Plaĉi
ya guyjohnston, 26 Machi 2008
Ujumbe: 60
Lugha: Esperanto
guyjohnston (Wasifu wa mtumiaji) 26 Machi 2008 12:07:39 asubuhi
RiotNrrd (Wasifu wa mtumiaji) 26 Machi 2008 12:57:12 asubuhi
guyjohnston:Saluton, kial oni diras "plaĉi al iu" kaj ne "plaĉi iu" (farinte "plaĉi" transitiva verbo)?Se mi komprenas vin ĝuste, ĉu vi volas esprimi "igas iun plaĉa"? Se tiel, tiam estus "plaĉigas iun".
Taciturn_ (Wasifu wa mtumiaji) 26 Machi 2008 3:47:14 asubuhi
SebastianH (Wasifu wa mtumiaji) 26 Machi 2008 4:12:04 asubuhi
sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 26 Machi 2008 5:41:18 asubuhi
kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniuOni povas diri "kiu flatas ĉiun", sed ne "plaĉas neniun".
En rusa lingvo ni diras "это мне нравится" [eto mn`e nrav`its`a], kaj "ĉi tio plaĉas al mi" estas laŭvorta traduko. Sed eble en aliaj lingvoj oni ankaŭ uzas "al" aŭ dativon kun "plaĉas".
RiotNrrd (Wasifu wa mtumiaji) 26 Machi 2008 5:44:17 asubuhi
Taciturn_:NE.li volis diri ke la prepozicio"al"povus esti forlasita sen ia malbono por la senco.Mi vidas.
En Esperanto, post transitiva verbo, "al" = "-n".
Ŝi plaĉas al mi.
Ŝi plaĉas min.
Estas same.
Sed, "Ŝi plaĉas mi" ne estas ĝusta. Kiu estas la subjekto, kaj kiu estas la direkta objekto? Ni ne povas diri. Se ni uzus "al" aŭ "-n", tiam ni scias ke ni ne signifas tiu, kiu estas la mala: "Al ŝi plaĉas mi" (aŭ "Ŝin plaĉas mi")
Wilhelm (Wasifu wa mtumiaji) 26 Machi 2008 8:18:20 asubuhi
RiotNrrd:"Plaĉi" ne estas transitiva verbo, sed intransitiva verbo, ĉu ne?
En Esperanto, post transitiva verbo, "al" = "-n".
Ŝi plaĉas al mi.
Ŝi plaĉas min.
Estas same.
mnlg (Wasifu wa mtumiaji) 26 Machi 2008 8:36:41 asubuhi
Wilhelm:"Plaĉi" ne estas transitiva verbo, sed intransitiva verbo, ĉu ne?Precize. Vorto "plaĉi" signifas "esti plaĉa" same kiel "enui" signifas "esti enua". La verbo estas do priskriba kaj ne celas agon. Tial ĝi ne estas transitiva, kaj akuzativo ne taŭgas.
Mi iam aŭdis iun, kiu diris "Mi enuas lin", kun la signifo de "Mi enuas pro li". Mi scias ke akuzativo povas ofte forigi prepozicion kaj trasformi nerektan komplementon al rekta objekto, sed mi nur faras tion kiam la signifo estas tre klara.
Kion signifus "mi plaĉas lin"? Ĉu "mi estas plaĉa laŭ li"? "mi estas plaĉa pro li"? "mi estas plaĉa ĉe li"? La senco ne estus klara, kaj tial mi evitus akuzativon.
sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 26 Machi 2008 9:51:21 asubuhi
ReVo:*plaĉi (ntr) - Kontentigi aŭ simpatiigi iun per sia ĉarmo.
plaĉa - Alloge agrabla, ĉarma.
*enui (ntr) - Malplezuri pro senintereso aŭ neokupiteco.
enuo - Stato de enuanto.
enua - Rilata al enuo, plena je enuo, enuiga.
guyjohnston (Wasifu wa mtumiaji) 26 Machi 2008 11:28:15 asubuhi