Đi đến phần nội dung

Obsevado de birdoj

viết bởi Birdeto, Ngày 05 tháng 6 năm 2006

Tin nhắn: 15

Nội dung: Esperanto

Birdeto (Xem thông tin cá nhân) 22:18:49 Ngày 05 tháng 6 năm 2006

Tiu ĉi interŝanĝo estas por tiuj esperantistoj, kiuj ŝatas observi birdojn kaj interesiĝas pri ornitologio.

Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 16:22:39 Ngày 25 tháng 6 năm 2006

Birdeto:Tiu ĉi interŝanĝo estas por tiuj esperantistoj, kiuj ŝatas observi birdojn kaj interesiĝas pri ornitologio.
Mi havas multajn birdojn en mia ĝardeno...
se vi etas ornitologo, estus interesa se vi kompilus malgrandan vorteron de birdoj en e-o.
Estas jam tre malfacila traduki specialajn nomojn el unu lingvo al alia, ĉar la vorteroj ne enhavas ol tre malmultaj vortoj.
La nomoj de la birdoj en mis ĝandeno mi ne trovas en e-a vortaroj.
Eddi

Frith Ra (Xem thông tin cá nhân) 06:36:11 Ngày 10 tháng 10 năm 2006

Mi havas sur mian alian komputilon tuta listo de birdnomoj en kaj Latina kaj Angla kun multaj de ilin tradukis Esperante. Kie mi irus por disdoni la vere senkompletan liston por kontroli kaj finigi?

Estas plu ol 3 mil nomoj surliste.

gxosefo (Xem thông tin cá nhân) 01:02:02 Ngày 11 tháng 10 năm 2006

mi konstruis bird-domon por birdoj, sed post unu jaro ankoraŭ ne besto loĝas en mia konstruaĵo. ploro.gif
eble mi ne estas "birdulo..."

Frith Ra (Xem thông tin cá nhân) 19:51:26 Ngày 09 tháng 11 năm 2006

Kim Ribeiro:
Frith Ra:Mi havas sur mian alian komputilon tuta listo de birdnomoj en kaj Latina kaj Angla kun multaj de ilin tradukis Esperante. Kie mi irus por disdoni la vere senkompletan liston por kontroli kaj finigi?

ĝustigo Estas plu ol 9 mil nomoj surliste.
Estus bone se ni povus koni la liston por ĝin kompletigi, ĉu ne?
Eble meti en gi fotojn de la birdoj...
Mi ne certas kiel mi finiĝus la aferon. Mi esperas doni ĝin al ulo kiu povas por aranĝi la listo kaj meti bildojn kaj verki priparolojn, KTP. Ĝi devus esti libron.

Hazarda ekzemplo:
numero = 1860/Angla nomo = Hummingbird, Emerald-chinned/Esperanto nomo = Muŝbirdo abelia/Latina nomo = Abeillia abeillei/Familio = Trochilidae

manu_fr (Xem thông tin cá nhân) 22:37:56 Ngày 28 tháng 2 năm 2007

Saluton,

Mi ankaŭ ŝatas la birdojn, jen mi faris liston de tiuj, kiujn mi vidas mem en mia regiono (Sudfrancio apud Marsejo kaj Tulono).
Por tio tre helpis la ligo de la lasta mesaĝo de Le Hibou : Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj (dank'al vi Le Hibou !)
Ĉu estas sufiĉe interesa al vi ?

amike, Emmanuel

Granda kormorano / Phalacrocorax carbo
Griza ardeo / Ardea cinerea
Noktardeo / Nycticorax nycticorax
Platbeka anaso / Anas platyrhynchos
Ruĝa milvo / Milvus milvus
Buteo / Buteo buteo
Turfalko / Falco tinnunculus
Ruĝa perdriko / Alectoris rufa
Perdriko / Perdix perdix
Fazano / Phasianus colchicus
Malgranda otido / Tetrax tetrax
Skolopo / Scolopax rusticola
Rokkolombo / Columba livia
Turka turto / Streptopelia decaocto
Gufo / Bubo bubo
Noktuo /Athene noctua
Apuso / Apus apus
Upupo /Upupa epops
Granda korvo / Corvus corax
Pigo / Pica pica
Garolo / Garrulus glandarius
Blua paruo / Parus caeruleus
Granda paruo / Parus major
Sito / Sitta europaea
[Longfingra] certio / Certhia familiaris
Murgrimpulo / Tichodroma muraria
Troglodito / Troglodytes troglodytes
Ruĝgorĝulo / Erithacus rubecula
Nigra ruĝvostulo / Phoenicurus ochruros
Merlo / Turdus merula
Blanka motacilo / Motacilla alba
Sturno / Sturnus vulgaris
Kampopasero / Passer montanus
Kardelo / Carduelis carduelis
Fringo / Fringilla coelebs
Flava emberizo / Emberiza citrinella

manu_fr (Xem thông tin cá nhân) 19:12:11 Ngày 05 tháng 5 năm 2007

Le Hibou:mi ĵus malkovris ĉi tiun retejon: Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj.

Eble tiu estus utila por iuj...

Kaj eble eĉ plej bona: The Multilingual Birdsearch Engine (la multlingva birdserĉmaŝino) - havas 18 lingvojn, tamen ne ĉiu birdo estas tradukita en ĉiun lingvon.
Saluton la birdŝatantoj !

Mi estas ege kontenta, ke hodiaŭ mi elkovris novan birdon sur elektra fadeno : ĝia nomo estas "koracio" esperante .
Verdire tre bela birdo, ke ankoraŭ neniam mi vidis ! Kiaj koloroj !
Ĝia krio estas speco da "rak rak rak"
rido.gif rido.gif

Koracio / Coracias garrulus / Rollier d'Europe

sal.gif

Mendacapote (Xem thông tin cá nhân) 20:19:02 Ngày 05 tháng 5 năm 2007

Ekzistas 9.799 specioj de birdoj tutmonde kaj 33% el ili loĝas ĉi tie en Sudameriko. En Venezuelo loĝas, ĉiame aŭ sezone (nepase kaj pase) ĉirkaŭ 20% de la birdoj de la tuta planedo... Mirinde!

manu_fr (Xem thông tin cá nhân) 20:52:14 Ngày 05 tháng 5 năm 2007

Mendacapote:Ekzistas 9.799 specioj de birdoj tutmonde kaj 33% el ili loĝas ĉi tie en Sudameriko. En Venezuelo loĝas, ĉiame aŭ sezone (nepase kaj pase) ĉirkaŭ 20% de la birdoj de la tuta planedo... Mirinde!
...la ŝanculo...mi ĵaluzas vin

ĝis baldaŭ en VE jen, amiko

sal.gif

manu

manu_fr (Xem thông tin cá nhân) 18:23:48 Ngày 09 tháng 5 năm 2007

Saluton !

Hieraŭ, mi vidis belan komunan fazanon (la foto ne estas de mi) : mi tre ŝatas siajn belajn kolorojn.

Ĉu vi jam renkontis en viaj landoj ? (alie ke en kaserolo okulumo.gif)

amike

Manu

Quay lại