Sadržaj

Plaĉi

od guyjohnston, 26. ožujka 2008.

Poruke: 60

Jezik: Esperanto

Jasminka (Prikaz profila) 28. ožujka 2008. 13:16:18

Respondo de Bertilo rilate al ĉi tiu temo:

"Plaĉi" definitive estas netransitiva.

Sed aliflanke oni rajtas uzi N anstataŭ "al", kaj tial ekzemple "Via nova robo plaĉas min" estas tute ebla frazo (eĉ se ege nekutima) anstataŭ la normala "Via nova robo plaĉas al mi".

Sed tamen "plaĉi" estas netransitiva. En tiu frazo "min" ne estas rekta objekto. Tie "min" estas egala al "al mi". Tial oni ne povas diri: Mi estas plaĉata de via nova robo.

Taciturn_ (Prikaz profila) 28. ožujka 2008. 13:33:23

Jasminka:Respondo de Bertilo rilate al ĉi tiu temo:

"Plaĉi" definitive estas netransitiva.

Sed aliflanke oni rajtas uzi N anstataŭ "al", kaj tial ekzemple "Via nova robo plaĉas min" estas tute ebla frazo (eĉ se ege nekutima) anstataŭ la normala "Via nova robo plaĉas al mi".

Sed tamen "plaĉi" estas netransitiva. En tiu frazo "min" ne estas rekta objekto. Tie "min" estas egala al "al mi". Tial oni ne povas diri: Mi estas plaĉata de via nova robo.
Mi tute konsentas al Vi,ke "plaĉi" estas netransitiva.Tamen,se ni iras permesi uzadon de la akuzativo ( kaj mi pensas ke tio nur faros la lingvon pli bonuzabla ),Do, neniu problemo ankaŭ ne devus esti pro la uzado de la forma pasiva.Almenaŭ por teni la lingvon regula ridulo.gif .

mnlg (Prikaz profila) 28. ožujka 2008. 13:47:52

Jasminka:Respondo de Bertilo rilate al ĉi tiu temo:
Iom tristigas min ke oni devis malkomfortigi Bertil:n pro ĉi tiu temo...

Taciturn_ (Prikaz profila) 28. ožujka 2008. 14:15:43

mnlg:
Jasminka:Respondo de Bertilo rilate al ĉi tiu temo:
Iom tristigas min ke oni devis malkomfortigi Bertil:n pro ĉi tiu temo...
Do,tiel, ni plu ne demandu lin pri io por ne malkomfortigi lin kaj vin. La novlernantoj kaj lernintoj devas komprendi ĉion ili-mem.hahahha

Jasminka (Prikaz profila) 28. ožujka 2008. 14:28:17

mnlg:
Jasminka:Respondo de Bertilo rilate al ĉi tiu temo:
Iom tristigas min ke oni devis malkomfortigi Bertil:n pro ĉi tiu temo...
Bertilo estas tre bonkora, li ĉiam (laŭeble) respondas niajn stultajn demandojn. okulumo.gif rideto.gif

Miland (Prikaz profila) 28. ožujka 2008. 14:36:01

Donald Broadribb ankaŭ estas Akademiano, kaj en ĝiaj tradukoj de la rakontoj pri la lando de Oz, aperas formoj montrante la transitivecon de plaĉi, nome plaĉata(Ozma de Oz, ĉapitro 12) kaj plaĉita(La Eksterordinara Lando Oz, ĉapitro 21).
Tamen mi akceptas ke aliaj Akademianoj estas bonkoraj, ĉu ili kredas je transitivecon de plaĉi aŭ ne. rideto.gif

mnlg (Prikaz profila) 28. ožujka 2008. 14:43:45

Jasminka:Bertilo estas tre bonkora, li ĉiam (laŭeble) respondas niajn stultajn demandojn. okulumo.gif rideto.gif
Vi certe pravas. Tamen mi opinias ke homoj kun tiaj cerboj devus okupiĝi pri malpli stultaj demandoj; alie ili malŝparas sian kapablon ridulo.gif

Taciturn_ (Prikaz profila) 28. ožujka 2008. 15:08:26

mnlg:
Jasminka:Bertilo estas tre bonkora, li ĉiam (laŭeble) respondas niajn stultajn demandojn. okulumo.gif rideto.gif
Vi certe pravas. Tamen mi opinias ke homoj kun tiaj cerboj devus okupiĝi pri malpli stultaj demandoj; alie ili malŝparas sian kapablon ridulo.gif
hahahaha vi min ridegigas de pli al pli.
Ĉu,entute,estas stultaj demandoj, se oni ne scias, sed volas scii?

Taciturn_ (Prikaz profila) 28. ožujka 2008. 15:21:19

Karaj samideanoj,
deunue la verbo "plaĉi" estis prenita al la lingvo el la franca aŭ la rusa,itala aŭ de alie plu,ne estas grava.Kaj ĝi estis netransitiva kaj ne povis havi akuzativon.Poste pro la diversa verba regulareco en la naturaj lingvoj, ankaŭ pro la volo de la uzantoj paroli malpli longe la verbo "plaĉi" povis ricevi sian akuzativon.
Do, via bruado estas ega sed sensenco.Ĉar, se vi volas sekvi la regulojn terure,do, vi devas uzi la prepozicion kaj eviti akuzativon,ĉar tio estos laŭ la Fundamento.Sed se vi volas sekvi la novajn tendencojn kiuj laŭ mi estas tute favorable,do, vi uzu akuzativon ankaŭ. ridulo.gif

Jakrevedko (Prikaz profila) 28. ožujka 2008. 18:19:15

Sekvu min:
- sekvu al mi (direkto)?
- sekvu post mi (voko)?

Libro plaĉas al mi
Libro kortuŝas min (ne tuŝas mia koron, sed kortuŝas!!!)
Diferencoj?

Kio estas bertilo? ilo por kio?

Natrag na vrh