května 2007 18:23:48
Hieraŭ, mi vidis belan komunan fazanon (la foto ne estas de mi) : mi tre ŝatas siajn belajn kolorojn.
Ĉu vi jam renkontis en viaj landoj ? (alie ke en kaserolo )
amike
Manu